Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 



LATVIO

La 12-a Internacia Esperanto-Kongreso en Riga

    La 12-a Internacia Esperanto-Kongreso kun la temo "Ekologio kaj folkloro" okazis inter la 1-a kaj la 7-a de julio 2002 en Riga, Latvio. Ghin partoprenis 200 esperantistoj el Hispanio, Italio, Belgio, Svislando, Danlando, Norvegio, Germanio, Pollando, Latvio kaj Ruslando.

    Dum la kongreso oni auskultis prelegojn pri medioprotektado, homa sano kaj sanigaj produktoj, vizitis ekspoziciojn kaj plantis la aceron "Espero" en la parko Grizinkalns en Riga. Estis aranghitaj koncertoj, vizitado kaj volontullaboro en Krimulda, en Gauja Nacia Parko. La volontuloj purigis chirkauajhon kaj komencis konstruadon de la Sankta Labirinto che Kubeseles-preghejo, la plej malnova preghejo en Latvio.

(Mara Timermane)