Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


KANADO

"Avo Frosto" lernis Esperanton

    Ekde la nuna jaro "Avo Frosto" en Kanado respondos ankau Esperantajn leterojn.

    Tradicie la kanada poshto zorgas pri tio, ke en la kristnaska periodo leteroj de infanoj al "Avo Frosto" ricevas respondon -- ne nur en la landaj lingvoj franca kaj angla, sed ankau en dudeko da pliaj lingvoj. La Esperanto-Societo Kebekia nun atingis, ke oni respondos ankau leterojn en Esperanto. Tio certe ghojigos tutmonde en Esperantlingvaj familioj la chirkau 500 infanojn, kiuj uzas Esperanton hejme kiel gepatran lingvon, kaj pliajn infanojn, kiuj lernis la lingvon en lernejo, en libertempo au dum la ferioj.

    La kanada poshto invitas infanojn (kaj junanimulojn) el la tuta mondo. La leteron oni skribu mane, ankau la etuloj, kiuj ankorau lernas skribi; la leteroj direktighu al: Avo Frosto, Norda Poluso, HOH OHO, Kanado - Canada.

    Pliajn informojn liveras Avo Frosto, <avofrosto@yahoo.ca>, kie oni ankau petu respondon, okaze se perdighis letero.

(El "Esperantoland")

 

La Nord-Okcidenta Esperanto-Konferenco okazos en septembro

    La Nord-Okcidenta Esperanto-Konferenco okazos en Sidney, BC, Kanado inter la 27-a kaj la 29-a de septembro 2002. La temo de la konferenco estas "La jaro de la Arbaroj". Programo: Kompreneble la unua ero estas la konferenca temo pri la graveco de "Arbaroj". Sed poste multe dependas de la partoprenantoj, kiuj venas pretaj kontribui el siaj spertoj kaj talentoj.

    Chi-jare ni intencas havi unu iom nostalgian programeron, eble 2-3-horan, kies okazigo kaj sukceso tute dependos de la partoprenantoj. La mondo neoficiale festas la 100-an datrevenon de la tago, kiam la unua plusha urseto aperis en ludil-vendejo de Nov-Jorko. Ekde tiam, divers-grandaj kaj divers-vilaj plushuloj apartenas al infanagho (certe) kaj plenagho (?) en pli-malpli chiuj mondpartoj.

    Pripensu kaj provu rememori, chu iu urseto helpis al vi dum krizaj tempoj, chu iu akompanas vin ghis nun, chu iu estis donacita al vi de amata parenco... Skribu tion, kaj pretigu prezenton de via verketo.

     Se vi alportos sufiche da amindaj, amuzaj kaj kortushaj rakontoj, ni poste kompilos plush-ursan E-antologion. Bonvolu kunporti viajn plushulojn por komuna fotado.

Alighilo por la konferenco

    Sendu vian alighilon kaj pagon al Wally Du Temple, 765 Braemar Avenue, North Saanich, BC, V8L 5G5, Kanado.

    Donu vian plenan nomon, adreson kun poshta kodo kaj retposhtan adreson.

    Sendu 30.00 usonajn dolarojn au 45.00 kanadajn dolarojn.
Estas nur unu prezo sed ghi rajtigas vin al:
1/ partopreno en la urba teatro por la koncerto de Joelle Rabu.
2/ partopreno en chiuj konferencejaj sesioj kaj salonoj.
3/ partopreno en la interkona vespero, havo de manghoj kaj trinkajhoj tie servitaj.
4/ kredito de 10.00 usonaj dolaroj kiel kontribuo al la kosto de la de vi mendita mangajho che la oficiala bankedo.

    La organizanto de la Nord-Okcidenta Esperanto-Konferenco estas Wally G. Du Temple. Lia retposhta adreso estas <iwolemskatl@aol.com>; telefono: 1-250-656-1767; telefakso: 1-250-656-0502

(Wally G. Du Temple)

 

Helpo-peto el Kanado

    Kanadaj esperantistoj komencis kampanjon por ke Radio Kanada Internacia (RKI) elsendu rete en Esperanto.

    RKI estas oficiala vocho de Kanado eksterlande. Nuntempe RKI (www.rcinet.ca) esploras la eblecon aldoni novajn lingvojn al la jam ekzistantaj angla, araba, franca, hispana, kantona, mandarena, ukraina kaj rusa en siaj elsendoj. Ni kredas, ke se ni ricevos apogon de la tuta mondo, estos pli da shanco sukcesi.

    Ni deziras, ke chiuj esperantistoj rete subskribu la petleteron je tiu adreso: <www.chez.com/rki>. Por pliaj informoj kontaktu nin rete: <rki@chez.com>, al kiu vi povas ankau sendi apogmesaghon.

(Normand Fleury)