Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


HUNGARIO

Modelo por fakaj revuoj

    Danke al la persista laboro de Jozefo Nemeth, la Internacia Pedagogia Revuo (IPR) havas rekonstruitan, novan kaj tre enhavorichan retejon!

    En la retejo vi povas trovi ne nur la enhavon de la lastaj numeroj, sed ankau abundajn kunligitajn temojn: indekso de artikoloj kaj temoj de la lastaj 6 jaroj, abundaj informoj pri la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj Juna Amiko ktp.

    La tuta retejo lau enhavo povas servi eble ankau kiel modelo por fakaj revuoj. Indas la vizito che http://www.nl-papa.hu/ipr/.

(L.S.)

Medicina E-kongreso en Budapeshto kaj Hodmezovasarhely

     La 3-a Europa Medicina Esperanto-Kongreso okazos inter la 18-a kaj la 26-a de augusto 2002 en Budapeshto kaj Hodmezovasarhely, Hungario. La arangho havas tri cheftemojn: preventado, restarigo kaj Yumeiho-terapio. Kun la kongreso okazos la ghenerala kunveno de Yumeiho-kuracistoj. Pliaj informoj kaj aligho che: Katalin Farago, Pf. 89, HU-6801 Hodmezovasarhely, Hungario. Rete: <konyv@mail.hodtav.hu>.

(Ret-info)

Chu vi shatas kvizon?

    Juna Amiko, internacia E-revuo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj por lernejanoj kaj komencantoj, jam de pluraj jaroj regalas siajn abonantojn per interesaj tasketoj, kiujn chiu rajtas solvi kaj la solvojn sendi retposhte au letere al la donita adreso. Vizitu, mi petas, nian hejmpagharon: <www.banyai-kkt.sulinet.hu/esperanto> kaj elektu la subtitolon "Kvizolisto" post kiu chiam (4 fojojn jare) vi trovas la aktualan kvizon.

    Se nia kvizoludo plachas al vi, rekomendu ghin al viaj geamikoj au kursanoj.

(Geza Kurucz)

Legu "Juna Amiko"

     Aperis la decembra numero de "Juna Amiko", internacia E-revuo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) por lernejanoj kaj komencantoj.

    Se vi legis la Strategian Laborplanon de UEA 2001-2010 kaj se vi deziras labori en ties spirito, vi certe ne povos malhavi nian revueton, kiu povas esti por la kursanoj la unua memstara pasho en Esperanto.

    Helpu al viaj lernantoj farighi veraj esperantistoj. Prezentu al ili la revueton kaj eksperimente prilaboru kelkajn artikoletojn por ilustri la utilon de nia lingvo. Aktivigu viajn lernantojn per konkursoj, kvizoj kaj enigmoj de "Juna Amiko".

    La redakcio atendas ankau viajn kontribuajhojn kaj opiniojn. Adreso: Juna Amiko, Hitel u.10.fszt.16, HU-6000 Kecskemet, Hungario. Retposhte: <suli267@szeged.sulinet.hu>.

(Geza Kurucz)