Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 



La 37-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj

    Litova E-Asocio invitas vin partopreni vicajn chiujarajn somerajn tradiciajn Baltiajn E-Tagojn (BET-37).

Celoj kaj Taskoj

    Studi problemojn de Esperanto-movado, elstarigi nuntempajn chefajn taskojn de Esperanto-agado, intershanghi spertojn pri esperantista laboro, perfektighi en Esperanto, enhavoriche pasigi la tempon.

Loko

    BET-37 okazos en universitata urbeto de Litova Agrikultura Universitato kelkajn kilometrojn for de Kaunas. Por dispono de esperantistoj estos tuta Litova Agrikultura Universitato kun salonoj, auditorioj, studenta komunloghejo, hoteleto, manghejo, librovendejo, presejo, biblioteko, banejo, sporta centro, medicina centro, banko, poshtejo,vendejoj, apoteko, frizejo, lavejo, kafejoj, gazetara butiko, stadiono kaj aliaj bezonataj aferoj. Eblos uzi universitatajn busojn, komputilojn k.s. La loko de Kaunas estas atingebla buse kaj automobile. La universitata urbeto estas bonega loko por laboro kaj ripozo.

Tempo

    BET-37 funkcios la 7-15-an de julio, 2001. Veno al la arangho la 6-an de julio, forveturo - la 15-an de julio.

Partopreno

    Ni invitas chiujn esperantistojn. Speciale ni dezirus vidi esp-istojn el la landoj chirkau la Balta Maro, sed ankau de chiuj aliaj najbaraj kaj pli foraj landoj. La kvanto de partoprenantoj ne estas limigita. Ni esperas havi lauvojajn veturantojn al la 86-a UK en Zagrebo, Kroatio. Post BET-37 Litova Esperanto-Asocio kaj turisma firmao "Bonvoje" organizos grandan busan karavanon al UK.

Alighkotizo

a). 0020 lidoj (5 USD) por esp-istoj el Estonio, Latvio kaj Litovio.
b).. 0030 lidoj (7.5 USD) por esp-istoj el ekssovetiaj landoj.
c). 0040 lidoj (10 USD) por esp-istoj el ekssocialismaj europaj kaj aliaj nerichaj lando.
ch) 50 lidoj (12.5 USD) por okcidentanoj kaj egaluloj.

    Infanoj kaj gejunuloj ghis 16-jaraj alighkotizon ne pagas. Lernejanoj kaj studentoj pagas duonon de la baza kotizo (10, 15, 20, 25 lidoj). Pageblas en ajna konvertebla valuto.

Aligho

    Por alighi necesas plenigi aldonatan alighilon kaj sendi ghin al Litova Esperanto-Asocio: p.k. 167, LT-3000 Kaunas, Litovio. Eblas alighi telefakse 370-7-228616 au rete al adreso: ritavalc@takas.lt . Samtempe pagu alighkotizon. Alighiloj riceveblas che LEA.

Pageblecoj

1) 0Sendi poshte al Litova Esperanto-Asocio (al ties sekretariino Rita Valciukaite).
2) 0Ghiri al konto de Litova Esperanto-Asocio LITV-S che UEA en Roterdamo, Nederlando.
3) 0Pagi per kontanta mono en Oficejo de LEA en Kaunas, str. L. Zamenhofo 5.
4) 0Interkonsenti kun Organiza Komitato pri alia pagmaniero.
5) 0Esceptokaze konsente de OK pagi surloke che veno al la arangho, se ne eblas anticipa pago.

    Alighkotizo ne estas repagebla. Aligho sen pago de kotizo ne validas (krom speciale interkonsentitaj kazoj)

Loghado

    Ekzistas tri logheblecoj:

1) 0En unulitaj, dulitaj kaj trilitaj hotelaj chambroj surloke.
2) 0En kelklitaj chambroj de studenta komunloghejo surloke.
3) 0En hoteloj de Kaunas.

    Unu nokto en unulita hotela chambro kostas 60 lidojn (15 USD).

    Unu nokto en dulita hotela chambro kostas 40 lidojn (10 USD).

    Unu nokto en trilita hotela chambro kostas 20 lidojn (5 USD).

    La kvanto de chambroj en universitata hoteleto estas limigita.

    Unu nokto en kelklita studenta chambro kostas 10 lidojn (2.5 USD).

    Prezoj de urbaj hoteloj en Kaunas varias, la hoteloj estas mendeblaj lauplache.

    Litova Esperanto-Asocio esperas havi signifan subtenon de kelkaj fontoj por la arangho, tial efektive loghado por alighontoj en kategorioj A, B, C kostos grave malpli.

    Pagu same kiel alighkotizon, dezirinde laueble pli frue, esceptokaze eblas pagi ankau surloke veninte dum registrado.

Manghado

    En studenta manghejo organizitaj tri manghoj tage. Eblos organizi vegetaran manghadon. Unutaga trifoja manghado kostas 25 lidojn (6.25 USD). Pro eventuala subvencio manghado por esp-istoj de alighkategorioj A, B, C, plej vershajne, kostos multe malpli.

    Pagu same kiel alighkotizon laueble pli frue, esceptokaze eblos pagi ankau surloke veninte dum la registrado.

Grave

    Esperantistoj, kiuj grave kontribuos al la programo de la arangho au/kaj signife helpos organize, por loghado kaj manghado ne pagos.

Vizoj

    Al Litovio senvize rajtas veni civitanoj de multaj landoj. Aliajn vizojn havigu en litovaj ambasadejoj kaj konsulejoj en diversaj landoj. En problemaj kazoj turnu vin por helpo al Litova Esperanto-Asocio. Se necese, LEA povas sendi oficialan inviton. Esperantistoj el ekssovetiaj landoj (Rusio, Ukrainio, Belorusio k.a.) helpe de Litova Esperanto-Asocio povas ricevi vizojn senpage.

Aliaj gravajhoj

    Fine de majo 2001 chiu alighinto ricevos Informilon Nr. 2 kun pli detalaj kaj aktualaj informoj pri BEA-37. Ni antauvidas eldonon de chiutaga gazeto dum la tuta periodo de la arangho.

Aligh-kontaktadreso

    Litova Esperanto-Asocio, p.k. 167, LT-3000 Kaunas, Litovio. Stratadreso de LEA estas: str. L. Zamenhofo 5, LT-3000 Kaunas, Litovio. Telefono de LEA estas: 370-7-208503 (landa kodo, urba kodo, numero). Telefakso estas: 370-7-228616. Retposhta adreso estas: ritavalc@takas.lt

Programo

    Tradicia, t.e. somera universitato, paroligaj kaj perfektigaj kursoj, literaturaj aranghoj, muzikaj kaj artaj vesperoj, pupteatra spektaklo, debatoj pri situacio kaj problemoj de Esperanto-movado en Baltiaj landoj, tradukista kurso, pedagogia seminario, seminario de klubestroj kaj aktivuloj, primovada lernejo, scienc-teknikaj kaj fakaj aranghoj, instruado de kantoj, junularaj aranghoj, konkursoj, kvizoj, distraj programeroj, ekskursoj al Kaunas kaj aliaj apudaj vidindajhoj, ripozado en naturo, diskutoj, forumoj, libroservo, interkona vespero, baza konatigho kun litova lingvo, ekspozicioj, filmoj kaj lumbildoj, gazetara konferenco, sportaj ludoj, oficiala malfermo kaj fermo, adiaua vespero.

    Organiza Komitato atendas proponojn, sugestojn , ofertojn por la programo, ankau sinproponojn.

Alighilo

    al la 37-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-37)
(pasportajn enketajhojn kaj adreson laueble tajpu au skribu legeble per majusklaj presliteroj)

1. Nomo kaj familia nomo________________________________
2. Sekso___________ 3. Naskighdato (tago, monato, jaro)_______
______________________________________________________
4. Hejma (poshta, koresponda) adreso, poshta indekso, lando_____
______________________________________________________
5. Telefonoj (hejma, ofica, kun necesaj prefiksoj)______________
6. Telefaksoj (hejma, ofica)_______________________________
7. Retposhto_____________8. Civitaneco kaj nacieco_________
9. Pasporta numero_____________________________________
10. Klero, scienca grado, titolo____________________________
11. Profesio, specialeco__________________________________
12. Laborloko, studloko, posteno___________________________
13. Jaro de esperantistigho___________________
14. Aktivado en E-movado _______________________________
15. En kiuj BET-oj partoprenis_____________________________
16. Lingvoposedo (elementa, kontentiga, bona, perfekta)________
17. Mi partoprenos en jenaj programeroj de BET-37____________
18. Mi kontribuos al la programo de BET-37 per___________
19. Mi proponas por la programo de BET-37_________________
_____________________________________________________
20. Mi pagas/os alighkotizon (kategorio, pagmaniero, sumo, valuto, dato de la pago)_____________________________________
21. Mi deziras loghi en ________________kaj pagas/os (kategorio, pagmaniero, sumo, valuto, dato de la pago)________________
_____________________________________________________
22. Mi pagas/os por manghado (kategorio, pagmaniero, sumo, valuto, dato de la pago)________________________________
23. Entute mi pagas/os (pagmaniero, sumo, valuto, dato)________
24. Mi bezonas oficialan inviton de LEA al BET-37____________
25. Eventuala alventago al BET-37 kaj maniero_______________
26. Rimarkoj__________________________________________
27. Dato de aligho: La_________-an de ______________, 2001
28. Subskribo_________________________________________