Unua-pagho >> Esperantujo >> Kiu estas Kiu en E-ujo

 

 

 

 


Li tenis en sia koro la tutan homaron
-- Memore al s-ro Bruno Vogelmann

de LIU LING*

    S-ro Bruno Vogelmann, mia malnova amiko, honora membro de UEA kaj fama germana esperantisto, forpasis en la 8-a de julio de 2002, en la agho de 93 jaroj. Mi estis surprizita de la informo kaj falis en grandan doloron pro perdo de la bonkora kaj nobla amiko.

    Antau nelonge s-ro Vogelmann sendis al mi mallongan biografion. En tio mi antausentis, ke shajne li jam sciis, ke li ne longe restos en la homa mondo. En sia lasta letero li skribis: "La monda situacio estas malbonega. Mi esperas, ke Chinio estos tiom forta, ke ne la usona brutala kapitalismo regos la tutan mondon. Mi deziras multan saghecon al la china registaro kaj popolo." Mi estis kortushita de lia sincereco.

    Mi konatighis kun s-ro Vogelmann en la 64-a UK en Luzern de Svisio en 1979. Li estis serena kaj tre amika al Chinio. Ni korespondis pli ol 20 jarojn kaj havis agrablan kunlaboron kaj interhelpon plenan de plezuro.

    S-ro Vogelmann trapasis neordinaran vivon. Influate de la familio, li intencis sin okupi pri religio post diplomigho de supera mezlernejo. Tiam en Germanio regis malbona situacio kaj li havis simpation kun socialismo, finfine li forlasis religion pro la reakcia sinteno de la eklezio. Li laboris en sukerfarejo kaj autofabriko kaj fine laboris kiel instruisto. En la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento li partoprenis en kontraufashisma agado kaj estis enfermita de nazioj en prizono kaj koncentrejo. En 1940 li estis rekrutita, sed persistis en subtera kontraufashisma agado, shirmate de kontraunaziaj oficiroj. Post finigho de la Dua Mondmilito li revenis al la hejmloko kaj klopodis por rekonstruo de lernejoj kaj la urbo. Post nelonge komencighis la "malvarma milito" inter la oriento kaj okcidento kaj estis malpermesite al li okupighi pri instruado pro lia politika kredo. Li forlasis la lernejon kaj prenis sur sin la administradon de la entrepreno de la familio. Post 1950 li organizis batalon kontrau nuklea armilo en sia loko, alvokis protekti la naturajn richfontojn kaj faris diversajn Esperantajn aktivadojn por interkomprenigho de la popoloj de diversaj landoj. En 1964 li estis elektita kiel urba parlamentano. En 1976 li transdonis la entreprenon al la filo kaj sin donis al Esperanta aktivado, mediprotekta laboro, esplorado kaj verkado. Post esplorado kaj preparado de dekoj da jaroj, li eldonis sian filozofian verkon "La Nova Realismo" en 1988.

Li multe faris por Esperanto

    S-ro Vogelmann ekkonis Esperanton en 1926. Li estis ravita de la internacia lingvo helpanta facilan interkomprenighon de la mondo. Post tio li prenis akcelon de interkompreno de la popoloj kiel celon dum la tuta vivo. Li klopodis por disvastigi Esperanton kaj fine trovis, ke apliko de Esperanto en ekonomia aktivado estas grava kondicho por popularigo de la lingvo en la mondo. Tial krom aranghi Esperantajn kursojn kaj klubojn, li multe klopodis por pretigi kondichojn por apliko de Esperanto en ekonomio. Unue li aldonis Esperantajn indikojn por la produktajhoj de sia kemifabriko kaj aplikis Esperanton en komerca korespondo kaj rekomendis la lingvon al aliaj.

    En 1960 s-ro Vogelmann komencis esplori aplikadon de Esperanto en industriaj entreprenoj kaj komercaj firmaoj. En 1962 li eldonis "Esperanto en Komerco" en la angla, franca, germana kaj hispana lingvoj kaj Esperanto. La libro trovis vastan intereson kaj estis dufoje represita. Lia penado vekis atenton de gvidantoj de UEA kaj en 1963 la tiama prezidanto Lapenna kaj vicprezidanto Wensing interkonsilighis kun li kaj venis al la opinio, ke estas urgha bezono eldoni vortaron de pluraj lingvoj inkluzive de Esperanto kaj establi la Instituton por Esperanto en Komerco kaj Industrio. Evidente Esperanto estas supera, sed estas komplike konduki ghin en ekonomion. Oni devas garantii, ke chiu termino estas samsignifa en chiuj lingvoj, char eraro kauzos miskomprenon kaj eble grandan damaghon al ekonomio. Tio estis benediktana laboro kaj ili disponigis multe da tempo, energio kaj mono. Finfine en 1974 eldonighis en Nederlando la Internacia Ekonomia kaj Komerca Vortaro en Esperanto kaj la angla, franca, germana, hispana, itala, nederlanda, portugala kaj sveda lingvoj. Sed bedaurinde poste chesis la laboro pri la vortaro kaj instituto. S-ro Vogelmann ne deprimighis kaj daure penadis sola por la 20-lingva vortaro ekde 1978. En la sekvanta jaro mi komencis kunlaboron kun li por eldoni azian version de la vortaro kun aldono de la china kaj japana lingvoj surbaze de la europa versio. Organizite de mi chinaj kaj japanaj fakuloj plenumis en 10 jaroj la tradukadon, korektadon kaj kompostadon. En 1989, kiam mi emeritighis, la laboro por la azia versio de la vortaro en 11 lingvoj ankorau ne finighis. Finfine ghi eldonighis en la sekvanta jaro. S-ro Vogelmann multe monhelpis la eldonadon de la vortaro. Nun oni jam finis la tradukadon de la vortaro el Esperanto en la araban kaj iranan lingvojn por la Proksim-Orienta versio, la bulgaran, chehhan, hungaran, polan, rumanan kaj rusan por la Orient-Europa versio. La tradukoj en tiuj lingvoj estis transdonitaj al UEA kaj iuj duplikatoj estas konservataj en la Germana Esperanto-Biblioteko.

    S-ro Vogelmann multe zorgis pri E-movado en aliaj landoj precipe pri tiu en Chinio. Li opiniis, ke E-movado de Chinio havas grandan signifon por la estonteco de Esperanto, kaj estis volonta helpi E-movadon de Chinio. En 1980 li donacis al la China Esperanto-Ligo (ChEL) kolekton da ekzempleroj de "Heroldo de Esperanto", kiujn li konservis dum 40 jaroj. En 1986, Chinio gastigis la 71-an UK en Pekino. S-ro Vogelmann informighis, ke mankis al ChEL kopi-mashino, li achetis kontrau pli ol dek mil markoj la mashinon kaj aerposhte sendis ghin al Pekino. En 1995 li skribis al pli ol 20 koncernaj chinaj organizoj kaj individuoj por akcenti la sukcesojn kaj gravecon de E-movado de Chinio kaj konsilis fondi bibliotekon kaj muzeon de Esperanto en Chinio. Antau tio Jhelezo, Chen Yuan kaj aliaj veteranoj de la china E-movado jam havis saman deziron, kaj la propono de Vogelmann ludis la rolon de akcelilo. En 1996 ChEL decidis fondi Esperanto-bibliotekon kaj mi prenis sur min la preparadon. S-ro Vogelmann donacis al la biblioteko 1300 markojn kaj ankau ekzemplerojn de "La Nova Realismo" en chiuj versioj. Krome li helpis al ni en starigo de kontakto kun la Germana Esperanto-Biblioteko.

    Por pli kompletigi Esperanton, s-ro Vogelmann verkis "Necesa modernigo de Esperanto" kaj elmetis novajn proponojn konformajn al "Fundamento de Esperanto" de Zemenhof. Mi chinigis lian artikolon kaj publikigis ghin en "La Mondo".

    S-ro Vogelmann multe faris por Esperanto kaj mi ne povas chion skribi en mia artikolo. Li estis solida praktikanto kaj malavare kontribuis al Esperanto.

Sincereco kaj amikeco al Chinio

     Per Esperanto s-ro Vogelmann amikighis al multaj homoj de diversaj landoj kaj precipe de Chinio. Li estis aparte amika al Chinio. Li chiam oponis, ke la evoluintaj landoj prirabas kaj ekspluatas la trian mondon, kaj pledis por helpi la disvolvighantajn landojn disvolvi sian ekonomion kaj liberighi de malricheco, ke chiuj kunlaboru por mediprotektado kaj kunekzistu harmonie kun la naturo. Chinio estas la plej granda disvolvighanta lando kaj progresas rapide, tial li multe esperis de Chinio.

    Ekde 1928 li informighis pri la kulturo kaj la situacio de la tiama Chinio pere de kontakto kun chinaj studentoj kaj simpatiis kun la china popolo. Lia unua china korespondamiko estis profesoro en Kantono. En malliberejo s-ro Vogelmann legis verkojn de Konfuceo. Post la Dua Mondmilito li amikighis kun pli multe da chinoj kaj precipe post 1975 pli kaj pli multaj chinoj aperi en kongresoj de Esperanto kaj li konatighis kun Bakin, Ye Junjian, Zhang Qicheng kaj aliaj chinoj. Li abonis la revuon "El Popola Chinio" kaj zorgis pri la evoluo de la china socio. Li rimarkis ne nur la progreson de la china socio kaj emancipighon de la chinaj virinoj, sed ankau la damaghon de la "kultura revolucio" al la edukado kaj ekonomio de Chinio. En 1984 li vizitis Pekinon, Shanhajon kaj aliajn 8 urbojn en Chinio kaj prelegis en 8 universitatoj pri mediprotektado. Li vizitis fabrikojn, vilaghojn, lernejojn, pitoreskejojn kaj ech kazernon, kiun ne estis en lia itinero. Li interparolis kun ordinaraj chinoj, konis la chiutagan vivon de la china popolo kaj perceptis la firman decidon de la china registaro por pordmalfermo kaj reformado. Li multe kontaktighis kun E-organizoj kaj samideanoj en diversaj lokoj de Chinio. En la vizitado li akiris pli multajn E-amikojn. Reveninte hejmen, li donacis al Chinio multajn librojn kaj abonis alilandajn revuojn donace al chinaj samideanoj. En 1985, post la 70-a UK en Germanio, li gastigis chinajn kongresanojn. En 1986 li ne cheestis la 71-an UK en Pekino pro malsano, sed li sendis sian filon al la kongreso kaj donacis al ChEL kopi-mashinon.

    Li chiam zorgis pri la disvolvigho kaj progreso de Chinio. Li multfoje atentigis nin eviti la eraran vojon iritan de okcidentaj landoj, ne ripeti ilian eraron, bone protekti la medion kaj gardi nin kontrau minaco de la angla lingvo al la china kulturo. Pri tio li skribis al la china gvidanto Deng Xiaoping kaj koncernaj fakoj de la china registaro. Krome li skribis por Renmin Ribao (Popola Jhurnalo) artikolon, kiun mi elesperantigis kaj transdonis al ghia redakcio. En tio ni vidis liajn malproksimvidecon kaj sincerecon por la china popolo.

Li tenis la tutan homaron en la koro

     En sia biografio s-ro Vogelmann skribis, ke lia tuta vivo estis dedichita al la interkomprenigho de la popoloj de diversaj landoj kaj al socialismo. Li faris tion ne por siaj propraj interesoj, li ne estis egoisto, nek pitanima naciisto sole por la interesoj de sia nacio, nek ultra-religiisto. Li klopodadis nur por la celo, ke chiuj popoloj venku rasan, religian kaj politikan antaujughon, pace kunekzistu por defendi la mondpacon, protektu la naturan medion kaj ekologian ekvilibron, kaj kreu belan estontecon de la tuta homaro. Li estis nobla homo kaj esperantisto super hipokritaj egoistoj. Sed iuj homoj ne povis kompreni kaj akcepti liajn vidpunktojn, shajne opiniante, ke li estis tro idealisma, naiva kaj nepraktika. Sed mi kredas, ke li estos komprenata de la homoj, same kiel la graveco de mediprotektado estis komprenata post longa tempo. Veraj esperantistoj ne estas homoj vidantaj nur ghis la pinto de la nazo. Ili chiam estos esperplenaj kaj batalos por la idealo kaj bela estonteco. Ni fieras pro la elstara samideano s-ro Vogelmann. Ni chiam memoros kaj imitos lin!


* Honora konsilanto de la China Esperanto-Ligo kaj direktoro de la China Esperanto-Biblioteko