Somera
Esperanto-Lernejo en Jugoslavio
En
la 23-30-a de junio 2003 en Chachak (Jugoslavio) okazos Somera
Esperanto-Lernejo kun
-- Metodika seminario por E-instruantoj kaj -ontoj
-- Komenca kaj dauriga E-kursoj
-- Kultura programo.
Informoj:
Radojica Petrovic <radp@ptt.yu>.
(TEJO-Aktuale)
Seminario
de Esperanto pri interreto
Inter
la 28-a de aprilo kaj la 5-a de majo 2002 en Jugoslavio okazos
seminario Esperanto@Interreto kun cheftemo "Rete lingvumi"
pri uzado de interreto, lingvoinstruado, eblo envolvighi en internaciaj
projektoj kaj kun malalta kotizo, alta repago de vojaghkostoj!
La
seminario taugas ankau por Esperanto-komencantoj parolantaj la
anglan lingvon. Pliaj informoj kaj alighilo haveblas che: <http://www.tejo.org/seminarioj/echei2002_jug.jsp>.
(Sonja
Petrovic)
Programo
"Ponto de Kompreno"
La
brancho de Soros-fondajho en Jugoslavio anoncis konkurson por
projektoj kadre de programo "Ponto de Kompreno". La
celo estas kunligado de kulturoj kaj kunlaborigo de kulturaj organizoj
kaj institucioj de kaukazaj kaj mezaziaj landoj (Armenio, Azerbajghano,
Kartvelio, Kazahhio, Kirgizio, Mongolio, Taghikio kaj Uzbekio)
inter si kaj kun tiuj de mezeuropaj kaj orienteuropaj landoj.
Biblioteko
de Chachak, Jugoslavio, estis kunorganizanto de du esperantistaj
aranghoj: Internacia Seminario Interkulturo en julio 2000 kaj
Balkana Lingva Festivalo en oktobro 2001. Ghi havas pozitivan
sperton kun la Soros-fondajho kaj nun ni pretigas projekton por
la programo "Ponto de Kompreno". La biblioteko denove
pretas akcepti kunlaboron de esperantistoj por fari kontaktojn
kun kultur-organizoj kaj institucioj de la celataj landoj kaj
poste por realigi la projektatan kunlaboron.
Chiuj,
kiuj volas kaj pretas kapti chi tiun shancon, bonvolu mesaghi
al mi (<radp@ptt.yu>) kiel
eble plej baldau. La limdato por transdoni la projekton estas
2002.01.11. Bonvenos ajna indiko pri kunlaborebloj en la celataj
landoj. Ni povos plutrakti ghin ankau post la citita limdato,
sed ni devus scii pri ghi tuj.
(Radojica
Petrovic)
|