La
urbo Tianjin, 137 kilometrojn sudoriente de Pekino, areas 11920
kvadratajn kilometrojn kaj havas pli ol 9 milionojn da loghantoj.
La
Esperanto-movado de la urbo havas longan historion. Jam en la 20-aj
jaroj de la 20-a jc. aperis tie Esperanta organizo. En la 9-a de
marto 1985 fondighis la Tianjin-a Esperanto-Asocio (TEA), kiu nun
havas 180 membrojn, kaj 4-foje sendis delegacion al la China Kongreso
de Esperanto. En la lastaj jaroj TEA akceptis pli ol 50 esperantistojn
el diversaj landoj kaj havas amikajn kontaktojn kun Esperantaj organizajhoj
de Japanio, Australio, Svedio, Koreio, Pollando, Usono, Germanio,
Rusio, Ukrainio, Irano, Pakistano kaj aliaj landoj. Kaj ghiaj membroj
multfoje partoprenis diversajn internaciajn renkontighojn. Krome
ili sukcese gastigis la 14-an Komunan Seminarion de chinaj, japanaj
kaj koreaj junuloj en Tianjin en 1995. Nun TEA havas tri delegitojn
kaj sep individuajn membrojn de UEA kaj 4 el ghiaj membroj ricevis
mez-nivelajn atestojn de la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA. TEA
havas siajn E-eldonajhojn - "Bulteno de TEA" kaj "Verda
Haveno".
Por
diskonigi Esperanton kaj kulturi novajn esperantistojn, chiujare
TEA okazigas E-kursojn diversnivelajn kaj en la 5-a de chiu monato
ili havas Esperanto-kunsidon. En la 4-a de majo 2000 fondighis en
Guozhuangzi-mezlernejo la Eksperimenta Lernejo de la Tianjin-a Esperanto-Asocio.
Adreso: Wan Xin Cun 5
Qu, 21 Lou 1 Men 501, Hedong Qu, 300162 Tianjin, Chinio
Telefono: 86-22-23340937 (Gao Chengyuan) au 86-22-24375557 (Han
Zuwu)
Prezidanto: s-ro Li Yuan
Vicprezidanto: s-roj Gao Chengyuan kaj Han Zuwu
Ghenerala sekretario: s-ro Song Jingquan
Asista ghenerala sekretario: s-ino Wang Jingrong
|