|  
                
                    Tuj 
              post la finigho de la ceremonio de la fremdlingva lernejo mi kaj 
              s-ro Hu forlasis la gubernion Jiangling posttagmeze kaj iris viziti 
              la urbon Jingzhou lau la invito de s-ro Wang Hao. Altstatura kun 
              okulvitroj li impresas nin inteligente kaj konfidinde. Li lernis 
              nian lingvon de s-ro Hu en la okdekaj jaroj kaj partoprenis la Unuan 
              Chinan Kongreson de Esperanto en Kunming. Parolante pri la unua 
              Pekina UK en l986, li plendis, ke siatempe li kaj multaj aliaj chinaj 
              esperantistoj estis forpushitaj ekster la kongreson, sed li kontentis 
              pri sia sprita artifiko, dank'al kiu li sukcese englitis en la kongresejon. 
              Mi certigis, ke la simila malagrablajho ne plu okazos, kaj la 89-a 
              UK malfermos siajn brakojn al chiuj kongresemaj chinoj. Nun mezagha 
              s-ro Wang Hao laboras en la redakcio de la Jingzhou-a Jhurnalo kaj 
              estas vicprezidanto de la Jingzhou-a Esperanto-Asocio. Sub lia arangho 
              ni vizitis la Jingzhou-an Muzeon, pririgardis la malnovan urbomuron, 
              kunvespermanghis kaj multe parolis kun Jingzhou-aj esperantistoj. 
               
               
              
             |