Unua-pagho >> Esperantujo >> Kiu estas Kiu en E-ujo

 

 

 

 


Mia verda vojagho en Koreio (II)

de TAN XIUZHU*

La 35-a Korea Kongreso de Esperanto

En la 35-a Korea Kongreso de Esperanto

     La 35-a Korea Kongreso de Esperanto okazis en la 4-5-a de oktobro, en la urbo Chonan. La kongresejo trovighis en la bela ripozloko por instruistoj en tiu urbo. Al la kongreso alighis, krom koreaj esperantistoj, ankau chinaj, japanaj, usona kaj bulgara, sume ch. 150 samideanoj. En la du kongresaj tagoj estis richaj programeroj: kunsido de KEA-estraro, seminario de KEJ, universitata prelego, fakaj kunsidoj pri lingva problemo kaj Esp-movado, medicino, religioj, porgejunulaj biciklado kaj paraglisado, KTP-rondo kaj prezentado de la arta trupo Espera Mondo.

Tan Xiuzhu salutas la kongreson.

    Posttagmeze de la 4-a, kiam ni venis al la kongresejo, jam komencighis fakaj kunsidoj. Mi eniris en iun chambron, kie iris la diskuto "La futuro de la lingvaj kaj kulturaj diferencoj inter la homoj" gvidata de bulgara samideanino Klarita Velikova. Tie mi vidis du gravulojn de nia movado, nome vicprezidanto de UEA s-ro Lee Chong-yeong kaj eksa estrarano s-ro So Gilsu. La inauguro de la kongreso okazis vespere de tiu tago. En la inauguro prezidanto de KEA s-ro Lee Jung-kee kun vervo notis la gravajn fruktojn, kiujn KEA akiris en la pasinta jaro, inkluzive de eldonado de "La 80-jara Historio de Korea Esperanto-Movado" de prof. Lee Chong-yeong, konstruo de nova hejmpagho de KEA, daura membro-kresko de KEA kaj restarigo de la Korea Esperanto-Junularo, kaj premiis nombron da organizajhoj kaj personoj. Chi-foje oni aljughis la supre menciitan Uhae-premion al prof. Lee Chong-yeong pro lia majstra verko "La 80-jara Historio de Korea Esperanto-Movado". La dua filo de s-ro Hajpin Li speciale venis al Chonan por doni la premion al prof. Lee.

    En la inauguro mi donis gratulajn vortojn en la nomo de la China Esperanto-Ligo. Mi unue laudis kaj dankis la koreajn samideanojn pro ilia kontribuo al la monda Esperanto-movado. Mi diris: "Kvankam negranda lando estas Koreio, tamen via movado estas sufiche vigla kaj forta. En la pasintaj jaroj, vi per viaj diligentaj kaj persistemaj laboroj ne nur progresigis vian landan movadon, sed ankau multe kontribuis al la movado azia kaj monda. Viaj eminentaj reprezentantoj estis kaj estas plej autoritataj gvidantoj de nia verda komunumo. Vi, koreaj samideanoj aperas en preskau chiuj mondaj esperantistaj renkontighoj. Via charma rideto, viaj brilkoloraj kostumoj, viaj gustoplenaj prezentoj kaj viaj saghaj kaj sugestigaj prelegoj profunde impresis chiujn, kiuj vin vidis. Tiusence vi estas ne nur batalantoj de Esperanto, sed ankau vialandaj senditoj por paco kaj amikeco kaj portantoj de via nacia kulturo." Tiuj vortoj estas sinceraj, el mia koro, sed ne pro komplimento. Parolante pri la venontjara 89-a UK en Pekino mi diris: "Ghi estas grava evento ne nur por Chinio, sed ankau por Azio. Via aligho ege gravas por sukcesigi ghin." La koreaj samideanoj pozitive reagis al nia invito, esprimante, ke ili certe venos al la kongreso.

    Intertempe mi estis intervjuita de s-ro Kim Hion-gun, juna redaktoro de "Lanterno Azia". Li interesighas pri la strukturo de la China Esperanto-Ligo, ghiaj rilatoj kun lokaj organizoj, ghiaj preparaj laboroj por la venontjara UK kaj junulara movado de Chinio. Videble li estas pensema kaj devokonscia movadano.

    Mi partoprenis kelkajn universalajn kongresojn de Esperanto, 4 chinajn kongresojn, unu japanan kongreson kaj nun korean. Komparante ilin mi opinias, ke tiu chi korea kongreso, saturita de etoso varma, intima kaj harmonia, tre similis al renkontigho de granda familio, en kiu oni kaj ghuis diskutadon en agrableco kaj plezurigis la korpon. Post la inauguro kaj interkona vespero koreaj kaj alilandaj samideanoj denove kolektighis. Ili kantadis, dancadis kaj bierumis ghis la 3-4a horo de la sekvanta mateno. En la fermo de la kongreso mi informighis, ke la kongreso ne nur estis bone organizita, sed ankau profitiga. La korea registaro neniam pagas por organizado de tia kongreso. La kongreso organizighas chefe per kotizoj de la esperantistoj. Chi tie chiuj laborantoj de la kongreso estas senpagaj volontuloj kaj chiuj monoferantoj estas honormenciitaj kaj respektataj. S-ro Joh Weon-seok, prezidanto de LKK, kiu esperantistighis antau du jaroj, estis multe laudata kaj certe restos en memoroj de chiuj partoprenantoj pro sia organiza kapablo, fervoro kaj humuro.

Parolema Junko kaj silentema Nema

    Posttagmeze de la 5-a, kiam fermighis la 35-a Korea Kongreso de Esperanto, nia grupo, sekvante la Pusan-ajn samideanojn cheestantanj la kongreson, venis al Pusan, la dua granda urbo de Koreio.

    Survoje al Pusan, mi kaj mia kolegino Eta Zhang veturis per privata auto de Nema. En ghi estis ankau nia prizorganto Junko. Junko pretendis, ke li estas posteulo de Konfuceo, char li havas la saman familian nomon kun Konfuceo. Junko estas energioplena kaj fervora babilemulo. Hierau nokte li dufoje falis en tualetejo pro malkapablo de drikado dum la amuzado de KTP-rondo kaj dormetis nur iom matene. Sed nun vidighis sur li neniom da laco kaj li paroladis kvin horojn dum la veturado. El liaj paroloj mi multe informighis pri la korea Esperanto-movado kaj ankau socia vivo. Li tre bone parolas Esperante. Li lernis Esperanton de japana samideano per korespondado. Nun li kaj Nema senpage gvidas kurson. Nema instruas infanojn, dum li donas lecionojn en mezgrada kurso. Li instruas Esperanton ankau surrete. Lia instrua maniero estas: li faras demandojn al lernantoj, kaj la lastaj respondas, kaj li korektas iliajn respondajhojn. Lia surreta instruado jam dauras unu kaj duonan jarojn. Li diris, ke surrete la instruisto kaj lernantoj ne povas vidi unu alian, sed la landa kongreso de Esperanto donas al ili shancon intervidighi. Dum ni interbabilis, Nema malofte intervenis. Li havas du infanojn, 13-jaran kaj 12-jaran. Kondukante la auton li disaudigis al ni belan muzikon. Kiam li audigis al ni la chinan kanton "La luno reprezentas mian koron" kaj aliajn chinajn kantojn, mi ege surprizighis. En nia laborejo mi audis miajn junajn kolegojn kanti tiun kanton, mi tamen ne atendis, ke en Koreio ech mezaghaj viroj shatas tiun kanton kaj ech povas kanti en la china lingvo. Nema esperas, ke oni tradukos la kantotekston en Esperanton. Li audigis al ni ankau Esperantajn elsendojn de China Radio Internacia, dirante, ke li havis multajn informojn pri Chinio ghuste pro la elsendoj. El liaj paroloj mi scias ankau, ke li, kiu shatas la chinajn popularajn kantojn kaj havas richan spiritan mondon, estas viro devokonscia al sia familio, al siaj infanoj kaj sia edzino. En la nuna Chinio, kiam la tradiciaj moraloj renkontas defion, lia konduto vekis mian profundan respekton al li.

Pusan-aj samideanoj atendis nin ghis la deka vespere

Adiauo al Pusan-aj samideanoj

    Pro trafika shtopigho sur la vojo ni atingis Pusan preskau la dekan vespere. Tiutage ne estis kutima dato por esperantista renkontigho. Tamen tiuvespere la Pusan-aj samideanoj atendis nin de la 8-a ghis la 10-a horo kaj kunsidis en iu kafejo por bonvenigi nin. En la kunsido prezidanto de la Pusan-a Esperanto-Filio s-ro Hirundo faris salutajn vortojn kaj prezentis al ni la historion de la Pusan-a Esperanto-movado kaj poste la cheestantoj sin prezentis lauvice. Por vigligi la atmosferon kaj stimuli chiujn paroli Esperante (char parto de la kunsidantoj estas komencantoj), Junko proponis, ke ni gastoj faru du demandojn al chiuj lokaj esperantistoj, kaj la lastaj respondu en Esperanto. Tio estas bona ideo, kiu tre utilis al lernado de la lingvo kaj ankau intershangho de informoj. Koreaj samideanoj havas Esperantan nomon por faciligi al eksterlandaj samideanoj memori iliajn nomojn, kaj tio vere helpas al mi memori multajn el ili. Evidente s-ro Ombro estas "granda klerulo" de la verda rondo de Pusan, kiu tre shatas esperantigi novelojn. Li gastis en Chinio kaj intervidighis kun Cicio Mar, Laulum kaj Wang Chongfang. Nun li intencas elesperantigi la romanon de Bakin "Autuno en la Printempo" en la korean lingvon. Prokuroro s-ro Hanpin pretendis sin virinregato hejme. Fraulino Sabela estas pianinstruistino sagha kaj bela, kiel shia nomo. S-ro Siko tre modesta kaj malparolema konsternighis en ridado de la cheestantoj pro mia demando "Kiom da infanoj vi havas?", char li ankorau ne edzighis. Mi tre bedauris kaj petis lian pardonon.
_________________
* Tan Xiuzhu: prezidanto de la China Esperanto-Ligo