Unua-pagho >> Esperantujo >> E-organizoj

 

 

 

 


China Esperanto-Ligo

    China Esperanto-Ligo (ChEL), fondita en 11-a de marto 1951 en Pekino. Landa Asocio de Unviersala Esperanto-Asocio (www.uea.org) ekde 1980.

    La celoj de ChEL estas: unuigi kaj organizi la chinan esperantistaron por diskonigi, lerni kaj studi Esperanton, altigi la lingvo-nivelon, disvastigi la uzadon de Esperanto kiel internacia helpa lingvo, fari internaciajn intershanghojn en Esperanto, servigi Esperanton al la chinaj politikoj pri reformado kaj malfermo, al la modernigado de Chinio kaj la mondpaco.

    ChEL havas 29 filojn en diversaj urboj kaj provincoj, milojn da individuaj membroj. Aktivas ankau China Junulara Esperanto-Asocio, China Fervojista Esperanto-Asocio, China Medicina Esperanto-Asocio, China Filatela Esperanto-Asocio kaj China Vejchi-a Esperanto-Asocio.

    Okazis jam kvar-foje China Kongreso de Esperanto en Kunming (1985), Tangshan (1991), Chongqing (1995) kaj Guilin (1999).

    Okazis en Chinio ankau la 71-a Universala Kongreso (1986, Pekino), la 5-a Pacifika Kongreso (1992, Qingdao), la 1-a Azia Kongreso de Esperanto (1996, Shanhajo).

La unua prezidanto estis Hujucz (1896-1986). Nuna prezidanto estas s-ino Tan Xiuzhu.

A-komitatanoj de UEA: Tan Xiuzhu, Yu Tao.

Organo: "La Mondo", monata gazeto en la china lingvo kaj Esperanto.

Estraro, komitato kaj honoraj oficoj.

Adreso: P.O.Kesto 825, Beijing, CN-100037, Chinio.
Tel: +86-10-68326682
Fakso: +86-10-68321808

Ret-poshto: <cel@china-report.com>