La Tutlanda Esperanto-Simpozio
okazis de la 10-a ghis la 12-a de majo 2002 en Timisoara, Rumanio,
kun partopreno de pli ol 40 esperantistoj el la tuta lando. Estis
invititaj reprezentantoj de la aliaj rumanaj E-organizoj el Cluj,
Oradea kaj de fervojistoj.
La
programo estis richa kaj interesa. Oni auskultis altnivelajn prelegojn
rilate la temon "Esperanto kaj la instruado". La E-instruantoj
prezentis siajn ideojn pri la teoria kaj praktika instruprocezo,
pri la motivigo lerni Esperanton. Okazis la arta programo, dum
kiu la gelernantoj prezentis du teatrajhojn, ludis per gitaro
kaj piano klasikmuzikajhojn, prezentis sportajn dancojn, la partoprenantoj
kantis kun la koruso esperantigitajn kantojn. Tre interesa, utila
kaj necesa estis la ronda tablo de la E-instruistoj, kiuj analizis
la E-instruadon en Rumanio. Oni decidis organizi E-kurson perfektigan
por la instruistoj somere, en Brasovo. Starighis kunlaboro inter
la Esperanto-Asocio de Rumanio, la E-asocioj de fervojistoj kaj
de Oradea, kie venontjare okazos internacia E-kunveno de kuracistoj.
Dum la simpozio oni ankau auskultis klasikmuzikon en koncertejo,
vizitis la Muzeon de Banato kaj trarigardis la urbon.
(Aurora
Bute)