Unua-pagho >> Esperantujo >> Kiu estas Kiu en E-ujo

 

 

 

 


Ivan Ko estis diligenta bovo en Esperantujo

de HOU ZHIPING*

    Antau la Printempa Festo de 2003, pluraj esperantistoj de la redakcio de El Popola Chinio vizitis veteranan esperantiston Ivan Ko. Inter la vizitantoj estis ankau mi. Mi kolegis kun li 30 jarojn, sed neniam fotighis kun li, tial tiufoje mi portis fotilon.

    Tiutage, kiam ni venis al lia hejmo, la pordon malfermis lia servistino. En la salono ni vidis Ivan Ko kaj lian edzinon. Ni sentis grandan ghojon pro la intervidigho. Mi trovis, ke li multe maljunighis, liaj haroj maldensighis kaj grizighis. Malbone funkciis ankau liaj oreloj. Tamen li estis bonmemora. Malgrau la granda agho de 89 jaroj kaj 91 jaroj respektive, la maljuna paro aspektis sana. Ni estis ghojaj pro ilia bona sanstato kaj deziris bonan farton al ili. Ni esperis, ke lia fizika stato permesos al li cheesti la 89-an UK en 2004 en Pekino. Sed ho ve, post unu monato, tute ekster nia atendo, ni informighis pri lia forpaso kaj tiu renkontigho farighis la lasta adiauo al li.

    Kiam li estis dekkelkjara lernanto, li komencis memlerni Esperanton kaj de tiam li profunde amis tiun artefaritan lingvon. En 1932 li alighis al la Shanhaja E-Asocio kaj funkciis kiel peranto de ghia revuo en Tianjin. Post tio li kune kun germana kaj japana esperantistoj funkciigis E-kursojn. En la 30-40-aj jaroj de la 20-a jarcento li dedichis grandan energion al E-movado.

    Li laboris kiel redaktoro en la Fremdlingva Eldonejo kaj Qinghai-a Popola Eldonejo kaj partoprenis la kompiladon kaj verkadon de la libroj "Gesal" kaj "Kolekto de Chinaj Drogoj". Oktobre de 1952 li ekokupis sin pri Esperanto en la China E-Ligo kaj poste pri korespondado en la redakcio de El Popola Chinio kaj sur tiu posteno li laboris pli ol 30 jarojn.

    Septembre de 1963 mi eklaboris en la redakcio de El Popola Chinio kaj farighis lia kolego. Li estis facile alirebla, modesta, diligenta, abnegacia kaj neniam chasis famon nek profiton. Mi neniam vidis, ke li disputis kun aliaj. Li chiam pacience helpis aliajn en la laboro kaj chiutaga vivo. En 1983-1988 ankau mi min okupis pri korespondado kaj pli bone konis lin.

    Korespondado estis tute nova laboro por mi kaj plie mi estis komencanto de Esperanto kaj sendube havis multe da malfaciloj en la unuaj tagoj de la koresponda laboro. Li chiam kuraghigis min kaj donis al mi multe da bonaj konsiloj. Helpate kaj gvidate de li, mi finfine alkutimighis al la nova laboro. En la 5 jaroj, kiam ni laboris en la sama sekcio, ni kolektis opiniojn de niaj legantoj pri nia revuo, kio ludis gravan rolon por plibonigi nian revuon kaj intimigis niajn rilatojn kun la legantoj.

    En sia pli-ol-30-jara esperantista vivo li laboris super korespondado 26 jarojn, silente kaj diligente. Li ricevis multajn leterojn de eksterlandaj legantoj. Iuj deziris aboni revuon au acheti librojn, aliaj faris proponon au kritikon por renovigi la enhavon, triaj serchis korespond-amikojn, kvaraj volis intershanghi poshtmarkojn kaj ankau ne mankis legantoj, kiuj deziris korespondi kun autoroj, demandi pri kuracado de iu malsano per chin-medicina metodo, acheti medikamentojn, peti semojn de chinaj floroj, vojaghi al Chinio ktp. Antau tiu monto da postuloj li chiam donis kontentigan respondon. En la 26 jaroj li traktis milojn kaj dekmilojn da leteroj. Dank' al lia diligenteco nia revuo El Popola Chinio ekhavis multe da amikoj eksterlande kaj famighis tra la tuta mondo. Li tradukis kelkajn pecojn el "China Antologio", "Noveloj de Lusin", "Matenaj Floroj Kolektitaj Vespere" kaj "Fantom-spitantoj".

    Ivan Ko chiam atente auskultis la opiniojn de aliaj kamaradoj, chu junaj chu maljunaj, kaj neniam trudis siajn opiniojn al aliaj. Pro bezono de laboro mi kaj iuj aliaj junaj homoj farighis estraranoj de la redakcio. Ivan Ko neniam paradis antau ni je sia veteraneco nek pretendis ion, tamen li chiam energie plenumis sian laboron, donitan de ni al li. Per siaj agoj li subtenis nian laboron. Li tiel kondutis ghis sia emeritigho. Por levi la kvaliton de la revuo, li volonte trakontrolis nian revuon chiumonate. Estiel pli-ol-80-jara maljunulo, li chiam atente legis la revuon kaj faris multe da utilaj proponoj koncerne la tradukadon. Lia sincereco multe kortushis min.

    En la koresponda sekcio li multe helpis la novicojn en la lingvo. Li chiam kun ghojo konigis al la junaj samideanoj sian sperton en la laboro kaj lernado, kaj ofte poluris iliajn artikolojn. En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento multighis chinaj esperantistoj, kiuj deziris korespondi kun eksterlandaj samideanoj. Por helpi ilin, li funkciigis en "La Mondo" rubrikon "Kiel skribi Esperantajn leterojn", kio tre utilis al junaj esperantistoj.

    En nia redakcio li estis nomata diligenta bovo. Kvankam li forlasis nin por eterne, tamen lia nobla spirito kuraghigas nin por chiam.
____________
    * La autoro estas konstanta komitatano de ChEL kaj eksa vicdirektoro de El Popola Chinio.