Post
12-hora veturado mia trajno akurate atingis la stacion Wuchang matene
de la 5-a. Che la elirejo de la stacidomo mi facile rekonis el la
homamaso la gheneralan sekretarion de la Hubei-a Esperanto-Asocio
s-ro Peng Zhengming, kiu atendis min kun ombrelo en la mano. Wuchang
akceptis min per pluvego, kiun mi interpretis kiel signon de favoro
de la Chielo al mi, char ghi ne volas tre turmenti min per alta
temperaturo de la "forno". Ne malproksime de Peng mi vidis
s-ron Hu Guozhu, prezidanton de la Hubei-a Esperanto-Asocio, bone
konatan kaj respektatan de mi kiel instruiston. Mi tre kortushighis,
informighinte, ke por veni renkonti min en la stacidomo li frue
ellitighis kaj alrapidis de Hankou post unuhora veturado per trajno
kaj pretis akompani min al Jiangling. Kvankam mi ghenis min akcepti
lian afablecon, mi tamen sentis en la koro varmon kaj trankvilecon.
Peng
unue kondukis min al sia hejmo, kie li kaj lia edzino regalis min
per vermicheloj de tipa Hubei-gusto kiel matenmangho. Ilia filino,
tre aminda kaj vigla juna esperantistino, forestis pro vojagho en
Francio. Post matenmangho mi vizitis la oficejon de la Hubei-a Esperanto-Asocio,
kiu sin trovas en la tria etagho de la domo de la Sociscienca Agadcentro
de Hubei-provinco. La domo staras ghuste kontrau la loghejo de Peng,
trans la strato.
En
la oficejo mi vidis s-anojn Hu Xu, Ouyang kaj Zhu Liya. Efektive
s-ro Hu Xu estas mastro de tiu chambro. Li uzas ghin kiel sian oficejon
kaj ankau senpage disponigas ghin al la Hubei-a Esperanto-Asocio
por regule okazigi esperantistajn renkontighojn, gravajn kunvenojn
kaj seminariojn kaj akcepti en- kaj ekster-landajn gastojn. Sur
la nigra tabulo de la chambro mi legis Esperantajn notojn kaj sciigojn.
S-ro Hu Xu donacis al mi tri ekzemplerojn de "Esperanta Movado
en Hubei" (organo de HEA) kaj la de li kompilitan lernolibron
"Tridek Lecionoj de Esperanto", k.a. Tempo ne permesis
min longe resti tie. Baldau mi kaj s-ro Hu forlasis la oficejon
por iri al Jiangling tra Jingzhou.
|