Kiam
mi kaj s-ro Hu revenis al Wuchang, jam estis la 11-a horo de la
7-a. Gastamaj Wuhan-aj esperantistoj aranghis por mi richan programeron.
En la oficejo de la Hubei-a Esperanto-Asocio, krom tiuj, kiujn mi
jam vidis che mia alveno, mi renkontis ankau s-ron Liu Hanlin, prezidanton
de la Wuhan-a Esperanto-Asocio kaj vicprezidanton de la Hubei-a
Esperanto-Asocio, s-ron Ding Ji kaj s-ron Liu Yue. En la Esperanta
Domo che la pitoreska Orienta Lago mi vidis multajn Esperantajn
librojn, gazetojn, memorajhojn kaj materialojn pri Esperanta movado.
La domo estas propra posedajho de s-ro Peng Zhengming. Li servigas
ghin ekskluzive al Esperanto kiel biblioteko, kunvenejo kaj gastejo.
Kia oferemo!
La
Wuhan-a Esperanto-Asocio sin lokas en domo tuj apud Yangzi-rivero
en Hankou. En ghia modesta oficejo mi renkontis multajn samideanojn,
el kiuj granda parto estas nekonata de mi, kaj mi ne povas citi
iliajn nomojn. Sed tio ne malhelpis nin interbabili kiel malnovaj
amikoj. S-ro Hu konigis al mi, ke la asocio sukcese registrighis
en la pasinta jaro dank'al la peniga klopodado de s-ro Liu Hanlin,
kaj nun regule kunvenas chiusemajne kun la celo altigi la lingvonivelon.
Mi
havis nur 6 horojn en Wuhan ghis mia foriro al Pekino. En tiom mallonga
tempo mi povis multe vidi, tion mi shuldas al zorgema arangho de
la Wuhan-aj samideanoj. Chi tie mi volas mencii la nomon de Liu
Yue. Li per sia propra auto veturigis min de loko al loko en la
vastega urbo, ke mi ghuis ne nur renkontighojn kun esperantistoj,
sed ankau la belajn pejzaghojn de la urbo.
La
Wuhan-aj esperantistoj akompanis min ghis la stacidomo. Eniri en
ghin por ili estis malpermesate pro influo de SARS. Sola sidante
en la atendejo, mi longe ne povis kvietighi. Se oni demandus min,
kio plej impresas min pri tiuj lokoj, mi senhezite respondus: forta
movado, bona harmonio, granda entuziasmo kaj gastamo! Chu lau la
nombro de esperantistoj, chu lau la nivelo de la lingvo kaj Esperanta
movado, Hubei iras en la fronto de la china movado. Ghi distingighas
per siaj grandaj atingoj en Esperanta kulturo kaj akademia studo.
Por bonvenigi la 89-an UK novaj esperantistoj estas bakitaj kaj
revenis nombro da silentighintaj samideanoj. La vizito al Hubei-provinco
estas por mi leciono, kiu larghigis mian vidkampon kaj havigis al
mi fidon pri la sukcesigo de la venontjara UK kaj pri la estonteco
de la china Esperanto-movado. Koran dankon al la Hubei-aj samideanoj.
---------------------------------------------
* Tan Xiuzhu: prezidantino
de la China Esperanto-Ligo
|