Unua-pagho >> Esperantujo >> Kiu estas Kiu en E-ujo

 

 

 

 


E-filatelisto Song Shengtan

de WANG HANPING

    Multaj esperantistoj shatas filatelon, precipe amas kolekti poshtmarkojn pri Esperanto, sed malmultaj atingis brilajn sukcesojn chi-rilate. Inter ili trovighas s-ro Song Shengtan, ordinara mezlerneja instruisto.

    Jam en sia knabeco s-ro Song komencis kolekti poshtmarkojn. Tiam li kolektis poshtmarkojn speciale de Britio. Li kontaktighis kun Esperanto kaj komencis mem lerni ghin en 1958, kiam li studis en la chinlingva fakultato de la Nankina Universitato. Poste li kolektis ankau kelkajn Esperantajn poshtmarkojn. Komence li rigardis ilin kiel signon de sia Esperanta lernado. Poste kun profundigho de la lernado, li pli kaj pli konis Esperanton kaj estis forte tushita de la idealo, kredo kaj sindonemo de d-ro Zamenhof. Li ne nur diligente lernis Esperanton, sed ankau sisteme kolektis Esperantajn poshtmarkojn. Ghis la komenco de 1966 li havigis al si plejparton da Esperantaj poshtmarkoj, inter kiuj estis rara Esperanta poshtmarko emisiita de Bavario en 1911, sed bedaurinde perdighis chiuj liaj Esperantaj poshtmarkoj kaj eldonajhoj dum la china kultura revolucio. Li devigite chesigis filateladon kaj lernadon de Esperanto.

    En 1977 li rekomencis filateladon kaj lernadon de Esperanto, kuraghigite de veterana esperantisto Tikos, kiu donis al li taskon traduki la libron de Gaston Waringhien "Lingvo kaj Vivo". Chiutage li tradukis de la 22-a ghis la 2-a de la sekvanta mateno. 4 monatojn poste li finis la tutan libron. S-ro I. Paulsson, tiama prezidanto de la E-Ligo Filatelista/Amika Rondo de Esperantajh-Kolektantoj, multe helpis lin. Dank' al li s-ro Song retrovis sian svedan esperantistan amikon, kun kiu li korespondis antau 15 jaroj. Alighinte al la E-Ligo Filatelista/Amika Rondo de Esperantajh-Kolektantoj, li konigis al alilandaj Esperantajh-kolektantoj diversajn chinajn filatelajhojn kaj havigis al si Esperantajn poshtmarkojn sub ilia helpo. Krome, li kolektis ankau multajn Esperantajn kovertojn, poshtkartojn, memorigajn poshtstampojn kaj Esperantajn glumarkojn. Inter liaj Esperantaj filatelajhoj iuj estas tre raraj.

    Junie de 1983 s-ro Song partoprenis en la Unua Ekspozicio de Filatelajhoj de Jiangsu-provinco, kun sia filatela albumo "Artefarita Lingvo -- Esperanto", kiu ricevis altan taksadon de vizitantoj. Poste la Jiangsu-a Filatela Asocio sendis lian albumon al la China Ekspozicio de Filatelajhoj okazinta en tiu jaro. La albumo estis premiita per arghenta medalo. Poste li gajnis kupran medalon de la Monda Ekspozicio de Filatelajhoj en Svedio en 1986, orumitan medalon de la China Ekspozicio de Filatelajhoj en 1989, kupran medalon de la Monda Ekspozicio de Filatelajhoj en Brazilo en 1993, arghentumitan medalon de la 6-a Azia Ekspozicio de Filatelajhoj en Indonezio de 1993 kaj arghentan medalon de la 8-a Azia Ekspozicio de Filatelajhoj en 1995.

    En Esperanta filatelado de s-ro Song spegulighas la penado de liaj lernado kaj propagando de Esperanto. Parolante pri sia sukceso, li ege kontentas pri tio, ke Esperanta filatelado okupis lokon en la filatela kampo kaj samtempe disvastigis Esperanton.

    S-ro Song famighis en la filatela rondo kaj Esperantujo. Li estas komitatano de la China E-Ligo, vicprezidanto de la Jiangsu-a E-Asocio, delegito de UEA, membro de la Konsilio de la Jiangsu-a Filatela Asocio, vicprezidanto de la Nankina Filatela Asocio, chefredaktoro de la gazeto "Jiangsu-a Filatelo" kaj provinc-nivela jughanto por ekspozicioj de filatelajhoj. Pro liaj rimarkindaj sukcesoj kaj elstaraj gvidado kaj organizado de filatelaj aktivadoj oni plurfoje elektis lin kiel avangardan filateliston de Chinio, Jiangsu-provinco kaj Nankino. En 1987 la China E-Eldonejo eldonis lian "Katalogon de Esperantaj Poshtmarkoj", kiu estis baldau elcherpita. Liaj artikoloj aperis en "China Filatela Enciklopedio" kaj "China Filatela Vortaro" eldonitaj en 1996.

    S-ro Song vivas en felicha kaj harmonia familio. Lia edzino estas emerito de la Nankina Fabriko de Elektronaj Tuboj. Ili havas filon kaj filinon. Krom Esperanto kaj filatelo, li amas ankau belarton kaj klasikan muzikon.