Unua-pagho >> Esperantujo >> Kiu estas Kiu en E-ujo

 

 

 

 


Notoj pri mia vojagho en Hubei-provinco

Felicha s-ro Hu Guozhu

    Dum la restado en Jiangling mi chiam legis sur la vizagho de s-ro Hu Guozhu nekasheblan ghojon kaj felichon. En la gratula mesagho de la Hubei-a Esperanto-Asocio al la ceremonio li citis la vortojn de Zamenhof: "Malfacila, tre malfacila estas la semado, sed dolchaj kaj benitaj estos la fruktoj." Shajnas al mi, ke tiuj vortoj temas ghuste pri li. En la pasintaj jardekoj li senlace kaj obstine semis kaj semadis kaj hodiau li venis kvazau rikolti kaj ghui la fruktojn. Tie li vidis plurajn siajn lernantojn, el kiuj estas prezidanto kaj vicprezidanto de la Jingzhou-a Esperanto-Asocio. Ili jam farighis elitoj de la loka Esperanto-movado kaj atingis rimarkindajn sukcesojn en diversaj fakoj. Ili montris al li grandan amon kaj estimon. La alian ekstazon s-ro Hu havis pro tio, ke el la cheestantoj li trovis leganton de lia Esperanta versio de "Mirrakontoj de Liaozhai", la ghis nun unika kompleta Esperanta traduko de la libro en reto. Tio estas granda rekompenco al lia multjara kaj sindonema laborado. Lia juna leganto, kiu esperantistighis antau unu jaro, ne nur legis la tradukajhon, sed ankau elmetis demandon por diskuti kun li. Nia movado ja bezonas tian seriozan novulon.