de
WEN JINGEN (Chinio)
|
Dori
Vallon-Wheeler(dua de dekstre)
|
La
kursaro estas multe pli ol okazo de instruado kaj lernado. En
ghi oni diskutas, disputas, prelegas por, per kaj pri Esperanto-movado,
uzo de lingvo ktp. Pro tio, multaj samideanoj vizitas la kursaron
multfoje. Chijare mi rekonis nombron da kursanoj, kiujn mi renkontis
pasintjare. La plej notinda persono estas s-ino Dori Wheeler.
Shi cheestis chiujn NASK-ojn! Shi venis ne por E-lernado, char
shi jam bone posedas Esperanton, sed por vigligi Esperanto-movadon
kaj instigi novajn lernantojn!
Esperantaj
Familioj
de
WEN JINGEN (Chinio)
|
De
maldekstre: Bonnie Korp (patrino), Jennifer Bondelid (filino),
Richard Korp (patro) kaj Wen Jingen
|
Mi
ankau renkontis kelkajn Esperantajn familiojn. Pasintjare mi renkontis
gesinjorojn Achenson kaj ilian infanon .... Chi-jare mi vidis
belan junulinon Jennifer Bondelid. Kiam mi parolis kun shi pri
shia sperto de Esperanto-lernado, shi diris, ke ankau shiaj gepatroj
estas esperantistoj kaj chi-foje venis al la kursaro. Sed ne ordinare
estas, ke ne shiaj gepatroj instruis al shi Esperanton, sed inverse,
shi lernigis al ili Esperanton. Ilia Lebedev el Rusio estas supera
mezlernejano kaj denaska esperantisto. Li parolas Esperanton flue.
Lia patro estas akademiano de Esperanto.
Alia
denaska esperantisto, bela kaj vigla Lana, bedaurinde ne venis
chisomere. Pasintjare shi estis unu el la organizantoj de eksterklasaj
aktivadoj. Shi jam estas studento. Mi audis, ke shi gvidas Esperanto-kurson
en sia universitato. Leonora Torres kaj Leonora Gonzales de Meksikio,
patrino kaj filino, havas profundan amon al Chinio. Ili foje organizis
vojagh-grupon al Chinio kaj tion ili faros. Kiam ili audis, ke
mi venis el Chinio, ili demandis min pri s-ro Li Weilun, profesoro
kaj gvidanto de multaj E-kursoj. La patrino lernis Esperanton
de Li Weilun kiam li vizitis Meksikion! Vere, semo de amikeco
kaj idealo chie kreskas!
Juna Mond-vojaghanto
de
WEN JINGEN (Chinio)
Chi-jare
organizanto de eksterklasaj aktivadoj estas Amanda Higley. Shi
estas energiplena kaj sagaca. Pro shia sindonema laboro por la
kursaro, oni sherce nomas shin "Aminda". Shi estas tre
juna (mi ne demandis pri shia agho), sed shi jam havas neordinaran
sperton. En 1996 shi faris sian plej strangan aferon ghis tiam...
eklernis Esperanton. Male kiel la aliaj ambiciaj studentoj, post
diplomigho el universitato shi elektis vojaghi anstatau eki sian
karieron... kaj shparis monon ghis kiam shi povis forflugi al
la centro de la monda esperantistaro: Europo. Ekde tiam shi nur
vojaghadas de esperantista gastiganto al esperantista gastiganto.
Kun sako sur dorso, shi vizitis 16 landojn en Europo dum 16 monatoj.
Reveninte hejmen, shi komencis prelegi tra Usono kaj Kanado pri
sia sperto, konigante al homoj pri uzo de Esperanto kaj instigante
lernadon de Esperanto. Fakte, unu el la chi-jara kursano estas
shia instruito.
Organizantoj
de
WEN JINGEN (Chinio)
|
Ellen
Eddy (kvara de maldesktre)
kaj Lee Miller (tria de maldekstre)
|
Por
okazigi la kursaron multaj laboradas. Unu el ili estas Ellen Eddy.
En la adiaua vespero Grant Goodall, unu el la instruistoj, emocie
komparis organizon de la kurso kun farbado de la Or-porda Ponto.
La giganta, bela Or-porda Ponto trans la golfo estas simbolo de
San-Francisko. Kiel kontrau-rusta rimedo oni devas farbi ghin,
metron post metro. Sed la ponto estas tiel longa, ke la laboristoj
devas rekomenci la farbadon che la pontkapo kiam ili plenumis
la farbadon che la pontfino. Same, kiam la chi-foja kursaro finighis,
la organizantoj, precipe Ellen, devas jam prepari sin por la venonta.
Shi neniam ripozas.
Kiam
mi petis Ellen Eddy, ke shi skribu ion pri sia sperto, shi sherce
diris, ke shia sperto estas lasi al Lee Miller zorgi pri chio
en la kursaro. Tio ne estas vero, Lee ja laboregas en chiu kursaro!
Lee Miller estas redaktanto de "NASK-a Fasko", tagjhurnalo
de la kursaro (kiu tamen eldonighas rete ankau post la kursaro;
la ret-adreso estas: (http://www.medialabinc.net/nask/kionask.htm).
Chiunokte kiam chiuj ripozis, li laboris sur sia komputilo por
la morgaua jhurnalo. Frue je la sekva mateno, li chiam staris
che la pordo de klaschambro kaj disdonis NASK-an Faskon al kursanoj.
Por tio, li alportis sian komputilon kaj presilon.
Esperantistoj
tre viglas en San-Francisko. Multaj esperantistoj, sindoneme laboras
por la kursaro. Sean loghas en San-Francisko. Li ne povis cheesti
la kursaron, char li estas tre okupita en hejmo por zorgi malsanulon.
Sed li venis al la kursaro chiuposttagmeze por helpi la kursanojn
veturi en urbon. Don Harlow per sia propra auto venigis kursanojn
de la flug-haveno. Antau kaj post la kursaro, kelkaj kursanoj
loghis che lokaj esperantistoj.
En
la adiaua vespero venis dek lokaj esperantistoj. El ili estis
gesinjoroj Harmon, multjaraj amikoj de Chinio. S-ro Harmon, 70-jara,
sed forta kaj sana, parolis kun mi pri chinaj esperantistoj kaj
petis min transdoni lian saluton al ili.
Mur-vortaro
de
WEN JINGEN (Chinio)
|
Kursanoj
verkas per apudmeto
de vorteroj sur megnetaj
pecoj sur muro
|
Por
ripeti vortojn, kiujn oni lernis dum kursaro, Amanda proponis,
ke oni skribu lernitajn vortojn sur tabulon sur muro en la dormejo.
Oni skribis. Sed tio ne estas ordinara vortaro. Vidu:
Apro: sovagha porko.
Otito: malsaneto de interna orelo.
Sed ne chiu vorto estas tiom formale klarigita. Oni algluis ujon
de pudingo kaj skribis en ghi: ujo por pudingo; forjetajho --
senutila senvalorajho.
Estas humuro:
Sherculo: persono kiu enloghas en chambro 611, nomata Richjo.
Neniu ajn!
El la vorto-difinoj ne mankas vorto-ludoj: Kie situas Girlando?
Girland-ano.
Plej interesa estas la jena:
Prociono -- la besto, kiu estis vidata el fenestro dum la prezentado
de china pentrajho. Ghi havas ringojn chirkau la okuloj. ...
Oni diris, ke
ghi aperis dum prezentado de china pentrajho. Tio aludas ghian
aperon dum mia prezentado pri china pentrajho. Kiam mi paroladis,
subite oni kriis "prociono!". Chiuj turnis sian rigardon
al fenestro kaj vidis, ke prociono grimpas supren al transa domego.
Ghi estas aminda animalo. Post momento alia prociono aperis. Pro
ghia apero la prezentado pauzis chirkau kvin minutojn.
Ludo por memori
nomojn
de
WEN JINGEN (Chinio)
Dum
la interkona vespero chiuj kursanoj diris sian nomon kaj landon
al la aliaj. Sed oni ne povas memori chion dum unu-du horoj. Sagha
Amanda havis bonan ideon: memori per ludo. Shia metodo estas:
kiam oni diris pri sia nomo, oni aldonu adjektivon al la nomo
kaj la adjektivo devas komencighi per la unua litero en la nomo.
Ekzemple, Amanda komencighas per "A", do shi estas "Amanta
Amanda". Do, ni havis "Mistera Mikelo", "Fiera
Phil", "Karesema Karlo", "Dankema Duncun",
"Granda Grant" ktp. Mia nomo estis "Veturanta Ven
(Wen)". Cetere, post kiam iu diris sian nomon kun la adjektivo,
chiuj ripetis. Kiam la dua diris sian nomon, chiuj ne nur ripetis
sian nomon, sed ankau chiujn antau li. Do kiam chiuj donis sian
nomon, la ludo jam dauris pli ol unu horon.
Je la sekva mateno
Roff verkis soneton pri la nomo-ludo:
Bonnie
estas babilema
Tim, timigita, ne timema
Chizuko estis chia, chie
Richas Richard nun, chi tie
Charma
Juuko june belas.
Kaj Helena certe helas,
Karlos estis karesema
(sed tio estas ekstertema).
Orumante
la leonon
Barbara radiadas bonon,
Aarono are eras
Pro filinoj, Phil fieras.
Multajn
nomojn ni eklernis.
Kaj la ludo ne eternis.
Lingvistoj, Metodiko de Esperanta Instruado
de WEN JINGEN
(Chinio)
|
Franziska
Lys prelegas pri
instruado per komputilo
|
Kiam
mi alvenis al San-Francisko, oni diris al mi, ke la lokaj esperantistoj
estas tre okupitaj pro filmado de videa kurso "Pasporto".
La fonduson kolektis gesinjoroj Harmon. Kelkaj aktoroj cheestis
ankau la kurson. Kompreneble, diskuto pri instruado per audvida
rimedo farighis la chefa temo dum la kursaro. La instruistoj de
la chi-jara kursaro estis Duncan Charters, Grant Goodall kaj Derek
Roff. La unuaj du estas profesoroj pri lingvistiko kaj lingvoj
en universitatoj. Grant Goodall scipovas kelkajn lingvojn inkluzive
la chinan. Li gvidis la pedagogian kurson kaj per la de li verkita
lernolibro instruis pri metodiko de E-instruado al komencantoj
kaj progresantoj. Post la kursaro li iros al Zagrebo kaj prelegos
pri lingvistiko en UK. Duncan Charters flue parolas (kaj mirinde,
neniam balbutas!) Esperanton kaj aliajn lingvojn (francan, hispanan
ktp). Li estas specialisto pri lingvistiko. Li bazigas sian metodikon
sur studo pri gravaj lingvistikaj teorioj kiel tiu de Krashen.
Li opinias, ke per distingo de lingvolernado (kiel che la dua
lingvo) kaj lingvo-akirado (kiel che la denaska lingvo), kaj per
studo de aliaj mekanismoj ene de la lingvolernado, oni povas pli
efike elverki lernolibrojn kaj instrui. Li profunde studas pri
instruado per vidaudaj rimedoj. Fakte li ofte uzas bildo-projekciilon,
komputilon ktp, kiam li gvidas kurson.
Komputilo kaj
instruado
de
WEN JINGEN (Chinio)
|
En
leciono pri perkomputila
instruado de Esperanto
|
En
la pasintjara kursaro, dank' al laboro de eminenta Esperanta verkisto
Spomenka, tre reliefis Esperanta originala literaturo. Frapa karaktero
de la chi-jara kursaro estas uzo kaj lerno de komputilo. Dum la
dua semajno Derek Roff faris senprogramadan E-instruadon per komputilo,
uzante komputilajn lingvojn "Dreamweaver" kaj "Germini".
Per tiuj lingvoj oni povas rapide verki lernilojn, ekzercojn kaj
legajhojn por lernantoj sen zorgo pri programado. Mi ne ellernis
tiujn lingvojn pro manko de tempo, tamen mi jam konis iom pri
ili.
Ne
nur la instruistoj uzis komputilon en klaschambro, sed ankau estas
entuziasmaj kursanoj, kiuj bone scipovas komputilon por celo de
E-lernado kaj E-diskonigado. Tim Westover estas studento el Usono.
Li estas fakulo de komputado. La reta eldono de NASK-a Fasko estas
zorgata de li. Ankau Henning von Rosen el Svedio estas komputilisto.
Li lerte manipulas komputilon por humure montri bildojn en E-instruado.
Steve Wagenseller el Havajo diris, ke li estas "profesia
amatoro" pri komputado. Dum la kursaro ili chiuj montris
sian komputilan instruan programon. Interreto ludas gravan rolon
en Esperantujo. Esperantisto kaj komputisto Don Harlow diris al
mi, ke li en reton metis la Esperantan tradukon de "Taglibro
de Frenezulo", novelo de Lusin. Li diris, ke en la pasinta
jaro estis pli 200 legoj. Carlos Salazar el Kostariko donacis
al mi kompaktan diskon de senpaga E-kurso. Ghi estis verkita de
brazila esperantisto. Oni povas elekti el la lingvoj portugala,
hispana, franca kaj angla. Carlos diris al mi, ke mi povos aldoni
la chinan lingvon. La kurso estas tiel lerte verkita, ke kiam
oni aldonas novan lingvon, oni ne bezonas multe labori.
Mi
pensas, ke ne mankas esperantisto-komputistoj en Chinio. Ankau
ni povas kiel eble plej bone utiligi komputilon por antauenigi
nian movadon.
Miaj prelegoj
de
WEN JINGEN (Chinio)
Mi
faris du prelegojn. Unu pri china pentrajho kaj la alia pri china
ideologio kaj literaturo pere de rakontoj. En la unua, mi montris
kiel oni uzas chinajn penikon, inkon, paperon kaj kolorojn. Mi
ankau montris pentrajhojn de diversaj stiloj kaj komparis chinan
pentradon kun la europa. Fine, mi kuraghigis la cheestantojn provpentri
kaj donacis al ili kartetojn kun belaj chinaj pentrajhoj. Mi tre
ghojis, ke mia prelego pri china arto estigis che ili intereson
-- neniu el ili povis diri ech nomon de unu el la chinaj artistoj
antau la kurso!
Ghenerala informo
pri chi-jara NASK
de
ELLEN EDDY (Usono)
|
Ellen
Eddy (unua
de maldekstre)
|
Chi-jare,
la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) de Esperanto okazis en nova,
pli sunplena loko, proksime de la centro de la urbo San-Francisko
(Kalifornio), che la Universitato de San-Francikso. Studantoj
loghis en Dormejo Gillson, unu el la plej novaj dormejoj. Pro
sia situo apud la fama Parko "Golden Gate", kaj per
autobuso mallongdistance de la konataj kvartaloj "Fisherman's
Wharf", "Castro" kaj "Haight-Ashbury",
la loko estas bonega por studi kaj Esperanton kaj la unikan urban
kulturon. La jaro 2001 estas la 32-a sinsekva de la kursaro en
San-Fransisko. Kutime la klasoj dauras tri semajnojn kun kvar
niveloj de instruado per tri instruistoj, sed chi-jare ni eksperimentis
kun nur 2 semajna kursaro, kiu enhavas nur du klasojn instruatajn
de tri instruistoj. Ni allogis 35 studantojn de diversaj mondpartoj.
Inter aliaj, trovighas homoj de Svedio, Kostariko, Meksikio, Japanio,
Chinio, Kanado, Bharato (Hindujo) kaj Usono. La celo estas provizi
veran internacian etoson en kiu la studantoj povas lerni kaj praktiki
sian novan lingvokapablon. La Esperanto-Ligo por Norda Ameriko
kaj la Esperantic Studies Foundation auspicias la kursaron kaj
ankau provizas stipendojn por taugaj gejunuloj kaj instruistoj.
Por pli da informo pri la kursaro, kontaktu Ellen M. Eddy che
<eddyellen@aol.com> au 11736
Scott Creek Dr.SW, Olympia WA 98512 Usono
En NASK, Esperanto
estas utila
de
TIM WESTOVER (Usono)
Estis
jam antau jaro kaj duono kiam mi eklernis Esperanton pere de TTT.
La Interreto farighis la umbiliko de mia generacio, nia ligo al
mondo ekster niaj kutimajhoj. En la reto estas preskau senlima
sciaro: kaj feliche Esperanto havas sian propran kaj fortan lokon.
Per komputilaj kursoj mi akiris bazan scion pri Esperanto kaj
eksciis pri la ekzisto de Esperantaj grupoj en Usono. Kaj ankau
mi lernis pri NASK. Che NASK mi unue vidis, ke Esperanto ja estas
utila. Antaue ghi shajnis iom senkiala: che nia urba societo ni
chiuj bone scipovis la anglan, kial ni uzu tiun chi neplenkomprenitan
lingvon? Sed cheestis NASK esperantistoj el la tuta mondo kaj
multaj el ili ne povis paroli angle. Fine, Esperanto prenis sian
ghustan rolon. Dum manghejaj babiladoj ni kursanoj povis demandi
pri la moroj kaj kutimoj de niaj samplanedanoj, kaj pere de tiuj
konversacioj konscii ion pri niaj propraj mondetoj. Starighas
kontaktoj che NASK, kiujn ni daurigos poste per retposhto. Pro
NASK la internacieco de Esperanto ne perdighis por mi. Tiuj chi
alineoj shajne estas varbparolo al jam varbitoj. Sed ech varbitoj
ne perdu siajn vidpunktojn pri la utilo de Esperanto en la tuta
mondo. Per NASK kaj internaciaj kongresoj kaj per la Interreto
(retposhto, babilejoj, kaj tiel plu), ni ja ne forgesas, ke Esperanto
estas la necesa ilo de granda internacia parolantaro.
timwestover@yahoo.com tiwestover@davidson.edu Vizitu La
FASKon -- retgazeto en Esperanto: http://www.literaturo.net/fasko/
Mallonga
historio de NASK
de
Dori Vallon-Wheeler
En
1969, Cathy Schulze, fondinto de la kursaro, kontaktis gravulojn
che San Franciska Shtata Universitato. Bonshance tiuj homoj
kaptis la ideon de neutrala help-lingvo por la mondo.
Cathy
saghe petis William Auld, faman E-verkiston, veni por instrui.
Tiu famulo allogis multajn personojn diverslandajn al SFShU
(San-Franciska Shtata Universitato), inkluzive min. Mi neniam
povas forgesi liajn lecionojn. Tiel bele li parolis Esperanton!
Iom post iom la kursaro allogis studantojn kaj la plej elstarajn
instruistojn de la mondo, ekzemple: Duncan Charters, Yoshimi
Umeda, Claude Peron, Spomenka Stimec, Katalin Smedeliuz, Audrey
Childs-Mee kaj Grant Goodall. Fakte la lasta, Grant Goodall
unue venis kiel gimnazia studanto kaj nun kiel instruisto. Derek
Roff same. La kursaro fortigis la lingvan kapablon de multaj
studantoj, kiuj poste faris gravajn rolojn en Esperanto-movado.
Mi revenas al la klasoj jaron post jaro (eble chiun jaron!).
La klasanoj chiam malsimilas, ankau la instruistaro. Por 2-3
semajnoj, mi loghas en Esperantujo kun unu granda, ronda familio.
Ni kunstudas, kunmanghas kaj amikighas. La sperto bonege richigas
mian vivon.
La
celo de Cathy Schulze vere aktualighis. Homoj en Usono ne devas
vojaghi al Europo por plibonigi sian Esperanton. Esperantujo
estas ja che ni.
|