La
8-a Nacia Kongreso de Federacio Esperanto de Barato (FEB) okazos
en la 8-a kaj 9-a de decembro 2001 en la dua hinda urbego Puneo
(Pune), 200 km. sudoriente de Mumbai. Estas unuafoje kaj speciale,
ke la kongreso okazos en la kampara regiono de Puneo, nur 20
km. apud Pune. Pli ol 1500 lokaj kamparanoj interesighas pri
partopreno de la kongreso. La detaloj pri la kongreso haveblas
che: Federacio Esperanto de Barato, 5 Archana Corner, Salunke
Vihar Road, Pune 411048, Hindio; tel.: 7148889, 6831566; telefakso:
+91 20 7148889; retposhto: <helpo@vsnl.com>;
http: //www.geocities.com/bharato
(Abdul
Salam)