La
9-a Tutlanda E-Renkontigho okazonta en Venezuelo
La
9-a Tutlanda Esperanto-Renkontigho okazos de la 8-a ghis la 10-a
de novembro 2002 en Karakaso, Venezuelo. En ghi partoprenos ankau
kolombiaj samideanoj. Do, temas pri la 1-a Venezuela/Kolombia
Esperanto-Renkontigho. La chi-jara renkontigho estos aparte grava
evento por venezuelaj esperantistoj, char ni festos la 90-jarighon
de la Venezuela Esperanto-Asocio kaj la 110-an datrevenon de la
naskigho de ties fondinto kaj la unua prezidanto s-ro Benito Losada
Azocar.
Ni
kore invitas chiujn samideanojn partopreni la eventon.
(Johano
Bachrich kaj Andres Turrisi <jebachrich@hotmail.com>)
Pri
Esperanto en Karakasa Radio
Profesoro
Johano Negrete, estrarano de Venezuela Esperanto-Asocio (VEA)
estis intervjuita pri Esperanto kaj la angla lingvo en Radio Magica
en duonhora programo de Gia Bertoni "La Kafejo de Gia".
Prof. Negrete klarigis la avantaghojn de Esperanto kiel internacia
lingvo kaj ankau informis pri novaj E-kursoj, kiuj baldau komencighos
en la sidejo de VEA.
(Juan
E. Bachrich)
Kumeuaua
nun ankau hispane
Kumeuaua,
mondfama junulara romano originale verkita en la Internacia Lingvo
de Tebor Sekelj, konata Esperanta verkisto, esploristo kaj etnologo,
kaj tradukita ghis nun en 21 naciajn lingvojn, finfine estis publikigita
ankau en la hispana. Ghin fidele tradukis d-ro Alfredo Guillermo
Cook, venezuela esperantisto, verkisto, advokato kaj ekonomikisto.
Tiu bele prezentita libro, kun originalaj ilustrajhoj de Adriana
Contreras, sendube havas grandan edukan valoron. Ghi estas mendebla
che Venezuela Esperanto-Asocio, Apartado 47675, Caracas 1041A,
Venezuelo. La prezo estas 11 USD - plus sendokosto, (triona rabato
ekde 3 ekz.). Pliaj informoj haveblas che la retadreso: <venesperanto@yupimail.com>
(Juan
E. Bachrich)
Radiointervjuo
en la chefurbo de Venezuelo
Dum
45-minuta programo de Union Radio en Karakaso estis intervjuitaj
profesoroj pri la Internacia Lingvo. Jorge C. Mosonyi, prezidanto
de la Venezuela Esperanto-Asocio kaj Johano Negrete, ghia estrarano.
La populara chiusemajna programo de prof. Jon Aizpurua "Ideoj
kaj Personecoj" estas disaudigata dufoje, sabate kaj dimanche
dum la plejauskultata horaro. Je la fino de la vere interesa programo
la publiko estis informita pri la tri diversaj kursoj nun komencitaj
en la sidejo de la Asocio.
(Juan
E. Bachrich)
|