Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


NEPALO

Okazis la 9-a Nacia Kongreso de NEspA

    La 11-an de majo 2002 en Kathhmandu okazis la 9-a Nacia Kongreso de la Nepala Esperanto-Asocio (NEspA), en kiu estis elektita la nova komitato por la sekvantaj du jaroj.
Prezidanto -- d-ro Keshav Ram Joshi
Vicprezidanto -- s-ro Narendra Raz Bhattarai
Vicprezidanto -- s-ino Manju Kanchuli
Ghenerala sekretario -- s-ro Bharat Ghimire
Sekretario -- s-ro Hare Ram Bista
Kasisto -- f-ino Zeniya Suwal
Membroj -- s-ro Navin Subedi
                 s-roin Lal Shrestha
                 s-roin Paudel
                 s-rotam Baniya

(Nirab Kayastha <nirab74@ntc.net.np>)

Himalaja renkontigho

    La 4-a Internacia Himalaja Renkontigho okazos inter 26. 02. - 08. 03. 2002. Ghi celas kunigi esperantistojn el la tuta mondo en unika loko por kune babili, vagadi, ferii ktp. Pliaj informoj kaj alighilo haveblas che: Nepala Esperanto-Asocio, Pk. 10518, Kathmandu, Nepalo.

(Nepala Esperanto-Asocio)

Nepala Esperantista Junulara Organizo fondita

    Nepala Esperantista Junulara Organizo (NEJO) fondighis en la 17-a de februaro. La komitatano de NEJO laboros por prepari laborplanojn kaj regulojn kion NEJO devas doni al NESPA (Nepala Esperanto-Asocio). Post tio NESPA akceptos la komitaton kiel formalan. La portempaj komitatanoj estas: Prezidanto: s-ro Ramkrishna Subedi, Ghenerala sekretario: s-ro Rustam Baniya Chhetri, Kasisto: s-ro Sital Kaji Shrestha, Membroj: f-ino Jeneeya Suwal kaj s-ro Dhruba Pokhrel.

(Ramkrishna Subedi)