Mi
fine vidis mian gastiganton s-ro He Bizhong. Li estas mezstatura,
iom dika 35-jarulo kun vizagho radianta de memfido, sagho kaj kvieteco
. En miaj okuloj li estas homo legenda. Antau kvar jaroj li per
sia kolektita mono fondis privatan fremdlingvan lernejon. Dum tiuj
kvar jaroj pro la eminenta instruado la lernejo fine farighis agnoskita
de la loka registaro. Estiel direktoro de la lernejo He enkondukis
Esperanton en la lernejon antau unu jaro. Por trovi taugan vojon
disvastigi Esperanton en element- kaj mezlernejoj li petis, ke la
China Esperanto-Ligo sankciu lian lernejon kiel "Eksperimentan
Lernejon de Esperanto-instruado de Chinio". Kun plezuro la
China Esperanto-Ligo kontentigis lian peton. Kaj chi-foje mi kunportis
la konfirmilon al li. Malgrau granda okupiteco pro la lerneja administrado,
li funkciigas Esperantan Retan Babilejon, kiu servas unufoje en
monato, kaj li neniam rezignas la shancon por babili kun diverslokaj
esperantistoj en tiu tago. Li ankau havas intencon konduki kelkajn
geknabojn venontjare al Pekino por partopreni la UK.
La
ceremonio por festi la fondighon de la Jiangling-a Esperanto-Asocio
kaj kvarjarighon de la lernejo okazis la 6-an en la tre modesta
lerneja halo. En la fono de la scenejo pendis granda verda standardo
kun portreto de Zamanhof. Al la kunveno estis invititaj multaj gvidantoj
de provincaj kaj guberniaj institucioj kaj amaskomunikiloj inkluzive
de la Jingzhou-a Jhurnalo, Jingzhou-a Vespera Jhurnalo, Jingzhou-a
Televida Stacio. Mi, kiel reprezentanto de la China Esperanto-Ligo
el Pekino, estis metita en honoran lokon. Iu televida stacio intervjuis
min, farante al mi du demandojn: Kian utilecon havas Esperanto kaj
kial vi venis al la lernejo. Mi ne kutimas paroli publike, nek akcepti
intervjuon, sed por propagandi Esperanton mi devus kapti la shancon.
Kun la helpo de s-ro Hu mi respondis ilin lau mia kompreno.
|