Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


KUBO

Du gravaj renkontighoj en Kubo

    Okaze de la Zamenhofa Tago kubaj esperantistoj havis du gravajn renkontighojn.

    En la plej orienta provinco Guantanamo, Kubo, okazis jam tradicia renkontigho, kiu arigis 24 esperantistojn el 5 provincoj, en bela kampadejo che la maro. Dum kvar tagoj, la partoprenantoj de la Zamenhofa renkontigho ghuis klerigan kaj distran programon. Interalie, ni okazigis rondan tablon kun la temoj "Zamenhof la homo kaj Zamenhof la iniciatinto de Esperanto". Krome, estis prezentita kun komentoj la videobendo "Mazi en Gondolando" kaj la brazila videobendo "Kulturaj eroj por artaj vesperoj" donacita de profesoro Sylla Chavez al KEA. Distraj programeroj: krom bela plagho, oni ghuis ankau pupteatrajhon "Bona Amiko" fare de kuba esperantisto, kiu jam dum pluraj jaroj prezentighis en Esperanto kaj ekster nia medio antau infana publiko en la provinco Holguin, deklamojn de poemoj, monologojn, kunkantadon kaj dancon. La fermo okazis per prelego pri la signifo de la unua parolado de Zamenhof okaze de la Unua Kongreso en Bulonjo sur Maro kaj resumo pri la kvartaga renkontigho kaj invito al la venontjara kunveno en la sama provinco.

    En Havano la Zamenhofa Tago same estis festata la 14-an en la centra sidejo. Per kultura vespero la partoprenantoj ghuis muzikon, poemojn, skechojn kaj prelegon pri la signifo de tiu chi tago por la tutmonda esperantistaro. La havanaj esperantistoj ankau pritraktis la novajn defiojn por la jaro 2004, kiam la provinco estos sidejo de la 6-a Tutamerika Kongreso. Tiurilate, estis pasho en la serchado de kompromisoj che la havanaj esperantistoj por sukcesigi la kontinentan renkontighon.

(Kuba Esperanto-Asocio)

 

La hejmpagho en Sancti Spiritus

    En la urbo Sancti Spiritus, Kubo, viglas E-grupo, kiu havas hejmpaghon kun informoj pri la urbo, loka E-agado ktp. Bv. viziti ilian hejmpaghon: <www.gratisweb.com/diaznorberto/jajabokubo.htm>.

(Atilio Orellana Rojas)

La IV-a Nacia Kongreso de KEA okazonta

    De la 6-a ghis la 9-a de marto 2002 okazos la IV-a Nacia Kongreso de la Kuba Esperanto-Asocio kun la temo "Esperanto: chu nur lingvo?". La kongresejo estos denove la Muzeo pri Sciencoj "Carlos Juan Finlay". Oni ghuos interkonan vesperon, tradician aranghon, nacian vesperon, prelegojn pri la kongresa temo, rondan tablon pri kulturo kaj Esperanto, konversacian rondon por komencantoj, kvizon pri konoj pri Esperanto, apartan sekcion pri scienco kaj tekniko en Esperanto kaj ekskursojn. Oni ech faros prelegon pri kuba kuirarto kun gustumado!

(Alberto Garcha Fumero <alberto@cied.rimed.cu>)