 La
9-an de majo 2003 mi ricevis leteron de mia germana amiko s-ro Heinz
Schindler, en kiu li skribis, ke li donacas al mi 2000 eurojn kaj
jam ghiris la monon al mia konto en UEA. S-ro Heinz Schindler estis
fidela leganto kaj amiko de nia papera El Popola Chinio. Por helpi
ghin, li kvinfoje donacis al la Fondajho de EPCh-legantoj sume kvinmil
germanajn markojn. En la pasinta duona jarcento post kiam li esperantistighis,
li kaj lia edzino faris multajn efektivajn kaj efikajn laborojn
por la germana E-movado kaj internacia E-movado. Li subvenciis ne
nur EPCh, sed ankau UEA, diverslandajn organizajhojn kaj Esperantajn
aktivadojn kaj partoprenigis je sia propra kosto dekkelkajn nepagipovajn
esperantistojn inkluzive de chinaj en UK kaj aliaj E-renkontighoj.
En 1999 la estraro de UEA aljughis al li Deguchi-premion en la 84-a
UK pro liaj meritoj en la utiligo de Esperanto kiel rimedo por efektivigo
de la idealo de Zamenhof kaj por la mondpaco kaj felicho de la homaro.
Pasintjare en la Gotenburga UK li per sufiche granda sumo sukcesis
akiri la unuan numeron de la 89-a UK en aukcio gvidata de s-ro Humphrey
Tonkin en signo subteni la Pekinan UK kaj azian movadon.
Mi
mem konatighis kun li en la kunsido de EPCh-legantoj dum UK. Ni
korespondis jam de multaj jaroj kiel amikoj. Lia mondonaco ege min
surprizis kaj kortushis. S-ro Heinz Schindler ne estas richulo,
sed 83-jara maljunulo, kiu havas monatan pension de 2000 euroj,
tial lia mondonaco montrighas tre kara. Chi tie mi publikigas kvar
leterojn inter ni temantajn pri la afero por esprimi mian koran
dankon al li kaj samtempe per tio prezenti al la legantoj kaj samideanoj
grandan animon sindedichan al Esperanto kaj plenplenan de homamo.
Char niaj leteroj estas iom longaj, chi tie mi nur citas parton
de ili.
Schwelm,
la 2-an de majo 2003
Kara amikino Tan Xiuzhu!
La
8. 4. 2003 mi ghiris 5000 eurojn al la poshtbankkonto de UEA en
Koln je favoro de mia UEA-konto. La 25. 4. 2003 mi skribis al la
Centra Oficejo de UEA kaj petis ilin, ke ili ghiru de mia konto
al via UEA-konto la sumon de 2000 euroj.
La
2000 euroj estas tute por via libera uzo, tial mi ne ghiris ghin
al la konto de EPCh. Mi longtempe admiras vin kaj vian strechan
laboron por EPCh kaj ChEL, tial mi ankau al vi volas danki kaj fari
ian ghojon. Mi ja ne nur subtenas redakciojn, organizajhojn kaj
aktivajn esperantistojn, kiujn mi invitas al kongresoj. Mi ankau
subtenas kelkajn el malrichaj landoj por la vivtenado, prefere en
Bulgario, Brazilo kaj Kazahhio. Mi povas fari tion, char mi de mia
por Germanio ne tre alta pensio de 2000 euroj po monato nur bezonas
la duonon, char mi ne fumas, ne ludas, ne havas automobilon kaj
bedaurinde ankau ne infanojn kaj vivas modeste¡
Via
Heinz
2003-5-18
Kara kaj estimata s-ro
Heinz Schindler,
Koran
dankon pro via letero de la 2-a de majo, kiun mi ricevis la 9-an.
Finleginte ghin, mi kaptighis de fortaj sentoj miksitaj de surprizo,
ghojo, danko kaj honto, ke mi ne povis kvietighi dum longa tempo.
Ghi pensigis min multe.
Mi
vere ghojas pro via malavara mondonaco, mi des pli ghojas pro viaj
komplimentaj vortoj pri mia laboro por EPCh kaj ChEL. Tio estas
por mi granda honoro, konsolo kaj rekompenco.
Mi
kore dankas vin. Post kiam mi konatighis kun vi, vi chiam montris
vian profundan amon kaj fortan subtenon al EPCh per cheesto al la
kunsidoj de EPCh-legantoj kaj monoferoj. Prenante ghin kiel vian
propran aferon, vi ghojas pro ghia progreso kaj maltrankvilighas
kaj chagrenighas pro ghia sufero. Mi neniam forgesos vian sinceran
proponon por savi la paperan EPCh, kvankam ghi ne sukcesis. Nun
vi ghiris el via konto en UEA 2000 eurojn al mia konto pro via amikeco
kaj simpatio al mi. Surprizite mi tamen sentas felichon en la koro.
Antau
via favoro mi ankau sentas honton, char mi ne meritas tion. Kiel
vicchefredaktoro de EPCh kaj prezidanto de ChEL, mi faris mian eblon
en la laboro. Tamen efektive mi estis kaj estas malforta kaj nekompetenta
estro. Mi ofte riprochas min mem fronte al la nuna stato de ChEL
kaj EPCh. Kaj krome mi nenion faris por vi en la pasinteco. Estas
china popoldiro "ricevi monpremion sen merito", shajne
ghi temas pri mi. Chu mi povas trankvile akcepti vian donacon?
Kiel
malsana emerito, kiu havas monatan pension de 2000 euroj, vi uzas
la shparitan duonon por subvencii diversajn Esperantajn organizajhojn
kaj individuojn inkluzive EPCh kaj chinajn samideanojn. Kia nobla
spirito kaj kia valorega ofero! Kortushite kaj inspirate de tio
nun mi havas ideon donaci tiun sumon al ChEL en via nomo. Mi volas
tion fari el du konsideroj: unue, imitante vian ekzemplon, mi volas
uzi la monon pli signife; due, ChEL gastigos UK en la venonta jaro,
ghi bezonas diversajn helpojn por la preparado, inkluzive monon.
Via mono ne nur helpos ghin efike, sed inspiros aliajn spirite.
Pri mia supre dirita ideo mi volas audi viajn opiniojn kaj petas
vian konsenton.
......
Sincere
via Tan Xiuzhu
Schwelm,
la 2-an de junio 2003
Kara amikino Tan Xiuzhu!
Vi
trankvile povas akcepti mian donacon kaj uzi ghin por ia vojagho
lau viaj deziroj, sen strecha laboro en iu delegacio, au por ia
alia, kiu persone faras ghojon al vi. Vi vere meritas tion kiel
dankon por via multjara senlaca laboro por Esperanto, pro kiu mi
admiras kaj tre shatas vin.
Post
kiam subite kaj tiel frue mortis via fama kolego Dai Song-en, mi
jam pensis al vi kaj timis, ke tio ankau povus okazi al vi. Tial
mi jam delonge pripensis, kiel mi povus ghojigi vin, kiel jam kelkajn
el miaj Esperanto-geamikoj el Bulgario, Kazahhio kaj Chinio, por
kiuj mi parte eldonis pli grandajn sumojn por flug- fer-vojoj- kaj
hotelkostoj ktp dum niaj vojaghoj. Tio ne malhelpos min, ke mi plue
donos donacojn por aliaj Esperanto-celoj.
Via
Heinz
2003-06-23
Kara kaj estimata s-ro
Heinz Schindler,
 Post
lego de via letero de la 2-a de junio kaj la kunmetitaj du revuoj,
mi akiris pli da kono al vi kaj sekve pliighis mia admiro kaj estimo
al vi. Facile por homo fari unu bonan aferon, sed malfacile por
homo bonfari tiel longe kaj konstante. Apenau vi esperantistighis,
vi jam farighis entuziasma kaj devkonscia batalanto por nia lingvo.
En la pasinta duonjarcento, per fondo de Esperanto-kursoj, verkado
de artikoloj, partopreno kaj partoprenigo en Esperantaj kongresoj
kaj renkontighoj, subvenciado al Esperanto-organizoj, eldonajhoj,
samideanoj kaj aliaj signifaj objektoj, vi kaj via edzino semis
la semon de Esperanto tra la tuta mondo kaj samtempe komunikis la
homaranismon kaj universalan amon de Zamenhof al diverslandaj popoloj.
Tion ne chiuj povas fari. Ordinara, sen grava posteno en Esperantio,
vi estas tamen granda spirite kaj meritas, ke la tuta verdujo memoru
vian nomon pro via eminentaj kontribuoj al la Esperanto-movado.
Via
zorgemo pri mia sano denove kortushis min. Dai estis mia kunlernanto
en la sama Esperanto-kurso. Unu jaron post lia forpaso mortis mia
alia samklasano Zhang Shuxian, kolegino en la redakcio de EPCh.
Nun s-ino Han Jun*, tre aktiva kolegino en Esperanto-Sekcio de China
Radio Internacia kaj mia kunlernanto, grave malsanighas kaj kushas
en hospitalo pro pulma kancero. Ili estas veraj malfelichuloj kaj
mi ploregas pro malfavora sorto por ili. Kompare kun ili mi estas
felicha, ke almenau ghis nun mi estas sana, kaj mi devas kontentighi
pri chio. Ne zorgu pri mi.
Pri
via mondonaco, mi petas vian pardonon. Kvankam mi ne uzos ghin por
ia persona vojagho lau via propono, tamen mi jam ghuas la ghojon,
kiun vi faris al mi. Pensante pri tio, mi sentas chiam en la koro
varmon, fieron, felichon kaj dankon, kaj tiuj belaj sentoj akompanos
min dum mia lasta vivo. Tiusence vi jam atingis vian celon. Mil
dankojn al mia bonfaranto!
......
Sincere
via Tan Xiuzhu
_________________
*
Nur du tagojn post kiam mi forsendis la leteron s-ino Hang Jun forpasis
kun forta sopiro al la vivo.
|