Ekzistas
mito ke UK ofte mortigas au serioze skuas la movadon de la organizinta
lando. Shajnas ke almenau ghis nun, duonjaron post la Tel Aviva
UK, en Israelo okazas la malo. La vigla informado en la amasmedio
logis multajn informpetojn kaj sufichan kernon por lanchi en Tel
Avivo novan e-kurson, kiu sukcese funkcias jam plurajn monatojn.
Ankau
la landa movado viglighis: en la Zamenhofa Festo en decembro cheestis
proksimume 80 e-istoj -- signife pli ol en antauaj jaroj. Komence
de marto, la Esperanto-Ligo en Israelo (ELI) unuafoje organizos
tutlandan semajnfinan seminarion. Se iuj el vi hazarde planas
viziti Israelon venontmonate, ili estas kore invitataj partopreni
-- chi sube estas la informo pri la seminario.
La
loko - la trankvila urbo ARAD - trovighas en la suda dezerta parto
(Negev) kun agrabla klimato tiutempe kaj interesaj naturaj promenejoj
kaj vidindajhoj.
Vi kaj viaj familianoj estas afable invitataj partopreni landan
Semajnfinan Seminarion kun la temo: KIA STRATEGIO POR ESPERANTO
EN ISRAELO.
La
seminario okazos je la 9-10 marto de 2001 (vendredo kaj sabato,
Purim) en ARAD.
Ni
intencas diskuti serioze (hebree au Esperante), kaj forlasi la
seminariejon kun konkretaj decidoj!
Kiel
en chiu Esperanta renkontigho, ni ankau ripozos, kaj krome ludos,
spektos la esperantan kriman filmon "Angoroj", kaj sabate
ni ekskursos al NAHAL PERES: facila kaj belega promenado, kiu
taugas ankau por infanoj -- piedirado de 2-3 horoj.
Diskuttemoj:
Kreskado de nia movado, E-kursoj, informado, kelkjara strategio.
Seminariejo: Gastejo Blau-Weiss: chambroj kun dusho+necesejo,
kaj aerklimatizilo. (strato Atad 4, Arad. Telefono: 08-9957150)
Kotizo
(inkluzivas: Tranokto + matenmangho + solena vespermangho):
159 sikloj - homo en
dulita chambro
102 sikloj - infano (2-18-jara)
209 sikloj - homo en unulita chambro.
Kontaktu: Doron Modan, Tel: 03-5364822
Nava Cinori, Tel: 03-5326848 / 053-303635
(Esperanto-Ligo en Israelo, Amri Wandel)