Gastado
en Isabelle Alta Lernejo
|
Esperanta
kurso en Isabelle Alta Lernejo
|
La
6-an de oktobro ni venis al Isabelle Alta Lernejo de Pusan en akompano
de fraulino Perlo kaj s-ro Siko. Tie biologia instruisto funkciigis
Esperanto-kurson de unu semajno. Li invitis nin al la kurso por
stimuli la lernantojn. Mi kun plezuro akceptis la inviton, char
propagandi Esperanton kaj kuraghigi lernantojn estas mia devo, kaj
tio estas ankau bona shanco por diskonigi la 89-an UK okazontan
en Pekino en 2004.
|
Felicha
instruistino momenta
|
La
lernantoj havis grandan intereson pri ni. Videble ili tre deziris
alparoli nin, sed sentis iom da ghenateco. Che la shtuparo tri knaboj
alpashis por min saluti per Esperanto. Kiam mi reciprokis "saluton",
ili ege ghojis certe pro sia unua sukceso rekte kontaktighi kun
fremdlanda gasto per Esperanto. En la klaschambro iu kuragha knabino
alparolis min, dirante: "Mi tre ghojas vin vidi." Mi respondis
al shi: "Ankau mi tre ghojas vidi vin", kaj laudis, ke
shi bone parolas Esperanton. Tiam shi kun rido sin turnis al siaj
kunlernantinoj pro hontemo kaj ghenateco. Mi ege kortushighis de
la vigleco kaj la ankorau ne forighinta naiveco de la geknaboj.
Char la studentoj estas ankorau komencantoj, nia interparolo iris
helpe de la instruisto Bak Jun-ho. Kiam mi eksplikis al ili la valoron
kaj idealon de Esperanto per mia propra sperto, la studentoj pretervole
eligis "ho!" pro admiro. Fine ni kune fotighis, kaj la
studentoj donacis al mi verdstelan insignon.
Intervjuita
de "Pusan-a Tagjhurnalo"
|
Intervjuata
de jhurnalisto Park Ki-bum
(la unua de maldekstre)
|
Elirinte
el la Isabelle Alta Lernejo ni venis al la domo de "Pusan-a
Tagjhurnalo" en la 3-a horo, akompanate de Ombro, Pako, Hanpin,
Gracia kaj Perlo, por akcepti la intervjuon. "Pusan-a Tagjhurnalo"
estas unu el la du grandaj tagjhurnaloj de la urbo. La intervjuo
estis aranghita dank' al klopodo de Pusan-a esperantisto. Jhurnalisto
Park Ki-bum faris al mi jenajn demandojn: Kio estas la celo de UK?
Kial Chinio invitas la 89-an UK? Kiel Chinio preparas la kongreson
en 2004? Kiel vi propagandas la kongreson al koreaj samideanoj?
Kaj kian impreson vi havas pri Koreio? Mi tre ghojas, ke mi havas
shancon propagandi Esperanton kaj la Pekinan UK al la korea publiko
ekster nia movado. Mi diris al la jhurnalisto, ke mi havas tre belan
impreson pri Koreio, precipe pri la koreaj samideanoj, chi tie mi
sentas min tute kiel inter parencoj. Tiam li demandis: "Chu
pro tio, ke ni havas la saman vizaghon?" "Ne nur pro la
sama vizagho, sed ankau pro la sama kultura fono kaj pensmaniero,"
mi respondis. Je la fino de la intervjuo li diris: "Vi estas
afabla onklino. Mi deziras al vi agrablan vojaghon." Mi unuafoje
audis tian esprimon ekster Chinio, mi tamen sentas en tio grandan
intimecon, char tiu nomesprimo mem estas orienta kaj china.
Post
la intervjuo ni venis al la autostacio por veturi al Pohang. Tie
mi brakumis la Pusan-ajn samideanojn por adiaui kaj danki ilin.
Mia koro doloretis de la disigho kaj miaj okuloj malsekighis.
En Pohang
|
En
la kliniko de s-ro Pak Wha-chong
(la unua de maldekstre)
|
De
Pusan al Pohang nia buso iris nur unu kaj duonan horojn. Kiam ni
atingis Pohang, nin atendis en la stacio s-ro Leporo. Li veturigis
nin unue al la hotelo kaj poste al china restoracio por intervidighi
kaj kunvespermanghi kun Pohang-aj samideanoj. La renkontigho estis
organizita de s-ro Park Wha-chong, vicprezidanto de KEA. Eble pro
sia korpulenteco li havas Esperantan karesnomon Urso. S-ro Park
Wha-chong estas kuracisto de interna medicino kaj havas sian privatan
klinikon en Pohang. Li estas ankau entuziasma movadano por Esperanto
kaj monoferanto de la korea Esp-movado. Tiutage al la renkontigho
venis ankau lia edzino esperantistino Gloreta kaj flegistinoj laborantaj
en lia kliniko. Ankau s-ro Leporo, kiu estis taskita prizorgi nin,
estas chefoficisto de lia kliniko. Mi ne scias, chu ili esperantistighis
pro s-ro Park Wha-chong au s-ro Park varbis ilin al si pro tio,
ke ili estas esperantistoj. S-ro Park estas tre serena kaj grandanima.
Li speciale pretigis por la chinaj gastoj botelon da forta brando
kaj ekdrinkis kun ili lau la china maniero. Post trinko de kelkaj
tasoj ili jam nomis unu alian gefratoj. Li nomis Etan Zhang Juna
Fratino, kaj Eta Zhang sentis honoron nomi lin Pliagha Frato. Ankau
Klara kaj Brilo estas esperantista paro. Mi ne scias iliajn verajn
nomojn. Klara estas tre gaja kaj serena, kaj nun lernas la chinan
lingvon. Shia edzo akiris la esperlumigan nomon Brilo pro sia saghoatesta
kalveco. Ambau diris, ke ili kune iros al Pekino por partopreni
UK en la venonta jaro.
En
la 7-a ni iris viziti antikvan urbon Kyongju en akompano de s-ro
Leporo. Antau nia ekveturo, ni lauinvite iris unue al la kliniko
de s-ro Park Wha-chong. La kliniko sin trovas en la dua etagho de
iu domo. Sur la pordo pendas shildo, sur kiu supre skribighas Esperante
"Kliniko Espero", sube "Interna medicino" kaj
meze estas bele desegnita verda stelo. Ankau sur la korelingva tabulo
estas verdstela insigno. En la akceptejo de la kliniko multaj pacientoj
atendis kuracon, kaj al ili servis fraulino-flegistino, kiun mi
vidis en la renkontigho hierau. S-ro Park Wha-chong venigis nin
en la internan chambron de sia kabineto, kaj iom poste eniris por
nin akcepti. Ekstere estis tiom multe da atendantaj pacientoj, ni
nin ghenis okupi lian tempon kaj haste levighis por adiaui. Nun
en Chinio estas tre populara diro "Tempo signifas monon".
Chi tie la tempo por s-ro Park Wha-chong ja signifas monon, sed
por partopreni Esperantajn aktivadojn li preferas forlasi la shancon
mongajni. Chi-foje al la 35-a Korea Kongreso de Esperanto li kunportis
ech freshajn fishpecojn por regali la kunvenantojn.
Elirinte
el la kliniko de s-ro Park Wha-chong ni venis al farmaciejo ne malprokisme
de la kliniko por saluti la direktoron de la Esperanto-societo de
Pohang s-ro Park Jeong-uk.
En la oficejo
de la Teagu-a Esperanto-Filio
|
En
la oficejo de la Taegu-a Esperanto-Filio
|
Vespere
de la 7-a, ni venis al la urbo Taegu per autobuso. Komisiite de
la Taegu-a Esperanto-Filio s-ro Na venis renkonti nin en la stacio.
En la 7-a horo s-ro Lee Chong-yeong venis al nia hotelo por veturigi
nin al la oficejo de la Taegu-a Esperanto-Filio. Alte super la domo,
kie estas la oficejo, pendas neonlampa reklama shildo kun la vorto
"Esperanto", kiu videblas jam de malproksime. En la oficejo
mi vidis bone konatan s-ron Kim Young-myung. Li estas vicprezidanto
de KEA kaj pediatro. Preskau en chiuj esperantistaj renkontighoj
mondaj kaj aziaj, al kiuj mi alighis, mi vidis lian figuron. Li
ofte en nacia kostumo altiris chies rigardon. Li rakontis al mi
anektodojn pri liaj kontaktighoj kun chinaj samideanoj antau normaligho
de diplomatiaj rilatoj inter Chinio kaj Koreio. Chiujare li elspezas
multan tempon por partopreni Esperantajn aktivadojn en kaj ekster
Koreio. Li ankau estas malavara monhelpanto de la korea Esp-movado.
S-ro
Lee Chong-yeong elprenis ekzempleron de "Lanterno Azia",
organo de KEA, kaj diris al ni, ke la revuo kun 20 paghoj eldonighas
chiujare 11-foje kaj havas chiunumere 800 ekzemplerojn, kiujn oni
senpage distribuas al la membroj de KEA; la eldonado de chiu numero
kostas 600 usonajn dolarojn. La koston kovras gajno pro aperigo
de reklamoj kaj mondonacoj de esperantistoj. Prof. Lee Chong-yeong
respondecas pri varbado de reklamantoj kaj pagas koston de unu numero
chiujare. Li ankau "devigas" aliajn relative bone enspezantajn
samideanojn kiel s-roj Kim Young-myung kaj Park Wha-chong pagi por
unu numero respektive. Prof. Lee Chong-yeong ghuas altan prestighon
inter la koreaj samideanoj. "S-ro Lee Chong-yeong chiam multe
laborigas nin", "Tio estas laboro konfidita de prof. Lee
Chong-yeong", "Ni ne povas ne obei lin," oni tiel
diris al mi. En tiuj paroloj audighas kaj sherco kaj respekto. Je
la 8-a horo prof. Lee elprenis radioricevilon por auskultigi pri
la Esperantaj elsendoj de China Radio Internacia. Havante tiujn
fidelajn auskultantojn, miaj kolegoj en China Radio Internacia devas
senti fieron kaj konsolighon. S-ro Lee Chong-yeong esperas audi
pli multajn informojn pri Esperanto en la elsendoj. La prezidanto
de la Taegu-a Esperanto-Filio profesoro Kim si-hon donis oficialajn
vortojn por nin bonvenigi.
Je
la fino de la kunsido prof. Lee Chong-yeong invitis nian grupon
al matenmangho en lia hejmo en la sekvanta tago, kaj ni kun plezuro
akceptis la inviton.
__________________________
* Tan Xiuzhu: prezidanto de la China Esperanto-Ligo
|