Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


MONGOLIO

La 1-a Mongola Kongreso de Esperanto okazonta

    La 1-a Mongola Kongreso de Esperanto okazos dum la 9-10-a de julio 2002, tuj antau Naadam -- Mongola Nacia Festo, en ger(jurto)-kampo "Chingisijn Hhuree" (Rondeto de Chingis), kiu situas 20 km. sude de Ulaanbaatar, chefurbo de Mongolio. Ni elkore invitas vin al la kongreso kaj ghojos, se vi partoprenos nian Postkongresan Ekskurson dum la Nacia Festo (la 11-13-a de julio). La alighilon de la kongreso vi povos resendi interrete (ne uzante poshtan servon) al Ch. Enkhee che <enchjo@yahoo.com>.

(Mongola Esperanto-Asocio)

Kongresa kotizo
Gravaj atentigoj
Adreso
Programo de la 1-a Mongola Kongreso de Esperanto
Postkongresa ekskurso
Alighilo al la 1-a Mongola Kongreso de Esperanto

Kongresa kotizo

    1/ UEA A-landoj 85 USD

    2/ UEA B-landoj 55 USD

Pagmaniero: Bonvolu sendi la sumon al la jena konto (kun rimarko "MKE 2002") de la Mongola Esperanto-Ligo (malnova nomo de nia Asocio tie ankorau ne estas shanghita), 21351289 che Trade and Development Bank of Mongolia, Branch 804, Ulaanbaatar.

Gravaj atentigoj

* La baza kotizo inkluzivas loghadon kaj manghadon (de la tagmangho en la 9-a ghis la tagmangho en la 10-a de julio), chiujn programerojn escepte de ekskurso kaj sekuron kontrau kompens-devo kaj malsano.

* Alighoj ekvalidas je la sendodato de la antaupago.
Ghis la 10-a de junio 2002, la antaupago estas 30 USD por A-landoj kaj 15 USD por B-landoj.

* Por chiu alighanto necesas aparta alighilo. Grupa au listigita aligho ne estos akceptota.

* Limdato de la aligho estas 2002-06-10.

Adreso

Rete: enchjo@yahoo.com

Poshte: Ch. Enkhee, MN-211213, Centra Posht-oficejo, PK-733, Ulaanbaatar-13, Mongolio.

Programo de la 1-a Mongola Kongreso de Esperanto

9-10 julio 2002, Ulaanbaatar
* 9 julio (mardo)
12:00-15:30 Gicheto
12:00-18:00 Libroservo
13:00-14:00 Tagmangho
14:00-15:20 1/ Rapida kurso de Esperanto (por komencantoj)
2/ Kantante, lernante (en Esperanto)
15:30-16:30 Malferma ceremonio
16:45-17:45 Prelegoj:
1/ Esperanto-movado en Mongolio: Ch. Dogsuren en la mongola lingvo

2/ Nuntempa internacia lingva problemo: LEE Chong-Yeong en Esperanto
18:00-19:00 Vespermangho
19:00-20:00 Aukcio
20:00-22:00 Interkona vespero (Oratora konkurso, Kantoj, Talentoj, Danco, Ghojfajro)
* 10 julio (merkredo)
08:00-14:00 Libroservo
08:00-09:00 Matenmangho
09:00-09:30 Memorfoto
09:30-10:30 Fakaj kunsidoj: 1/ Infanoj, 2/ Junuloj, 3/ Movadanoj, 4/ ...
10:45-11:45 Ghenerala Asembleo de la Mongola Esperanto-Asocio (nove starigita)
12:00-13:00 Prelegoj:
1/ Historio de Esperanto: Ch. Enkhee en la mongola lingvo
2/ Esperanto-movado en Azio: HORI Yasuo en Esperanto
13:00-14:00 Tagmangho
14:00-14:30 Komuna kantado en Esperanto
14:30-15:30 Ferma ceremonio

Postkongresa ekskurso

* 10 julio (merkredo) Post la fermo de la kongreso
16:00-18:30 Viziti Nacian Parkon Terelgh
19:00-20:00 Vespermangho (mongola nacia manghajho)
20:00-22:00 Ekskurso tra la pitoreskaj lokoj, kiuj sin trovas proksime al Ulaanbaatar
* 11 julio (jhaudo)
08:30-09:30 Matenmangho
09:30-10:30 Alveni al Ulaanbaatar (Placo de Sukhbaatar)
11:00-12:30 Malferma ceremonio de Naadam (Mongola Nacia Festo)
13:00-14:00 Tagmangho
14:00-18:30 Viziti muzeojn de Nacia Historio, Natura Historio kaj Reghan Palac-muzeon. Rigardi Naadam (pafarka kaj chevalkonkurso).
Rigardi urbon Ulaanbaatar de sur la monteto Zaisan, kiu situas sude de Ulaanbaatar.
19:00-20:00 Vespermangho
* 12 julio (vendredo)
  Alveni al Kharkhorin, iama chefurbo de Mongola Imperio "Kharakhorum", kiu nun restas ruino kiel historia vidindajho. Viziti Budhajn Templojn "Erdene Zuu", "Khugno Tarna" kaj randolokon de mongola Gobi (la loko estas junto /limo/ de Gobi, Stepo kaj Khangai /mont-arbara regiono/)
* 13 julio (sabato)
  Revenos al Ulaanbaatar
Ekskurs-kotizo: 200 USD
PS. Post via postkongresa ekskurso vi povas vojaghi ankau al alia loko au tra Mongolio, vin anoncinte al Turisma Servo che MEA.

Alighilo al la 1-a Mongola Kongreso de Esperanto

9-10-a de julio 2002, Ulaanbaatar
Alighanto povas uzi kopion au samformatan paperon de la alighilo.
(Bonvolu skribi latin- kaj preslitere, neesperantigante)
(Retletero estas ankau bonvena)
Familia nomo:
Persona nomo:
Sekso: (ina/vira)
Naskighdato (jaro-monato-tago):
Adreso:
Telefono:
Fakso:
Retposhto:
Nacieco:
Pasportnumero:
Valid-dato de la pasporto: (jaro-monato-tago)
Mi shatus manghi vegetare. (jes/ne):
Mi bezonas oficialan invitleteron por Mongolio. (jes/ne):
Mi partoprenos Postkongresan Ekskurson (jes/ne):
Mi legis, komprenas kaj akceptas la suprajn kondichojn.

Dato: (jaro-monato-tago)