|  | 
 
        
          |  
              Bela 
                Juna Bovisto-- Intervjuo kun s-ro Osmo Buller
 |   
          | 
               
                | Yu 
                  Tao: |  Estas 
                  bone konate de mi ke vi farighis direktoro de la CO de UEA en 
                  februaro de 1986, ghenerala sekretario de UEA en 1989, ree direktorighis 
                  en 1991, kaj funkciis kiel ghenerala direktoro de UEA en 1996. 
                  Do interesas min via esperantistigho, chu ghi okazis antau 30 
                  jaroj? |  
 
               
                | Osmo 
                  Buller: | Mi 
                  eksciis pri Esperanto el diversaj libroj kaj gazetoj, sed mi 
                  decidis |   
                |  | lerni 
                  ghin dank' al la Esperanto-elsendoj de Pola Radio. Alilandaj 
                  radioelsendoj fascinis min, sed char mi ne scipovis fremdajn 
                  lingvojn, mi povis auskulti nur al tiuj radiostacioj, kiuj disaudigis 
                  en la finna. Unu el ili estis Pola Radio, kies Esperanto-elsendoj 
                  donis al mi la ideon lerni tiun lingvon por povi poste auskulti 
                  al pli da stacioj. Mi serioze eklernis la lingvon en januaro 
                  1966. |    
 
               
                | Yu 
                  Tao: | Chu vi volonte 
                  rakontas motivon labori en la CO en 1985, kaj kiel vi esperantumis 
                  antau ol labori tie? |  
 
               
                | Osmo 
                  Buller: | Mi membrighis en UEA en 1968 kaj baldau farighis junulara delegito 
                  kaj |   
                |  | poste fakdelegito. 
                  Mia unua UK estis tiu en Helsinko en 1969. Ghi estis vere grandioza 
                  sperto -- en chiu UK mi envias tiujn, por kiuj ghi estas la 
                  unua -- kaj ghi definitive katenis min al nia movado. Mi konkursis 
                  pri laborposteno en la CO, char mi de longe volis pasigi iom 
                  da tempo laborante eksterlande, kvankam ne nepre en Esperanta 
                  medio. En 1985 eblis realigi tiun revon ghuste che UEA, kio 
                  min ege ghojigis. Estas ja granda privilegio, ke hobio farighas 
                  profesio. |  
 
               
                | Yu 
                  Tao: | Post 1987 vi 
                  estis en Finnlando kaj revenis al Roterdamo en 1991. Kion vi 
                  faris dum tiuj jaroj en via patrolando? |  
 
               
                | Osmo 
                  Buller: | Unue mi faris 
                  historian studon lau mendo de mia politika partio, sed pli longan |   
                |  | tempon mi laboris 
                  en Taivalkoski kiel municipa sekretario pri kulturaj aferoj. 
                  Tiu loko situas en norda Finnlando kaj tie mi naskighis. Cetere, 
                  dum tiu tempo mi kunlaboris kun la fama pola televida jhurnalisto 
                  Roman Dobrzynski en la pretigado de la filmo "Reveno al 
                  Finnlando". Ghi temas pri la spertoj de pola junulo kiel 
                  sklavo de la nazia germana armeo ghuste en la regiono de Taivalkoski. 
                  Pola Televido elsendis ghin plurfoje kaj ghi estis sukcese montrita 
                  en multaj UK-oj kaj aliaj renkontighoj. |  
 
               
                | Yu 
                  Tao: | En intervjuo 
                  de Mark Fettes en 1991 vi diris: "Mi sentis ke mia tempo 
                  por Esperanto ne sufichas, char iel ghi farighis unu el la chefaj 
                  aferoj en mia vivo. Mi sentis min multe pli utila al la movado 
                  kiel oficisto ol kiel estrarano." Nun vi estas ghenerala 
                  direktoro de UEA, la plej grava oficisto, chu tempo sufichas, 
                  au ech pli ne sufichas? |  
 
               
                | Osmo Buller: | Nun ghi definitive 
                  ne plu sufichas... |  
 
               
                | Yu 
                  Tao: | Vi laboras 
                  en la CO dum pli ol dek jaroj, chu vi jam pensas pri reformado 
                  de la laboro de la CO kaj de UEA? |  
 
               
                | Osmo Buller: | Kompreneble 
                  estas multaj mankoj, sed chefe mankas laborforto pro la |   
                |  | limigitaj monrimedoj.La 
                  funkciado de la CO ne bezonas kaj ech ne toleras radikalan reformon, 
                  char ghiaj chefaj taskoj kaj servoj estas tiel bazaj por UEA 
                  kaj por la tuta movado, ke ili ne povas rapide shanghi. Aliflanke, 
                  daure okazas malgrandaj shanghoj, tiel ke multrilate nia laboro 
                  nun malsamas kompare kun la tempo, kiam mi eklaboris. La oficejo 
                  nun estas multe pli efika ol tiam. Imagu, ke antau dek jaroj 
                  nia komputilo bezonis unu horon por fari membrostatistikon. 
                  Nun ghi faras tion en kelkaj sekundoj. La chefaj shanghoj, kiuj 
                  atendas nin en proksima estonteco, devenos el la eblecoj de 
                  interreto, al kiu la CO cetere alighis jam fine de 1992. Se 
                  temas pri la tuta UEA au nia movado ghenerale, ankau ghi ne 
                  bezonas grandan reformon. Esperantistoj nur bezonas vekighi, 
                  char tro multe oni dormas. Tial la Komitato nun preparas Kampanjon 
                  2000, kies celo estas levi chie la idean kaj organizan nivelon 
                  de nia movado. La unua pasho en tiu direkto estis publikigo 
                  de la Manifesto de Prago, kiu ricevis entuziasman akcepton chie. 
                  Post Prago mi estas ech pli optimisma ol antaue. |  
 
               
                | Yu 
                  Tao: | Dum volontulado 
                  en la CO, mi rimarkis, ke la oficistoj estas tre okupitaj, iuj 
                  ech ne povas ferii dum kelkaj jaroj, kvankam ili rajtas ferii, 
                  kaj vi daure laboras post la laborhoroj, ech ankau en sabato 
                  kaj dimancho... Chu tion bone scias la esperantistaro, au ekzistas 
                  miskompreno de iuj UEA-membroj pri la peniga kaj sindonema laboro 
                  de CO-oficistoj? |  
 
               
                | Osmo Buller: | Ghenerale la 
                  esperantistoj scias tion kaj ech esprimas sian apogon kaj |   
                |  | kuraghigon 
                  en diversaj manieroj. Inter ili estas tiel noblaj homoj, ke 
                  oni volonte forgesas la oficialajn limojn de labortempo, kvankam 
                  mi ja devas sincere diri, ke kelkfoje estus tamen bone memori 
                  ilin... |  
 
               
                | Yu 
                  Tao: | Via nomo "Osmo 
                  Buller" signifas "juna bela bovisto", chu vi 
                  pensas pri iama adiauo al la CO-laboro, au vi restos en la CO 
                  kiel chiama juna bela bovisto? |  
 
               
                | Osmo Buller: | Venos iam la 
                  adiauo, char mi deziras profesie labori ankorau en mia propra |   
                |  | lando. Mi deziras 
                  tiam ankau denove aktivi por Esperanto sur loka nivelo, char 
                  en chiu movado la bazo estas la plej grava chenero. Sed mi neniam 
                  perdos mian amon al la mirinda urbo Roterdamo, ech se mi tamen 
                  preferas arbojn al urboj... |  
 
               
                | Yu 
                  Tao: | Delonge vi 
                  estas sekretario de Belartaj Konkursoj, kaj vi achetas preskau 
                  chiun novan libron en la libroservo, chu tio signifas, ke vi 
                  tre shatas literaturon kaj kontribuas al E-kulturo per via laboro 
                  por Belartaj Konkursoj? |  
 
               
                | Osmo 
                  Buller: | Jes, mi chiam shatis literaturon, kaj mi ege bedauras, ke mia 
                  laboro ne lasas |   
                |  | al mi tempon 
                  ekz. recenzi librojn. Ankau la taskon de sekretario de Belartaj 
                  Konkursoj mi intencas baldau forlasi, kvankam inter chiuj miaj 
                  movadaj taskoj ghi eble estis la plej fascina ghis nun. |  
 
               
                | Yu 
                  Tao: | Chu vi povus 
                  diri, ke vi estas leganto de EPCh? Tre bonvenas proponoj de 
                  vi, profesia esperantisto. |  
 
               
                | Osmo Buller: | Jes, mi estas 
                  abonanto de EPCh jam ekde 1968. En la jaroj de la Kultura |   
                |  | Revolucio EPCh 
                  kauzis al mi embarason, char de chiu numero oni sendis al mi 
                  18 ekzemplerojn, kvankam mi estis la sola esperantisto en la 
                  tuta regiono... Post tiu tempo EPCh multe evoluis kaj mi vere 
                  ne scias, kion alian konsili al vi ol emfazi la gravecon de 
                  daura kontakto kun legantoj, char ili estas por vi la bazo. |  
 
               
                | Yu 
                  Tao: | Kiel vi opinias 
                  pri la eblaj IJK 1998 en Pekino kaj UK en la komenco de la 21-a 
                  jarcento ie en Chinio? |  
 
               
                | Osmo Buller: | Mi estis oficisto 
                  de UEA en la tempo de la unua china UK kaj mi volonte estus |   
                |  | ankau en la 
                  tempo de la dua. Do, mi esperas, ke via invito ne prokrastighos! 
                  IJK en Chinio estas ech pli urgha necesajho, char via lando 
                  ankorau mankas en la IJK historio. |  
 
               
                | Yu 
                  Tao: | Chu ankau iu alia komitato volontulis en la CO? |  
 
               
                | Osmo 
                  Buller: | Estis ja multaj volontuloj, kiuj iam poste farighis komitatanoj 
                  de UEA. Vi tamen |   
                |  | estas la unua, 
                  kiu samtempe volontulis kaj komitatanis, almenau se temas pri 
                  iom longtempaj volontuloj. Mi estas ege danka al EPCh kaj ChEL, 
                  ke ili sendis al ni tiel diligentan laboranton! |    |  |