Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


VJETNAMIO

"Verda Cigno" prezentis Shekspire

    Reage al la strategia laborplano de UEA 2001-2010 "Al lingva demokratio", en Hanojo de Vjetnamio fondighis "Verda Cigno", amatora artisma Esperanto-klubo, kies iniciatinto estas fama poeto Dao Anh Kha, honora membro de UEA.

    La chefa celo de la klubo estas levi la nivelon de lingvokono de vjetnama e-istaro per poezio, muziko, kantado kaj teatro. Che la 142-a datreveno de la naskigho de L. L. Zamenhof kaj la 45-jara jubileo de Vjetnama Esperanto-Asocio, la klubo "Verda Cigno" en du lingvoj -- la vjetnama kaj Esperanto -- prezentis parton de la tragedio "Regho Lear" de Shekspiro. S-ro Dao Anh Kha vjetnamigis la tutan tragedion kaj ludis la rolon de regho Lear. Kunhelpis reghisoro Duc Trung, vicdirektoro de la Centra Teatro.

    La sukcesa prezentado de ne-profesiaj aktoroj de la klubo vekis grandan intereson de la publiko kaj gazetaro. Diversaj gazetoj, radia kaj televida stacioj raportis pri tio.

    Verkisto Dao Quang Thep, prezidanto de Hanoja Esperanto-Asocio, diris: "La klubo Verda Cigno che la debuto pruvis sian kapablon, kiu promesas, ke ghi ne nur utilos por la enlanda Esperanto-movado, sed ankau por la tutmonda."

    Le Viet Tinh, estro de la klubo, antauvidis: "Verda Cigno povos etendi siajn belajn flugilojn ghis universalaj kongresoj de Esperanto en diversaj landoj, por dissemi chie siajn elkorajn grajnojn por paco, amikeco kaj interpopola kooperado."

(Lai Thi Hai Ly)