Unua-pagho >> Esperantujo >> Kiu estas Kiu en E-ujo

 

 

 

 


Mia verda vojagho en Koreio (IV)

de TAN XIUZHU*

En la hejmo de prof. Lee Chong-yoeng

En la hejmo de s-ro Lee Chong-Yeong

    La apartamento de prof. Lee Chong-yeong lokas sin en alta domo apud rivero. Elegante kaj artisme dekoraciita, ghi elspiras profundan klerecon kaj kulturan tradicion. Prof. Lee Chong-yeong kaj lia edzino havas tri gefilojn kaj 6 genepojn. Tio estas granda felicha familio. La gefiloj chiuj estas bone edukitaj kaj sukcesplenaj. Kvankam ili forestas hejme, tamen oni povas senti ilian ekziston vidante surmure la olepentrajhojn de la filino kaj dekoraciajn pentrajhojn de la bofilino kaj fotojn. Mi foje vidis la edzinon de s-ro Lee dum la Tamperea Kongreso. Shi preparis por ni gastoj viandan kachon lau la gusto de chinoj kaj intershanghis kun ni kelkajn vortojn en Esperanto. Prof. Lee Chong-yeong prezentis al ni la 7 binditajn volumojn de genealogia arbo de la familio Lee kaj malfermis du el ili por montri la originon de la familio kaj sian pozicion en ghi. El la libroj ni informighis: La prapatro de s-ro Lee estis chino. Antau mil jaroj la prapatro de s-ro Lee kiel altranga oficisto de china kortego venis al Koreio, tie fiksloghis kaj generis. Nun tiu familio jam havas 33 generaciojn kaj s-ro Lee apartenas al la 28-a. Chiuj 7 volumoj estis skribitaj en la chinaj ideogramoj. Sed nun granda parto de la korea junularo ne konas la chinajn ideogramojn. Prof. Lee timas, ke estonte la volumoj estos nelegeblaj por la posteuloj, kaj ankau li ne scias kiel daurigi la registron de la genealogia arbo de la familio. Malgrau tio prof. Lee diris al sia plej agha nepo, ke daurigi la registron de la familia arbo estas lia devo kaj tasko.

    Prof. Lee funkciis kiel prezidanto de UEA kaj KEA, kaj nun estas vicprezidanto de UEA. En pasintaj multaj jaroj li klopodis mondskale kaj faris grandan kontribuon al la Esp-movado korea, azia kaj monda. Kiel unu el la estraranoj de la China Esperanto-Ligo mi multfoje kontaktighis kun prof. Lee kaj ricevis liajn efikajn helpojn kaj sugestigajn proponojn kaj atentigojn kaj mi prenas lin kiel mian instruiston kaj pliaghan fraton. En liaj paroloj mi povas legi lian esperon por la china Esp-movado kaj lian prizorgon kaj subtenon al ghi.

En la oficejo de KEA

En la oficejo de KEA
(la unua de dekstre estas s-ro Sono)

    Posttagmeze de la 8-a, ni revenis al Seulo per trajno. Che la elirejo de la stacidomo ni vidis s-inon Kim Uson, vicprezidanton de KEA, kaj s-ron Hong Song, estraranon de KEA. Ili kondukis nin al la hotelo kaj poste vespermanghis kune kun ni.

    Antautagmeze de la 9-a ni vizitis la oficejon de KEA en akompano de s-ro Hong Song. La oficejo trovighas en la 16-a etagho de iu blugriza domo apud Han-rivero. Ghi estis achetita per la mono donacita de koreaj samideanoj antau pli ol dek jaroj. Tie oni povas ghui pejzaghon de Han-rivero kaj havi panoraman vidon de la insulo Youido, nomata "Seula Manhattan". En la oficejo de KEA ni vidis s-ron Sono, gheneralan sekretarion, unike plensalajratan laboranton de KEA. Li estas junulo gaja kaj afabla. El nia interparolo ni informighis, ke la talenta kantistino de la arta trupo Espera Mondo, kiu ludis en la 35-a Korea Kongreso de Esperanto, estas lia edzino, kaj tiu franclingva instruistino, kiu promenis kun ni chirkau la kongresejo, estas edzino de s-ro Hong Song. En Koreio mi trovis multajn esperantistajn parojn. Chu Esperanto estas ilia am-peranto?

    S-ro Sono diris al mi, ke la oficejon ofte vizitas alilokaj kaj alilandaj esperantistoj. En ghi instalighas movebla lito por ilia eventuala uzo. Ghenerale en la oficejo laboras nur s-ro Sono, tamen venas ofte volontuloj lau bezono. Dum ni interparolis, envenis volontulino f-ino Inda. Tiutage estis shia naskigh-tago kaj ni invitis shin al nia kuna tagmangho por gratulo.

En la Universitato Dankook

    Posttagmeze de la 9-a, lau la invito de s-ro Lee Jung-kee, mi iris al la Universitato Dankook, kie mi donis parolon al du Esperanto-kursoj kaj respondis demandojn de la lernantoj. En la pasintaj jaroj s-ro Lee Jung-kee funkciigis multajn Esp-kursojn kaj kulturis grandnombrajn junajn esperantistojn. Pro tio li kaj s-ro Ma Young-tai gajnis Deguchi-premion de UEA en la pasinta jaro. Li ofte invitis alvenintajn eksterlandajn samideanojn al la kursoj, por ke ili parolu kun la lernantoj, cele kuraghigi ilian lernadon. La kursanoj lernas Esperanton de pli ol unu monato kaj nun jam povas fari al mi demandojn per simplaj Esperantaj vortoj, kiel ekzemple "kial vi lernas Esperanton", "kiom da homoj lernas Esperanton en Chinio", "kiom da landoj vi vizitis", "kio estas socialismo de Chinio", " chu Chinio subtenas Esperanton", "chu vi shatas bestojn", "kio estas via shatokupo", "chu vi povas fari zhajiang-nudelon (chingusta nudelo)", ktp. Respondante tiujn demandojn mi invitis ilin al la venontjara UK en Pekino. Mi diris al ili, ke en la kongreso ili povos praktiki la lingvon, havi novajn amikojn, koni Chinion kaj la mondon kaj kompreni la internan ideon de Esperanto. Interparoli kun la studentoj vid-al-vide estis tre agrabla spertajho por mi. Kiam mi estis mezlernejano, mia idealo estis farighi instruistino. Mi ne atendis, ke en Koreio s-roj Lee Jung-kee kaj Bak Jun-ho donis al mi shancon prelegi en universitatoj. Nia vizito bone impresis la studentojn. La kursgvidantoj diris, ke venontjare certe nombro da ili iros al Pekino por partopreni la 89-an UK.

La lasta vespero en Koreio

    Vespere de la 9-a, bela kaj mode vestita s-ino Natura invitis nin al vespermangho, al kiu venis ankau s-ro Lee Jung-kee kaj s-ro Na Joseph. Tio estis nia lasta vespero en Koreio. S-ro Lee Jung-kee kaptis chiun minuton por informighi pri koncernaj aferoj de la UK kaj interkonsilighis kun ni pri niaj kunlaboroj. Li estas optimisma pri la aligho de koreaj samideanoj al la venontjara UK. Ankau mi havas similan opinion, char dum la vizitado mi pli konvinkighis pri la vigleco kaj forteco de la korea Esp-movado, kaj krome estas tre facile por koreaj samideanoj iri al Chinio. S-ro Lee Chong-yeong ech proponis organizi karavanon, kiu veturu al Chinio per shipo. Multaj koreaj samideanoj montris al ni deziron partopreni venontjare la Pekinan UK kaj iuj el ili ech deziris farighi tiam volontuloj. Ilia subteno havigis al mi pli fortan fidon por sukcesigi la UK, kaj ilia zorgemo kaj frateco neforgeseblas por mi dum la tuta vivo. Iu studento en Esp-kurso demandis: "Chu vi revizitos Koreion? Chu vi deziras lerni la korean lingvon?" Junko diris al mi: "Mi esperas, ke venontjare post la Pekina Kongreso vi venos denove al nia lando, tiam vi povos chi tie bone ripozi inter ni." Mi volas diri al ili, ke pro tiu chi travivajho en Koreio mi certe revizitos ilian landon, se estos ebleco. Pro agho malfacile por mi ellerni la korean lingvon, tamen la du frazojn koreajn mi nepre ellernos, tio estas "saluton" kaj "dankon".
____________________________
* Tan Xiuzhu: prezidanto de la China Esperanto-Ligo