Esperantaj
Nagh-Tagoj
La
Esperantaj Nagh-Tagoj okazos inter la 22-a kaj la 24-a de novembro
2002 en Chateshke Toplice, Slovenio. La programo estas naghi,
babili, esperantumi ktp. Ni invitas chiujn, kiuj shatas paroli
Esperanton kaj naghi kaj shatus havi bonan tempon por almenau
du tagoj.
Pliaj
informoj troveblas che: <www.angelfire.com/space/manca>.
(Manca)
Video-festivalo
de E-filmoj
La
Esperanto-societo de Maribor organizos la 6-an Internacian Festivalon
de Video-filmoj en Esperanto fine de oktobro 2002. Oni sendu siajn
videofilmojn en formato VHS al la Esperanto-societo, SI-2000 Maribor,
Besednjakova 1, Slovenio ghis la 30-a de septembro 2002. Kondichoj:
artaj filmoj ne pli ol 10-minutaj kaj dokumentaj ne pli ol 15-minutaj.
Chefa premio: 100 euroj. Jughos internacia faka jhurio. Pliajn
informojn petu che <zlatko.tisljar@siol.net>.
(Esperanto-societo
de Maribor)
|