Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


UZBEKISTANO
Uzbeklingva E-lernolibro

    Che Libroservo de UEA haveblas la unua E-lernolibro por uzbeklingvanoj. Tiu chi 232-pagha libro portas la titolon "Esperanto Halqaro Tili" ("Internacia Lingvo Esperanto") kaj enhavas 12-lecionan E-gramatikon, Esperanto-Uzbekan kaj Uzbeka-Esperantan vortaretojn kaj Uzbeka-Esperantan

    konversacilibreton pri diversaj temoj. Krom tio estas ankau mallonga esperantlingva priskribo de la uzbeka lingvo, ties gramatiko kaj prononcreguloj, kio faras la libron interesa kaj praktike uzebla ankau por alilandaj esperantistoj, kiuj interesighas pri la uzbeka lingvo, same kiel por vojaghontoj al Uzbekistano.

(Peacetur)

Malkovru Uzbekistanon per Esperanto

     La Turisma Sekcio "Granda Silka Vojo" en Samarkando (Uzbekistano) organizas favorkostajn vojaghojn por diverslandaj esperantistoj dezirantaj (grupe au individue) viziti Uzbekistanon kaj konatighi kun ties mondfamaj vidindajhoj. En majo 2001 estis akceptita E-grupo el Sondrio (Italio), pli frue gastis esperantistoj el Romans (Francio) k.a.

    Samarkandanoj prizorgas chion, inkluzive vizan subtenon, renkontojn en la flughaveno, surlokan transportadon, hotelojn, manghojn, interesan programon, vizitojn kaj ekskursojn kun E-chicherono ktp.

    Programo: konatigho kun mondfamaj vidindajhoj de 2750-jara Samarkando, 1-2 tagaj vojaghoj al nobla Bukhara kaj al naskighloko de Amir Timur - Shakhrisabz (ambau listigitaj en la Unesko-registro de Monda Heredajho) kaj al nacia chefurbo Tashkento, vizitoj al "Chor-Chinor" (borso de miljaraj platanarboj kaj sankta akvofonto en la montaro) kaj al metiejoj de uzbekaj metiartistoj, renkontighoj kun lokaj esperantistoj ktp.

    Por pluaj informoj ne hezitu kontakti la prizorgantojn: "Granda Silka Vojo", p/a Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro, P.O. Box 76, UZ - 703000 Samarkando, Respubliko Uzbekistano. Telefono/fakso: +998 (662) 33 17 53. Retadreso por urghaj kontaktoj: peacetur@samarkand.uz (mesaghu en teksta formato!). Interreto: http://www.friends-partners.org/~ccsi/nisorgs/uzbek/peacemsm.htm

(Peacetur)

Pacstangoj kun Esperanta mesagho

    Inter la 1-a kaj la 7-a de majo 2001 la aktivuloj de la Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro en Samarkando (Uzbekistano) kunlabore kun la membroj de la delegacio de la Pacfondajho Goi (Japanio), alvenintaj al Uzbekistano lau invito de la muzeo, okazigis en diversaj lokoj de la lando pacpreghajn ceremoniojn, por la paco en chiuj landoj de la mondo lauvice kun levado de 192 naciaj flagoj kaj la flago de UNO, kaj "plantis" dek 2.5-metrajn Pacstangojn, dediche al la 10-jarigho de sendependeco de la Respubliko de Uzbekistano kaj al la UN Jardeko de Paco kaj Senperforto (2001-2010). Ili chiuj tuj farighis siaspecaj pacmonumentoj. Estas interese, ke 5 el 10 Pacstangoj, fabrikitaj en Japanio, portas grandliteran Esperantan mesaghon "REGU PACO SUR LA TERO". Ili estis instalitaj en la plej vizitataj lokoj: en Unesko Mondheredajhaj urboj Buhara kaj Shahrisabz, en la chefa stacidomo kaj internacia flughaveno de Samarkando kaj en la parko de loka montara urbeto Urgut. Pri la ceremonioj, en kiuj partoprenis pluraj lokaj eminentuloj, inkluzive urbestrojn, vaste raportis landa gazetaro, radio kaj televido.

Letervesperu en 2750-jara Samarkando

    Esperantistoj de Samarkando de Uzbekistano nun preparas la internacian letervesperon por augusto 2001 dedichitan al la 10-jarigho de proklamo de sendependeco de la Respubliko Uzbekistano. Estas TRE BONVENAJ KAJ ATENDATAJ chiuspecaj tiutemaj materialoj (salutleteroj, reagoj, vojaghimpresoj, nacilingvaj artikoloj, libroj, turismaj broshuroj, kantoj, poemoj, dokumentoj, fotoj, desegnajhoj ktp pri Uzbekistano, fakte chio ajn pri la temo (ech fotoj de vialandaj vendejoj, restoracioj k.c. portantaj nomon "Samarkando", "Buhhara" k.s.)

    Chiuj sendajhoj estos eksponataj en la speciala muzea ekspozicio. La plej interesajn materialojn ni publikigos ankau en nialanda nacilingva gazetaro. Krome, la plej aktivaj kontribuintoj ricevos specialajn uzbekiajn memorajhojn, la nove eldonitan Esperantan broshuron "Samarkando por

    Turistoj" kaj la unuan uzbeklingvan E-lernolibron (kun du vortaretoj kaj konversacilibreto utilaj ankau por eksterlandanoj). Bonvolu adresi chion JAM NUN al: Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro, P.O. Box 76, UZ-703000 Samarkando, Respubliko Uzbekistano.

Retadreso por urghaj kontaktoj:
peacetur@samarkand.uz (mesaghu en teksta formato!) Interreto: http://www.friends-partners.org/~ccsi/nisorgs/uzbek/peacemsm.htm
Represo kaj nacilingvaj anonctradukoj dezirataj!

(Peacetur)