Festante
sian 40-jarighon, la 26-an de decembro 2001, la Malta Esperanto-Societo
invitis esperantistojn sendi poshtkartojn kun gratulmesaghoj kaj
samtempe partopreni konkurson. La festadon cheestis pli ol 100
esperantistoj, el kiuj 3 estis lotumitaj kaj ricevos premion de
libroj pri Malto: Veronica Ascadi (Hungario); Ian MacDowall (Britio)
kaj Esperanto 3000 (Belgio). La aktivado finighis per la Zamenhof-bankedo,
en kiu partoprenis 54 esperantistoj kaj amikoj, el kiuj 2 estis
eksterlandaj esperantistoj.
(Malta
Esperanto-Societo)