I
Kiam
mi estis 23-jara, mi volis mortigi min, char mia amatino rifuzis
mian geedzigho-proponon. Tiam estis vintro. Mi veturis 800 km al
Tokio por peti helpon de mia frato, kiu loghis tie. Kiam mi atingis
lian hejmon, mi glaciighis kaj morte lacighis.
Sekvavespere
miaj gepatroj venis al Tokio, kaj ni diskutis mian estontecon. Fine
mi decidis iri al la Oomoto-centro por asketado. Tiam mi legis la
libron "Esplorado de Vivghojo" de majstro Hidemaru Deguchi
kaj profunde ravighis. Lerninte, ke chiu havas sian mision, mi trovis
mian celon: bonigi la kompanion de mia patro.
La
kompanio Swany fabrikis vintrajn gantojn. Mi longe cerbumis kaj
decidis eksporti gantojn.
En
1964 mi flugis al Novjorko. Tie mi petis al kelnerino: "Hotto-miruku,
remon-ti, hurai-egu", sed neniu komprenis min malgrau mia multfoja
ripetado. Tiumomente japana studento eniris kaj helpis: "Hot
milk, tea with lemon, and fried egg." Ekshvitis mia tuta korpo.
Mi dungis interpretiston kaj vizitis kelkajn klientojn sed mi ne
sukcesis.
Por
serchi klientojn mi vojaghis tra la tuta mondo. En taksio mi ofertis
manplenon da mono kaj la taksiisto mem prenis la ghustan sumon.
En restoracio, mi ne sciis kiel mendi manghajhojn. Chiu lando havas
siajn kutimojn, valuton, ktp. Kiam mi revenis al Tokio, miaj gamboj
ne stabilis kaj mi suferis pro somnambulismo.
Rezulte
de la vojagho, mi konstatis, ke necesas lerni la anglan lingvon.
Dum kvar jaroj mi lernis la anglan per radio. Poste mi ekvendis
gantojn per mia uzo de la angla.
Tiam
la jhurnalo "Asahi" eldonis libron "Raporto de Esperantujo",
kiun verkis s-ro Kyotaro Deguchi. Mi eksciis, ke ekzistas lingva
paradizo, dum mi lernadas la anglan. Mi ekscitighis kaj decidis
lerni Esperanton.
II
Jaron
post jaro miaj vendo-klopodoj ighis sukcesaj, mi akiris 100 klientojn,
kaj chirkauveturis la globon centfoje. Dum la 60-aj jaroj, ni fabrikis
en Japanio. Tamen achetistoj ne plu venis al Japanio, sed iris al
Koreio, kaj nia vendado falis je 30% chiujare. En 1970 ni decidis
investi en Koreio.
Necesis
granda klopodo por lanchi fabrikon en Koreio, kaj mi devis lerni
la korean lingvon. Mi preterlasis la celon lerni Esperanton. Tie
1000 dungitoj fabrikis gantojn. Tamen kelkajn jarojn poste achetistoj
prefere iris al Chinio ol al Koreio. Kial? Monata salajro por chiu
laboranto en Koreio estis 400 dolaroj, tamen en Chinio nur 80, do
ni ne povis konkurenci. Niaj vendoj malpliighis kaj la kompanio
ighis deficita. Pro tiu minaca situacio, ni decidis fabriki en Chinio.
Antau
ol ekfabriki, mi flugis de nia gubernio Kagawa al Shanhajo 6-foje.
Mi kunsidis ses semajnojn por penigaj diskutoj kun la loka registaro.
La 14-an de majo 1984, ni subskribis kontrakton. Ni sendis 4 estraranojn
por dungi 400 chinojn.
En
la 1-a jaro granda deficito aperis.
Mi
cerbumis profunde, chu lerni la chinan au Esperanton. Finfine mi
decidis lerni Esperanton kaj invitis s-inon Sutton, prezidanton
de Nov-Zelanda Esperanto-Asocio, kiu instruis al mi Esperanton tri
horojn chiuvespere.
En
3000 horoj mi lernis 3000 vortojn, sed mi jam forgesis la duonon.
Tio signifas, ke por lerni unu vorton mi bezonas 2 horojn. Do mi
bezonas ankorau 3000 horojn ghis kiam mi povos partpreni en UK sen
problemo lingva.
Antau
5 jaroj, la shtata televido NHK elsendis vespere 1-horan raporton
pri mia kompanio Swany, dirante, ke Chinio volas forpeli Swany al
Japanio. Tio kauzis panikon inter industriistoj en Japanio, kaj
chiuj kredis ke Swany facile bankrotos. Ankorau 3 mis-reprezentojn
la elsendo kredigis al la tuta Japanio.
Ni
procesis kontrau NHK pro tio, ke ghi faris neghustan raporton, kiu
kauzis al nia kompanio grandan perdon. Neatendita efiko de la proceso
estis helpo al propagando pri Esperanto.
III
Julie
de 2000 en Tel-Avivo mi rigardis CNN-elsendon. Usona eksprezidento
Ford rakontis, ke kiam li estis junulo, li forte deziris stimuli
pri iuj aferoj. Li achetis tutpaghan reklamon en "New York
Times" kaj tiel li akiris multajn subtenantojn.
Mi
decidis fari reklamon kun titolo "Nun, chu ni elektas la anglan?"
sur tuta pagho en jhurnalo, kiun legas 3 milionoj de entreprenistoj
en Japanio.
Jen
la chefa enhavo de mia reklamo: Estas Nobelpremio pri scienco. Ricevis
ghin 198 usonanoj, 69 britoj, germanoj kaj francoj; kaj Japanio
estas la 13-a lando kun nur 6 premiitoj. Dum azianoj kaj afrikanoj
penadas lerni la anglan, usonanoj kuras antauen. En tekniko, kino,
muziko, sporto ktp., angla-lingvanoj havas nekalkuleblan avantaghon.
En chiu mondoparto diskriminacio en laboro, salajro, kaj ech en
geedzigho okazas lau nivelo de la angla.
Mi
pensas, ke se mia reklamo kaptos kelkajn entreprenistojn, eblos
kolekti monon por reklami en gravaj jhurnaloj en Europo, por atentigi
pri lingvaj problemoj, kaj proponi solvon.
En
Tokio, nekonato vidis min kaj demandis chu mi estas prezidanto de
Swany. Antaue NHK damaghis min, sed aliflanke famigis min, kaj tiu
famo atentigos multajn homojn pri mia reklamo. Estas proverbo en
Oomoto "Fia parolo, fina bono".
IV
Daure
plivarmighas la vintroj kaj niaj gantoj malpli multe vendighas.
Mi
daure deziris tekon kun bastono, kiam mi vojaghis. Mi profunde pensis,
kiel la tenilo povas movighi al loko super la centro de la teko.
Antau 5 jaroj Dio subite donis al mi grandan ideon: munti kurban
tubon flanke de la teko. Bonvolu vidi: oni suprentiras la tenilon,
kaj ghi movighas super la mezon. Do, eblas uzi ghin kiel bastonon.
Mi nomis ghin EZ-SWANY.
Tirado
de klinita teko dominadis tra la mondo, sed kun mia invento eblas
pushi rekte starantan tekon. Por tiri 10-kilograman tekon, necesas
3-kilograma forto, sed EZ-SWANY eblas pushi per nur duonkilogramo;
kaj ni akiris mondajn patentojn.
Komence
chiuj estraranoj subtenis tiun projekton, sed ni bezonis milionon
da dolaroj jare por evoluigho. Chiuj estraranoj ekkontrauis la projekton:
antau du jaroj ili insistis ke ni devas rezigni, char ghis tiam
ni perdis 4 milionojn. Sed mi persistis, char chiuj achetintoj laudis
mian tekon: sufichas nur tushi la tenilon kaj ghi movighas kvazau
sur glacio; au pushi charon estas hontige, sed kun EZ-SWANY, ne
rimarkeblas ke oni uzas ghin kiel bastonon.
Nekredeble
rikoltis mia persisteco: Subite altighis la vendado de EZ-SWANY.
La vendado atingis milionon da dolaroj, kaj 12 mil tekojn jare.
Do mi kredas, ke EZ-SWANY estos la plej populara teko en la mondo.
Mi
ricevos patentan honorarion kaj pagos unupaghan reklamon. Mi volas
skui gvidantojn en Japanio por harmonio inter popoloj kaj la monda
paco.
V
En
1996 mi partoprenis la Pragan UK. Revenante hejmen en aviadilo de
la Brita Aviada Kompanio (British Airways), iu demandis min kial
mi vizitis Pragon. Mi respondis ke mi partoprenis la kongreson de
Esperanto. Do li donis al mi magazinon, en kiu estis 5-pagha artikolo
"Unu lingvo por Europo".
En
la artikolo iu diris, ke preskau chiuj uzas la anglan internacie,
do ne necesas plupensi pri la lingva problemo. En ghi usona esperantisto
verkis, ke egalas chiuj popoloj eterne, Esperanton eblas lerni plej
facile, la misio de esperantistoj estas daurigi sian agadon, ghis
kiam la mondo bezonas komunan lingvon.
Mi
pensas, ke tio estu instigo al ni kaj Oomotanoj.
Mi
volas peti la sekvajn generaciojn nepre lerni Esperanton. Estas
mia espero ke tio instigos lingvan revolucion.
Jen,
sonoras la lingva revolucio.
------------------
* La artikolo
estas prelego de s-ro Ecuo Mijoshi en la Oomota fakkunsido julie
2001, en la 86-a UK en Zagrebo. Ni faris al ghi mallongigon lau
permeso de la autoro.
** La autoro estas estrarano de EPA de Oomoto, dumviva membro de
UEA kaj JEI, direktoro de WFM (World Federalist Movement en New
York), prezidanto de Swany Korporacio (japana kompanio). Retposhto:
e.miyoshi@swany.co.jp
|