Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 


 


ITALIO

Internacia Junulara Festivalo en Italio

    Inter la 16-a kaj la 22-a de aprilo 2003 okazos Internacia Junulara Festivalo (IJF) en Savona (nordokcidenta Italio, che la Liguria Maro). Temo: "Inter tutmondigho kaj lokismo: kia identeco por genunuloj?". Informoj kaj alighoj: <ijf.admin@esperanto.it>.

(TEJO-Aktuale)

Europ-Unia Esperanto-Kongreso

    La 5-a Europ-Unia Esperanto-Kongreso okazos inter la 23-a kaj la 28-a de augusto 2002 en Verona, Italio, kun cheftemo "Efektiva lingva egaleco: rajtoj de europanoj". La arangho estas oficiala kunveno de Europa Esperanto-Unio (EEU), sed kompreneble ne nur la reprezentantoj de la membro-asocioj rajtas partopreni ghin. Dum la kongreso okazos ankau kunveno de la komitato de EEU. Oni povas ghui diversajn interesajn prelegojn pri la cheftemo kaj pri temoj, kiuj estas gravaj kaj interesaj por homoj, kiuj vivas en Europo. Pliaj informoj kaj alighilo haveblas che: Verona Esperanto-Grupo, CP 1616, IT-37100 Verona, Italio. Rete: esperantoverona@adriacom.it.

(Ret-info)

Katedro de Esperanto en Brescia

     La estraro de la Itala Instituto de Esperanto decidis starigi Katedron de Esperanto en Brescia, Italio. La katedro rajtas aranghi kursojn por komencantoj, progresintoj kaj instruontoj. La elektita instruisto estas s-ano Glauco Corrado. Por informoj: d-ro Luigi Fraccaroli, sekretario de Bresha Esperanto-Grupo, via Crocifissa di Rosa 63, IT-25128 Brescia, Italio; tel.: +39030306809; retposhto: esperanto.brescia@libero.it.

(Ret-info)

250 personoj che prelego en Verono

    Okaze de Zamenhof-tago, la 15-an de decembro 2001, 250 lernantoj kaj docentoj de la Europa Lingva Liceo en Verono, Italio, kunvenis por debati pri Esperanto kaj pri Europa Unio.

    Inter aliaj, prelegis Patrizia Martello, la urba skabeno pri komunumaj politikoj, kaj Sergio Boschin, la estrarano de Internacia Katolika Unuigho E-ista.

(Giancarlo Fighiera)

Zamenhoftago en Verono

    En la 10-a de decembro 2000 en Verono okazis tradicia paroliga kunveno kun prelego de prof. Carlo Minnaja "La unuaj literaturaj eroj en Esperanto (1887-1900)". En la renkontejo oni parolis Esperante, lau la konata devizo: "Se ni esperantistoj ne parolas Esperanton, neniu parolos ghin".

(Itala Fervojisto)