Unua-pagho >> Esperantujo >> Kiu estas Kiu en E-ujo

 

 

 

 


Mia verda vojagho en Koreio (I)

de TAN XIUZHU*

    Por cheesti la 35-an Korean Kongreson de Esperanto kaj ankau por varbi por la 89-a UK en Pekino en 2004, nia 4-membra china Esperanta grupo faris viziton al Koreio dum unu semajno inter la 3-a kaj 10-a de oktobro. Chie, kie ni estis, ni ricevis varman akcepton de la koreaj samideanoj, ke ni chiutage banis nin en felicha sento alportita de Esperanto. Chi tie mi notis miajn detalajn spertajhojn en Koreio lau nia itinero, por ke miaj legantoj dividu kun mi mian ghojon kaj kortushon kaj ankau por esprimi mian koran dankon kaj admiron al la koreaj samideanoj.

Chinlingva profesoro Lee Young-koo

    La 3-an de oktobro, kiam ni atingis per aviadilo Inchon en Koreio, nin atendis che la elirejo de la flughaveno ghentlemana s-ro Lee Young-koo, vicprezidanto de la Korea Esperanto-Asocio. S-ro Lee Young-koo estas nia malnova amiko. Mi konatighis kun li antau du jaroj, kiam li kaj prezidanto de KEA s-ro Lee Jung-kee venis viziti la oficejon de la China Esperanto-Ligo kaj redakcion de El Popola Chinio, kun celo varbi por la Tria Azia Kongreso de Esperanto. Li laboras kiel profesoro pri la china lingvo en la Fremdlingva Universitato de Koreio kaj tre bone parolas chine. Nun liaj filino kaj filo lernas la chinan lingvon en Pekino. La filino studas en la Pekina Normala Universitato, kie antaue mi lernis, kaj la filo en mezlernejo. Por zorgi la vivon de la gefiloj, ankau la edzino de prof. Lee venis al Pekino kaj loghas kun ili en luita apartamento en Di'anmen. Venas rigardi ilin de tempo al tempo prof. Lee en siaj feriaj tagoj. Neniun plendan vorton li havas pri la nuna disigho kun la edzino, char la sana kresko kaj eduko de la gefiloj pli gravas ol chio alia en iliaj okuloj.

    Profesoro Lee Young-koo aute veturigis nin al la mendita hotelo en Seulo kaj poste kondukis nin al tagmangho en iu korestila restoracio kun bela medio. Tie ni manghis vermichelojn, akompanatajn de plurspecaj kimchioj, kies gusto estis tre bona, tamen la prezo sufiche alta. Jam de la unua mangho en Koreio mi ekshatis ghiajn kimchiojn, kiuj ja meritas la renomon. S-ro Lee diris al ni, ke en 1998 la filino de la mastro de tiu restoracio gajnis virinan championecon de golfa ludo kaj pro tio ekstazis la tuta lando. Por festi tion la mastro senpage regalis la klientojn dum la tuta tago kaj la restoracio des pli famighis pro la filino.

    Post la tagmangho lau la invito de s-ro Lee ni decidis iri rigardi la universitaton, kie li laboras, kaj lian hejmon apud la lernejo. La apartamento de s-ro Lee trovighas en iu alta domo por instruistoj kun kvieta medio. Ghi el kvar litchambroj kaj du salonoj estas sufiche vasta. Kvamkam forestas la mastrino, tamen en la chambroj regas pureco kaj ordeco. En la legochambro laumure staras vico da shrankoj plenplenaj de chinaj libroj, precipe literaturaj verkoj de diversaj periodoj de Chinio, char studo de china literaturo estas lia okupo.

    Dum ni interparolis, envenis usona esperantisto s-ro Mihaelo Sedgley, kiu gastloghas che s-ro Lee. Li jam ne bone memoras, kiam li forlasis Usonon. En la 70-aj jaroj li lernis la chinan lingvon en Tajvano same kiel s-ro Lee, kaj nun li ankorau bone parolas chine. S-ro Lee nomas lin Ora Memoro. Ankau li iros al Chonan partopreni la 35-an Korean Kongreson de Esperanto kaj gvidi iun fakan kunsidon.

Antau la statuo de Hajpin Li

    Kiam ni eliris el la hejmo de profesoro Lee Young-koo, tempo jam ne permesis al ni iri rigardi lian universitaton, char ni devis hasti al Anyang por intervidighi kun s-ro Lee Jung-kee, prezidanto de la Korea Esperanto-Asocio.

    Ni unue venis al la Parko de Libereco de la urbo. Tie estas statuoj de la korea samideano Hajpin Li kaj lia frato, inauguritaj en la pasinta jaro. La du fratoj estis patriotoj, kiuj multe kontribuis al la batalo kontrau la japana kolonia regado por la nacia sendependigho de Koreio, kaj lia frato ech oferis la vivon. Por memori ilin la loka registaro starigis por ili statuojn kaj tri shtonajn steleojn, dorse de unu el kiuj gravurighas Esperante la vortoj de s-ro Hajpin Li: "La patrioto ne postulas sian porcion."

    S-ro Hajpin Li pasigis sian junecon en Chinio. En Shanhajo li lernis Esperanton de fama korea esperantisto Elpin kaj gvidis Esperanto-kursojn por instrui la lingvon al chinoj. Batalante por la korea sendependigho en Chinio, li ankau kontribuis al Esperanto-movado de Chinio. Post la Dua Mondmilito li revenis al Koreio kaj aktive partoprenis la Esperanto-movadon en Seulo kaj Pusan. Li fondis tri Esperantajn gazetojn kaj redaktis kaj eldonis "Esperanto-Korea Vortaro" kaj "Korea-Esperanto Vortaro". Tiuj vortaroj populare uzataj de preskau chiuj koreaj samideanoj farighis lia monumenta kontribuo al la korea Esperantujo.

    Sed dum li vivis, lia entuziasma agado kaj granda fervoro por la Esp-movado ne trovis komprenon kaj subtenon de la familianoj. Nur post lia forpaso la familianoj ekkomprenis lian aferon el la profunda karmemoro kaj granda amo de la esperantistoj al li. Por memori lin, liaj filoj fondis Uhae-Fonduson por premii chiujare la homon kiu elstare kontribuas al la korea Esp-movado. Nun la filoj de Hajpin Li chiumatene venas al la parko, forvishas polvon de sur la statuoj de la patro kaj onklo por montri sian amon kaj eble ankau sian penton. Informighinte pri nia veno s-ro Lee Hyeong-jin, la dua filo de Hajpin Li, speciale venis renkonti nin kaj donacis al ni la libron "Vivo de Hajpin Li" kaj tagjhurnalon kun artikolo kaj fotoj pri la vivo de la patro kaj onklo. Estas feliche, ke en la Unua Azia Kongreso de Esperanto en Shanhajo, 1996, mi vidis s-ron Hajpin Li. Sed pro manko de scioj pri li mi ne donis al li grandan atenton kaj perdis shancon konsulti lin kaj montri mian respekton al li, kaj tio ighas mia dumviva bedauro.

    El la Parko de Libereco s-ro Lee Jung-kee kondukis nin al iu katolika preghejo. En senceremoniaj tagoj la preghejo senpage disponigas du malgrandajn chambrojn al s-ro Lee Jung-kee por okazigi Esperantajn kursojn kaj kunsidojn unufoje semajne. Tie mi vidis kelkajn samideanojn, inter kiuj estis s-ro Saito Tadashi. Li, kiel reprezentanto de la Esperanta Propaganda Asocio de Oomoto, venis por partopreni la 35-an Korean Kongreson de Esperanto en la sekvanta tago. Chi tie li unuafoje vidis sian korespondan amikon kaj pasloghis che li.

En senarmigita zono che Panmunjom

    Antau nia veno al Koreio, koreaj samideanoj jam ellaboris por ni striktan vojaghplanon. Lau tiu plano ni havis duontagan liberan tempon antau la malfermo de la 35-a Korea Kongreso de Esperanto. Ni do decidis viziti la senarmigitan zonon che la 38-a pararelo, en Panmunjom. Ni deziregis viziti la lokon, ghuste kiel oni deziras viziti la Berlinan Muron en Germanio, char ili ambau estas enkorpigho kaj atesto de la historia tragedio de la homaro.

    Kvankam Panmunjom estas listigita kiel turisma loko de Koreio, tamen oni ne povas ghin viziti libere. Oni nepre devas antaumendi la bileton. Tuj post kiam ni enloghighis en la hotelon en Seulo, ni mendis la biletojn kaj estis informitaj, ke ni nepre kunportu la pasporton. En la sekvanta mateno, kiam ni malsupreniris por ekveturi, chinlingva chicheronino destinita de la turisma servo por ni kvar chinoj jam atendis nin en la vestiblo. La chicheronino estas eleganta studentino de la Filio de la Fremdlingva Universitato de Koreio. Shi diris, ke shi iam venis al Pekino kaj Xi'an pro laboro. Ni ne volis komplimenti pri shia china lingvo, sed shia dolcha rideto, milda vocho kaj servemo igis nian tutan vojaghon agrabla.

    Turisma buso portanta nin kaj aliajn vojaghantojn ekiris de Seulo. Jam en la buso niaj pasportoj estis forprenitaj de chicherono. Post veturado de iom pli ol unu horo ni vidis altajn pikdratojn kaj garnizonejon de usonaj kaj koreaj armeanoj, scenon tute alian ol la paca kaj movoplena vivo de Seulo. Ju pli antauen ni veturis, des pli strecha farighis la atmosfero. Baldau ni venis al ponto nomata Libereco.

    La Ponto de Libereco estas unika ponto sur Imjin-rivero kaj ankau unika ponto liganta la nordan kaj sudan partojn de Koreio. Efektive la ponto ne trapaseblas libere. Che unu fino de la ponto la altaj pikdratoj, gvatturo kaj soldatoj kun pafilo en la manoj baras la vojon. Sur la ponto promenis turistoj de diverskoloraj hautoj, gajaj geknaboj de elementa lernejo sub la gvido de instruistoj kaj ankau altstaturaj senghenaj usonaj soldatoj. La apero de la usonaj soldatoj rememorigis min pri la misformitaj figuroj de usonaj armeanoj en karikaturoj kaj afishaj pentrajhoj antau 50 jaroj, kiam mi estis elementlernejano. Nun miaj grupanoj invitis ilin al kuna fotado. Kia granda shangho okazis al la mondo!

    Che la Ponto de Libereco ni prenis alian buson por daurigi la vojaghon. Nelonge poste ni venis al la Dora Observejo. Tiu observejo trovighas en la plej norda parto de la senarmigita zono. Sur la platformo de la observejo oni povas klare vidi la urbon Gaesung en la norda Koreio. Chi-foje ni efektive ne vizitis Panmunjom. La chicheronino diris, ke ghi estas proksime al la observejo. Forlasinte la observejon ni nin direktis al la fervoja stacio Dorasan. Ghi estas la plej norda stacio de Seulo, ligonta estonte fervojojn de la norda kaj suda Koreio. En la pasinta jaro Yanji-a esperantisto reveninta de vizito al Koreio diris, ke chi-jare la koreaj samideanoj povas rekte veturi per trajno de Seulo, tra la norda Koreio, al Yanji por partopreni la Kvinan Chinan Kongreson de Esperanto kaj la Junularan Seminarion de Tri Landoj. La deziro de la esperantistoj ne realighis, sed la stacio Dorasan vidigas al ni la esperon.

    La vizitado al la senarmigita zono che la 38-a paralelo ege pezigis mian koron. Pro la ideologia kontraustaro unu nacio parolanta la saman lingvon dividighis en du kontraustarantajn landojn kaj ghis nun ankorau dek milionoj da familioj ne povas kunesti. Mi larmis pro la tragedio de la koreaj popoloj. Estas konsolinde, ke ambau flankoj de Koreio montris sincerecon pri la pacigho kaj reunuigho kaj faris konkretajn pashojn. Ni kredas, ke ni vidos post nelonge la realighon de la reunuigho de la Korea Duoninsulo.
_____________________
* Tan Xiuzhu: prezidanto de la China Esperanto-Ligo