Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


D.R. KONGO

Nova retejo pri Esperanto en D.R. Kongo

    <http://www.g-hirschmann.de/kongo.html> estas la adreso de nova afrika TTT-ejo (konstruata) pri Esperanto de la Esperanto-Asocio de Demokratia Kongo (DKEA).

    La Esperanto-elsendo okazas iniciate de DKEA sub la titolo "Radio Esperanto en marche" (Radio Esperanto marshanta) chiun vendredon, de 22:05 ghis 22:35 sur la nacia radio RTNC 1 per frekvenco 100,30 MHz.

(Henri Masson)

La tri labortagoj de KER okazos

    Okaze de la 115-a datreveno de la kreado de Esperanto (1887-2002), la Konga Esperanto-Rondo (KER/ONGD) organizos de la 26-a ghis la 28-a de julio 2002 tri labortagojn pri la internacia lingvo Esperanto. Temo: La rolo de Esperanto en homara evoluigho (monda komunikado) kaj ghia kontribuo en la lukto kontrau la malricheco en D.R. Kongo.

Partoprenantoj:

- Chiuj esperantistoj, kiuj deziras projekti kadre de Esperanto
- Chiuj neesperantistoj, kiuj deziras malkovri la fundamenton de Esperantismo
- Chiuj neregistaraj organizajhoj por la homaj rajtoj kaj la fakaj asocioj de UEA

    Dum tri tagoj la partoprenantoj laboros kaj la rezolucioj estos sendataj al la 87-a UK, kiu okazos en Fortalezo, Brazilo, de la 3-a ghis la 10-a de augusto 2002. Pliaj informoj haveblas che: Konga Esperanto-Rondo (KER/ONGD), B.P.6055 KIN6 Kinshasa Kalamu, R.D. Kongo. Rete: <ker_ongd@yahoo.fr>, <emalanda@caramail.com>.

(Konga Esperanto-Rondo)