Pluvo
dauris. En la buso al Jingzhou mi malbone vidis la pejzaghojn ekster
la fenestro. Sed dum tiu tempo s-ro Hu multe konigis al mi la lokajn
aktivadojn kaj ni intershanghis opiniojn pri la movado. Kiam nia
buso atingis sian finan stacion Shashi, pluvo chesis, kaj la suno
denove aperis. En la stacio nin atendis s-ro Deng Huijin, prezidanto
de la Jingzhou-a Esperanto-Asocio kaj samideano Yu Rongkang. El
la rakonto de s-ro Hu mi jam sciis, ke Deng estas lia fierinda Esperanto-lernanto.
Kiel agema movadano li kunorganizis la Jingzhou-an Esperanto-Asocion
kaj kulturis nombron da novaj esperantistoj per fondo de Esp-kursoj
en kelkaj altaj lernejoj, inkluzive la gastiganton s-ro He Bizhong.
Apenau vidante nin, s-ro Yu alparolis nin en tre flua kaj bela Esperanto.
Mi ege miris, ke en tiu malproksima urbo negranda, al kiu mankas
shancoj praktiki la lingvon, estas tiel bona Esperanto-parolanto.
Komence mi suspektis, ke li venis el iu alia lando, char li aspektas
iom europane. Fakte li estas centprocenta chino kaj esperantisto
bakita de s-ro Deng! En ilia akompano ni per malgranda autobuso
atingis la cellokon Jiangling-gubernio je la 4-a posttagmeze.
|