Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 


 


SVEDIO

E-kurso en Karlskoga

    La 2-an de septembro komencighos nova 4-monata plentempa E-kurso en la Popolaltlernejo de Karlskoga, Svedio, kun internacia partoprenantaro. La kurson gvidos, kiel kutime, Lars Forsman, tute en Esperanto. Kosto: SEK 900: semajne por kurso, loghado kaj manghoj (lundo-vendredo). Eblas partopreni ankau en nur parto de la kurso. Pli da informoj haveblas che Lars Forsman, <lars.forsman@fhsk.karlskoga.se>.

(Lars Forsman)

Svedaj esperantistoj kongresos

    Svedaj esperantistoj kongresos en Vastera la unuan semajnfinon de majo. Dum la kongreso okazos nacilingve podia diskuto pri rajto al propra lingvo kaj, supozeble, pri tiu al la internacia lingvo. Krom la Sveda Esperanto-Federacio (SEF), havos siajn jarkunvenojn ankau la Eldona Societo Esperanto, sveda sekcio de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj sekcio de la Kristana Esperantista Ligo Internacia, kiu ekde chi-jare estas sekcio de SEF. Kunvenos ankau la posedantoj de Esperanto-Garden por kromelektoj.

(Ret-info)