Iuj
neesperantistoj nomas Esperanton utopia lingvo por signifi ghian
nerealigeblecon. Tiusence la esperantistoj do estas utopiistoj.
Tamen, s-ro Licius, samkiel multaj aliaj esperantistoj, ne tiel
opinias. Kiel lingvistika profesoro de la Pekina Normala Universitato,
li diris: "Mi havas plenan motivon por esti optimisto pri la
estonteco de Esperanto." Li preferas esti romantika idealisto.
Jes,
chu vi uzas Esperanton au ne, chu vi shatas ghin au ne, se vi komprenas
la esencon de esperantismo "peneme disvastigi Esperanton, neutralan
artefaritan lingvon, en la tuta mondo", vi ne povos ne konfesi,
ke Esperanto estas lingvo romantika. Ghuste tio konformas al la
romantikeco de Licius, kiu decidis lerni la lingvon tuj kiam li
unuafoje audis pri ghi. Tamen li ekkontaktis ghin jam dekkelkajn
jarojn poste.
Frue
en la 60-aj jaroj, kiam Licius lernis en la angla-lingva fakultato
de Jinan-universitato en Kantono, li informighis pri la naskigho
kaj idealo de Esperanto kaj pri famaj chinaj e-istoj, kiaj Chen
Yuan kaj Chun-Chan Yeh. Li ege deziris lerni ghin, sed ne havis
shancon kontakti e-istojn. En 1970-1978 li instruis la anglan lingvon
en mezlernejo de Kantono. Poste li sukcesis en ekzameno por lerni
kiel esplor-studento en la lingva instituto de la China Akademio
de Sociaj Sciencoj en Pekino. Hazarde, li trovis, ke lia kunlernanto
lernis Esperanton kaj konas veteranan e-iston Tikos, torchtenanton
de la china Esperanto-movado. Kelkajn tagojn poste, li estis rekomendita
al la bonkora maljunulo, kiu varme akceptis lin kaj donis al li
siajn mimeografitajn lernomaterialojn kaj libron "Fundamenta
Krestomatio", por ke li mem lernu. Li kun granda entuziasmo
lernis la lingvon. Duonjaron poste, li kompilis kaj eldonis la libreton
"Elementa Vortlisto de Esperanto kun Komparo de Ok Lingvoj".
En 1980 li chinigis la libron "Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto"
verkitan de J. Wells en 1978. Dank' al helpo de s-anoj Honfan kaj
Zhu Xueli, ghia chinlingva eldono aperis en aprilo 1992.
Licius
opinias, ke por antauenpushi la chinan Esperanto-movadon, oni devas
fari la jenon: 1) plifortigi unuighon de lokaj asocioj kaj plibonigi
ilian laboron; 2) instrui Esperanton en altlernejoj; 3) disvastigi
Esperanton en scienca rondo. Li opinias ankau, ke sen praktikado
Esperanto restus romantika utopio kaj simpla idealo de Esperanto
ne estas suficha.
Kiam
li finis lernadon en la lingva instituto kaj eklaboris en Pekino,
en lia hejmloko Kantono, chefurbo de Guangdong-provinco, ankorau
ne estis E-grupo. Dank' al klopodo de Licius, Tikos kaj aktivuloj
de Kantono, fondighis la Guangdong-a E-Asocio en 1982, kaj Licius
estis elektita kiel ghia konstanta komitatano. Li estas ankau konstanta
komitatano de la Pekina E-Asocio kaj membro de la China Societo
de E-instruado en Superaj Lernejoj. Li tenas bonajn rilatojn kun
aktivuloj, kiaj Hu Guozhu kaj Xie Yuming. En 1984 kiel invitito-esploristo
li studis en Los-Angheleso unu jaron. Dume li partoprenis la 3-an
Pacifikan Kongreson de Esperanto en Portlando, Usono, kaj kontribuis
per artikoloj por konigi la chinan E-movadon kaj diskuti pri lingvistiko
de Esperanto.
Li
instruis Esperanton 14 jarojn. De 1983, krom instrui la anglan lingvon
al esplor-studentoj en la China Akademio de Sociaj Sciencoj, li
ankau funkciigis E-kurson. Poste li laboris en la Pekina Normala
Universitato, kaj en 1988 li komencis instrui en ghi Esperanton
kiel fakultativan fremdan lingvon. De tiam en pli ol 30 kolegioj
kaj universitatoj funkciis Esperanto-kurso.
Tamen
pro diversaj kauzoj neniu, krom Licius, daurigis E-instruadon pli
ol dek jarojn. Licius, kompreneble, fieris pro sia faro. Menciindas,
ke lia filo estas denaska esperantisto. La patro kaj filo interparolas
nur Esperante. Tamen tio, kion li plej shatas, estas esplorado pri
lingvoj, inkluzive de Esperanto. Licius diris, ke de infaneco li
havis firman volon farighi poeto, historiisto kaj paleografo, kiel
Guo Moruo, fama moderna literaturisto de Chinio. Li memfidas ne
nur pri sia talento de poezio, sed ankau pri sia persistemo kaj
diligenteco. De multaj jaroj li ghuas ekskluzive verkadon kaj esploradon
de lingvoj. Nur pli-ol-50-jara, li havas preskau tute grizan hararon.
"La Mondo", organo de la China Esperanto-Ligo, publikigis
lian artikolo-serion "Elementaj Problemoj de Esperanta Gramatiko"
kaj "Internacia Lingvo kaj Interlingvistiko". Li ankau
verkis artikolojn Esperante kaj chine pri "Yi Jing", konfuceanisma
klasikajho de Chinio. Lia Esperanta tradukajho de "Li Sao",
chefverko de Qu Yuan (ch. 340-278 a.K.), plej frua poeto de Chinio,
estis eldonita de la E-Asocio de Los-Angheleso en 1984, de la Japana
Sendai-a E-Asocio en 1987, de la China Hubei-a E-Asocio en 1988
kaj de la China Hunan-a E-Asocio en 1989. Por solvi la problemon
pri la chapelitaj literoj de Esperanto en komputila tajpado li prezentis
bonan projekton. Li verkis kaj publikigis pli ol 200 chinajn poemojn
en klasika stilo. Ni deziras al li pluapashan sukceson.
|