Unua-pagho >> Esperantujo >> Kiu estas Kiu en E-ujo

 

 

 

 


Lee Jung-kee kaj lia Esperanta chambro

de JIANG LIMIN

    Korea samideano Lee Jung-kee ghuas altan reputacion en la korea Esperantujo. Funkciante kiel prezidanto de la Korea Esperanto-Asocio, li estas tre fevora por Esperanto. Antau longe mi audis, ke li luis chambron kaj fondis tie Seulan E-kulturcentron por instrui Esperanton kaj havigi al la esperantistoj lokon por sin ekzerci en Esperanto. Iun tagon de augusto de 2002, antau malfermigho de la Tria Azia Kongreso de Esperanto en Seulo, ni chinaj kongresanoj lauinvite gastis en lia chambro.

    La chambro situas en la fino de vigla komerca strato en Seulo. En la subtegmento de blanka sesetagha domo estas privata banko, kaj najbare de la banko estas la Esperanto-chambro de s-ro Lee Jung-kee. Che la fenestro ni havis panoramon de la tuta strato. Esperantaj libroj kaj memorigajhoj okupas grandan spacon de la chambro kun areo de dekkelke da kvadrataj metroj. Kelkaj portretoj de Zamenhof la unuaj altiris mian atenton. S-ro Lee diris, ke ili estis faritaj de lia filino, al kiu li instruis Esperanton de shia infaneco. Maldekstre en la chambro estas libroshrankoj plenaj de diversaj Esperantaj libroj, gazetoj kaj memorigajhoj, kaj inter ili mi vidis chinajn eldonajhojn kiel ekzemple "Rughdoma Songho", "Mirrakontoj de Liaozhai" k.a. Dekstre en la chambro estas abundo da fotoj pri Esperantaj kongresoj en diversaj lokoj de la mondo kaj fotoj de li kaj famuloj en Esperantujo. Malsupre de ili estas bretaro, kie kushas pluraj dikaj fotoalbumoj pri lia Esperanta aktivado.

    En la mezo de la chambro estas longa tablo kaj nototabulo antau la tablo. Ili faris la chambron tre okupata, sed enhavoricha. S-ro Lee diris, ke antau 10 jaroj li jam utiligis la tablon kaj la tabulon por disvastigi Esperanton. Inter liaj instruitoj estis lernantoj, laboristoj, oficistoj, dommastrinoj kaj ech fremdlandanoj, kaj iliaj aghoj estis tre diversaj de dekkelke da jaroj ghis sepdek jaroj. Dum la pasintaj 10 jaroj preskau chiun monaton li havis novajn kursanojn, kaj li instruis Esperanton al pli ol 1200 homoj en 127 kursoj. Lia klopodado omaghis al la Esperanta movado de Koreio grupon kaj grupon da daurigantoj. Kvankam ne tre multaj lernas Esperanton en Koreio, tamen la movado dauras. En 2000, kiam malfermighis la 100-a kurso, s-ro Lee kaj liaj kolegoj okazigis jubileon kaj ilin gratulis ne nur koreaj samideanoj, sed ankau esperantistoj de Europo kaj Afriko.

    Neniu dubas pri lia kontribuo al disvastigo de Esperanto en Koreio. Kredeble li estis Esperanta instruisto en Koreio, kiu havis plej multajn instruatojn. En la lastaj jaroj disvastigo de Esperanto falis en malfluson, sed s-ro Lee persistis en vigligado de Esperanta movado kaj multe edifis samideanojn sin okupantajn pri la movado. Dank' al lia chambro pli kaj pli multaj koreoj ekkonis Esperanton kaj ekhavis la lokon por la movado.

    En 2002 s-ro Lee Jung-kee kaj alia korea esperantisto Ma Young-tae estis honorataj per Deguchi-premio en la Fortaleza Kongreso, kiun li ne partoprenis. En la inauguro de la azia kongreso, kiam vicprezidanto de UEA s-ro Lee Chong-Yeong transdonis al li la premion, la kongresanoj adresis al li varman aplaudadon por laudi lin pro la 127 E-kursoj en lia Esperanta chambro.