Li
Naixi estis bone konata en la china Esperantujo. Li, veterana esperantisto,
ghuis altan prestighon, char en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento
li faris grandajn kontribuojn al la china Esperanto-movado.
Mi konatighis
kun li antau 40 jaroj. En 1963 mi diplomitighis el universitato
kaj eklaboris en la redakcio de El Popola Chinio. Tiam li estis
direktoro de la oficejo de la China Esperanto-Ligo kaj gvidis la
chiutagan laboron de EPCh. Tiam estis nur dekkelkaj personoj de
ChEL kaj EPCh, tamen multaj el ili estas eminentaj personoj de la
china E-movado, kiaj Venlo Fon, Tikos, Honfan, Zensto, Laulum kaj
Ivan Ko. Li Naixi laboris en mia najbara chambro. Li estis gvidanto
diligenta kaj facile alirebla.
En 1979
li farighis asista ghenerala sekretario de ChEL. Gvidate de Hujucz,
Jhelezo kaj Chen Yuan, li funkciis kiel asistanto de Ch. Chen kaj
faris multe da laboroj por la enlanda E-movado. Tiutempe mi laboris
kiel redaktoro de EPCh kaj "La Mondo". Ni ofte diskutis
pri laboro. Lia fideleco al Esperanto vekis mian respekton.
Meze
de la 90-aj jaroj li verkis la artikolon "Miaj rememoroj pri
Esperanta lernado kaj laboro", kiu profundigis mian konon pri
li. Mi pensas, ke chiuj, kiuj legis tiun artikolon, estas kortushitaj
de lia kontribuado kaj diligenteco. La china E-movado devas atribui
siajn sukcesojn al la diligentaj semantoj, kia Li Naixi.
La 31-an
de marto, 2003, li forlasis nin por eterne. En sia 95-jara vivo
li omaghis 80 jarojn al Esperanto kaj 30 jarojn sin okupis profesie
pri Esperanto.
Amo al Esperanto
S-ro
Li Naixi naskighis en 1908 en Meixian-gubernio de Guangdong-provinco.
Li pasigis sian infanecon en la tempo, kiam Chinio estis turmentata
de eksterlandaj agresantoj kaj kaoso levita de chinaj militaristoj.
Li abomenis militon kaj amis pacan kaj kvietan vivon. En 1925 li
legis artikolon pri Esperanto en revuo "Studentoj" kaj
ekinteresighis pri tiu artefarita lingvo. Post du jaroj li achetis
Esperantan lernolibron kaj aliajn E-legajhojn kaj komencis memlerni
la lingvon. En 1929 li estis arestita pro revolucia aktivado. En
la malliberejo li sin anoncis por partopreni E-korespondan kurson,
okazigitan de la Shanhaja E-Asocio. Hujucz, Bakin kaj aliaj veteranaj
esperantistoj, kiuj kumulis instruadon en la kurso, persone korektis
liajn hejmtaskojn. Li sentis ghojon kaj felichon en tio kaj decidis
daurigi sian lernadon de Esperanto en la estonteco.
Novembre
de 1931 li estis liberigita kaj migris en multaj lokoj de Chinio.
Malgrau tio li ne forgesis Esperanton. La 30-aj jaroj estis tempo,
kiam E-movado viglis ne nur en Chinio, sed ankau en la tuta mondo.
Tiam la maldekstra E-organizo kaj proletaj esperantistoj tre aktivis
en Sovetunio, Orienta Europo kaj Germanio. Agitate de la slogano
"Per Esperanto por la liberigo de Chinio", esperantistoj
en Shanhajo, Pekino, Kantono kaj Wuhan aktive sin okupis pri nacisava
kaj progresa kultura movado kaj eldonis multe da Esperantaj legajhoj.
Li Naixi mendis E-legajhojn chinajn kaj alilandajn kaj membrighis
al UEA. Poste en Guiyang li funkciigis sian unuan E-kurson. En la
Kontraujapana Rezistmilito li vojaghis al Wuhan, Xi'an, Chongqing,
Hongkong kaj aliaj lokoj kaj konatighis kun Tikos, Venlo Fon, Eltunko,
Ch. Chen kaj aliaj famaj esperantistoj. Li chinigis poemojn de Julio
Baghy kaj lian novelon "La Teatra Korbo" kaj publikigis
ilin en lokaj gazetoj. Li kompilis ankau Esperantan krestomation
kaj poste fondis E-presejon kune kun Venlo Fon.
Kontribuo
al Esperanto post naskigho de ChPR
En
1949 naskighis la China Popola Respubliko. En 1950 naskighis la
revuo El Popola Chinio kaj en la sekvanta jaro la China Esperanto-Ligo.
Li Naixi cheestis fondkunvenon de ChEL kaj tradukis artikolojn por
EPCh. En 1958 li farighis profesia esperantisto en ChEL, kaj tie
li laboris 30 jarojn. Ekde 1960 al la redakcio de EPCh venis aro
da junaj esperantistoj, dank' al kiuj la profesia esperantistaro
farighis pli potenca. Sub lia gvido oni reformis la revuon, aldonis
al ghi fotojn kaj kolorajn paghojn, plirichigis ghian enhavon kaj
donis pli da atento al korespondado. Dank' al tio la revuo allogis
multe da chinaj kaj alilandaj legantoj. Li organizis esperantistojn
por traduki kaj eldoni Esperantajn librojn. En 1963 li proponis
okazigi Esperanto-ekspozicion. Vicchefministro kaj marshalo Chen
Yi vizitis la ekspozicion kaj faris fervoran paroladon subtenantan
Esperanton. Tio multe akcelis disvolvighon de Esperanto en Chinio.
Post tio Li Naixi organizis Esperanto-kurson partoprenatan de instruistoj
el 11 superaj lernejoj kaj funkciigis E-kurson en 10 universitatoj.
Samtempe kun tio la Pekina Radio-Instituto funkciigis kurson cele
kulturi profesiajn esperantistojn por ChEL, EPCh, Fremdlingva Eldonejo,
Guoji Shudian kaj China Radio Internacia. Tiuj kursanoj poste farighis
chefa forto de la supre menciitaj establajhoj. Por sukcesigi tiun
kurson li kontaktighis kun lernejoj, varbis studentojn, elektis
instruistojn kaj faris aliajn detalojn. Li subtenis ankau Esperanto-radiodisaudigon
kaj donis grandan helpon al ghi.
En la jaroj
de reformado kaj pordmalfermo
Komence
de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento venis alta tajdo de Esperanto-lernado
en Chinio. Por kontentigi la bezonon li proponis fondi revuon "La
Mondo" kaj mem funkciis kiel ghia chefredaktoro. "La Mondo"
ludis gravan rolon en disvastigo de Esperanto en Chinio.
Por
liveri pli da Esperantaj legajhoj al la komencantoj li proponis
fondi la Chinan Esperanto-Eldonejon kaj libroservon de ChEL. En
kelkaj jaroj ChEE eldonis serion da lernolibroj, E-legajhoj kaj
vortaroj.
En
la 80-aj jaroj li turnis grandan atenton al fondo de la societo
"Amikoj de Esperanto", okazigo de la Unua China Kongreso
de Esperanto en Kunming kaj prepara laboro por la 71-a UK en Pekino.
Samtempe li ne malstrechis sian penadon por kulturi E-instruistojn.
Sub lia gvidado en 1981-1988 okazis 8 kursoj de E-instruistoj en
altaj lernejoj, kie lernis 200 instruistoj.
Li Naixi
estis fekunda E-tradukisto. En la 80-aj jaroj li elesperantigis
multajn verkojn, kiaj "La Lanternisto kaj Aliaj Noveloj",
"Mashin-mondo", "Dio Rekompencu Vin", "Versajhoj
en Prozo (de Turgenev)", "Taglibro de Anne Frank"
kaj "Johano la Brava".
Li
emeritighis en 1987. Post emeritigho li daure korespondis kun alilokaj
samideanoj. Antau sia morto li ankorau zorgis pri la 89-a UK en
2004. Komence de 2003 mi kaj miaj kolegoj gratulis lian 95-jarighon
en lia hejmo, kio okazis kvazau hierau. Tute ekster mia atendo,
li tiel rapide forlasis nin. E-asocioj de diversaj lokoj de Chinio
sendis kondolencajn telegramojn por montri sian profundan funebron
al li. La chinaj esperantistoj neniam forgesos liajn elstarajn kontribuojn
al E-movado.
______________
* La autoro estas eksvicdirektoro de la
redakcio de El Popola Chinio kaj konstanta komitatano de la China
Esperanto-Ligo.
|