Per
biciklo tra la mondo kun Esperanto
La
Biciklista Esperanto Movado Internacia (BEMI) aranghis karavanon
inter Harkiv, Ukrainio, kaj Astrahhanj, Rusio. La karavanon partoprenis
BEMI-anoj el pluraj landoj.
Antau
la ekveturo la 5-an de aprilo 2003 okazis gazetara konferenco
en Kijivo, chefurbo de Ukrainio, kun la titolo "Per biciklo
tra la mondo kun Esperanto". Loka televidstacio "Kijivo"
raportis kaj prezentis filmeton pri la karavano vespere kaj matene.
(Mikaelo
Lineckij < lineckij@ukrpost.net>)
Aroma
Jalto en Ukrainio
Inter la 1-a kaj la 11-a de majo 2003 okazos renkontigho Aroma
Jalto en Jalto, Krimeo, Ukrainio. Informoj kaj alighoj: Volodimir
Hordijenko <voiodimir_h@ukr.net>.
(TEJO-Aktuale)
Alvoko
Mi
certas, ke kulturoj de preskau chiuj landoj spertas similajn problemojn.
Mi scias, ke en la landoj ekzistas organizoj, kiuj (chefe teorie)
okupighas pri la problemo.
Mi
alvokas esperantistojn lanchi similajn organizajhojn en siaj landoj.
De tiu agado profitos kaj la kulturoj kaj Esperanto. Se vere aperos
tiaj societoj, eblos lanchi la respektivan asocion kaj tio estos
forto por promocio de Esperanto.
Samideane kaj kunlabore,
Mikaelo
Lineckij
UEA-Delegito por Kijivo (Ukrainio)
<lineckij@ukrpost.net>, <esperanto@uafree.net>
|