Hasegawa
Teru, konata en Esperantujo per sia plumnomo Verda Majo, naskighis
en 1912 en Japanio. En junio de 1932 shi eklernis Esperanton. En
la pritempo de 1936, dank' al Esperanto shi konatighis kun Liu Ren,
china studento en Tokio, kaj edzinighis al li en la autuno de la
sama jaro. Shi venis al Shanhajo en la 19-a de aprilo 1937.
Nelonge
post sia alveno al Shanhajo, Verda Majo faris kontakton kun China
Proleta Esperantista Unio (ChPEU). Shi partoprenis en chiuj aktivadoj
de la Shanhaja Esperantista Ligo kaj kontribuis artikolojn al "Chinio
Hurlas", informa bulteno de ChPEU por eksterlandoj, publikigita
dum iu tempo chiun tagdekon. Komence de decembro en 1937, Verda
Majo kaj Liu Ren atingis Kantonon kaj laboris en la Esperanta sekcio
de Kantona Internacia Asocio. En julio 1938, ili venis al Wuhan
kaj eklaboris en la Fako por Internacia Propagando de Kuomintang.
Vintre de 1938, ili evakuis al Chongqing kaj tie kontribuis artikolojn
al la duonmonata Esperanta periodajho "Heroldo de Chinio".
Shiaj artikoloj aperis unu post aliaj sur la paghoj de la revuo
ghis la lasta numero de 1945. Somere de 1940 ili eklaboris en la
Komisiono de Kultura Laboro kaj poste partoprenis en la redakta
laboro de la gazeto "Kontrauatako", eldonita de la Nordorienta
Nacisava Asocio. En 1945, ili veturis al Harbin kaj funkciis en
la Administracia Komitato de la Nordorienta Liberigita Regiono kiel
komitatanoj respondecaj por redaktado kaj kontrolado. Poste ili
translokighis al Jiamusi en nordoriento de Chinio. En la 10-a de
junuaro 1947, Verda Majo malfeliche forpasis pro infekto post abortigo.
En la 22-a de aprilo en la sama jaro, ankau Liu Ren forpasis pro
malsano. La geedzoj estis enterigitaj en la Martira Tombejo de Jiamusi.
|