Unua-pagho >> Esperantujo >> Kiu estas Kiu en E-ujo

 

 

 

 


Cai Yuanpei kaj Esperanto

de WA NA

    Mi ghojus se vi publikigus dokumentojn pri via iama ministro de edukado Cai Yuanpei, kiu tre alte prikonsideris Esperanton.

H. MASSON (Francio)

    Cai Yuanpei estis demokratia revoluciisto kaj edukisto en la moderna china historio. Lia kontribuo al la moderna edukado de Chinio kaj china revolucio montrighas chefe en jenaj tri flankoj:

    Unue, dank' al lia penado en Chinio formighis kompare kompleta ideologia sistemo de burgha edukado kaj burgha eduka sistemo; due, lia propono pri ideologia libereco faris la Pekinan Universitaton lulilo de la novkultura movado kaj kreis kondichojn por novdemokratia revolucio; kaj trie, li protektis aron da intelektuloj ideologie progresemaj kaj talentaj. Li donis grandan atenton al edukado de laborado, civitanoj kaj virinoj.

    Komence de la 20-a jarcento, kiam Esperanto enkondukighis en Chinion, Cai kune kun Lusin aktive subtenis Esperanton kaj post tio enkondukis Esperanton en la edukan rondon.

    Cai dedichis sian tutan vivon al eduka reformado de Chinio. Li iniciatis kaj disvolvis modernan edukadon teorie kaj praktike. Lia teoria kontribuo kaj grava reformado de la eduka sistemo pozitive influis la edukan progreson de Chinio en la unua duono de la 20-a jarcento kaj oni nomas lin pioniro de la moderna edukado de Chinio.

Biografio

    Cai Yuanpei naskighis la 11-an de januaro, 1868, en Shaoxing, Zhejiang-provinco, kaj mortis la 5-an de marto, 1940. En 1891 li veturis al Pekino por partopreni la oficistigan ekzamenon kaj sukcesis. Jam en sia juna agho li konsciis, ke por savi la nacion oni antau chio devas vigligi la edukadon. Vintre de 1898 li funkciis kiel inspektoro de la china-okcidenta lernejo de Shaoxing kaj poste fondis patriotan lernejon kaj virinan lernejon. Li pledis por egaleco de la viroj kaj virinoj. En 1912 li funkciis kiel ministro de edukado en la provizora registaro de la Respubliko de Chinio kaj fondis rudimentan burghan edukan sistemon. Januare de 1917 li funkciis kiel rektoro de la Pekina Universitato kaj faris ghin nova supera lernejo de la tiama Chinio kaj lulilo de la novkultura movado. En siaj lastaj jaroj li funkciis kiel prezidanto de la Centra Esplora Instituto kaj sin okupis pri diversaj edukaj aktivadoj.

Fondo de moderna eduka sistemo

    De post 1912, kiam li funkciis kiel ministro de edukado, li komencis reformi la malnovan edukan sistemon de la lastaj jaroj de Qing-dinastio (1644-1911) lau la fundamentaj principoj de la moderna okcidenta eduka sistemo kaj publikigis novan sistemon, kiu plene montris la politikan postulon kaj edukan principon de la burgharo pri libereco, demokratio kaj egaleco kaj neis la despotisman edukadon de Qing-kortego pri lojaleco al la suvereno kaj adoro al Konfuceo. La praktiko de la nova eduka sistemo forte akcelis la edukan reformadon de Chinio kaj iom post iom aperis moderna eduka sistemo.

La Pekina Universitato -- lulilo de la nova ideologio

    Januare de 1917 Cai Yuanpei farighis rektoro de la Pekina Universitato kaj ekpraktikis la principon pri ideologia libereco. Li invitis Chen Duxiu, Hu Shi, Lusin kaj aliajn reprezentantojn de la novkultura movado kaj ankau Gu Hongming kaj aliajn konservativajn personojn instrui en la universitato. Tiutempe en la universitato kolektighis eminentaj personoj de diversaj skoloj. Akademiaj vidpunktoj de diversaj skoloj estis libere diskutitaj tie. Chen Duxiu kaj Li Dazhao prelegis pri marksismo kaj propagandis la Oktobran Revolucion de Rusio, dank' al tio marksismo rapide disvastighis en Chinio. La Pekina Universitato post reformado farighis akademia centro de Chinio.

    La Pekina Universitato estis lulilo de la Maj-kvara Movado kaj ghia komandejo, kio havas striktan rilaton kun la universitata principo kaj alta takso pri la avangarda ideologio de Cai Yuanpei. Februare de 1919 li faris paroladon sub la titolo "Sanktaj estas laboruloj". Li diris: "Kiuj faras aferojn utilajn al la aliaj, per sia laboro chu fizika, chu intelekta, tiuj estas laboruloj... Ni chiuj estas laboruloj. Ni devas koni la valoron de la laboruloj. Sanktaj ja estas la laboruloj!" Tio konformas al marksisma vidpunkto.

    Subtenate de Cai Yuanpei, Li Dazhao kaj Chen Duxiu organizis progresemajn studentojn, alte tenante la standardon de sciencoj kaj demokratio, faris batalon kontrau feudismaj ideologio kaj kulturo kaj pavimis vojon por la grandioza Maj-kvara Movado. Kiel la plej frua propagandejo de marksismo en Chinio kaj lulilo de la novkultura movado, la universitato faris historian kontribuon al eksplodo de la Maj-kvara Movado kaj naskigho de la Komunista Partio de Chinio. Tiam la revuo "Nova Junularo" redaktata de Chen Duxiu estis shatata de multaj kaj vendighis tra la tuta lando. Li Dazhao publikigis multe da artikoloj en tiu revuo, kio estis ideologia preparado por la Maj-kvara Movado.

Granda atento al virina edukado

    Surbaze de la burgha koncepto pri egaleco de la viroj kaj virinoj, Cai pledis por virina edukado kaj funkciigis lernejon, kie lernis kaj knaboj kaj knabinoj. En 1912, kiam Cai Yuanpei ekfunkciis kiel ministro de edukado, li decidis, ke knaboj kaj knabinoj kune lernu en la sama lernejo kaj post 7 jaroj li proponis, ke la Pekina Universitato akceptu studentojn kaj studentinojn, kio donis grandan influon politike kaj ideologie. Lia decido ludis grandan rolon kaj influis aliajn altajn lernejojn de Pekino. De tiam chiuj lernejoj akcpetas knabinojn.

Sindedicho al revolucio

    Cai vivis en tumultaj jaroj kaj dedichis sian tutan vivon al la revolucia afero. Ja mirinde estas, ke li estis shatata de chiuj politikaj organizoj, tamen tio ne signifas, ke li ne havis sian starpunkton en la batalo inter diversaj politikaj partioj, kaj li neniam facile kompromisis en gravaj problemoj.

    Komence de 1924 li estis elektita kiel membro de la unua Inspekta Komisiono de Kuomintango. D-ro Sun Yatsen diris: "La tasko de s-ro Cai en la nordo estas grava. Tie la politika medio multe diferencas de la suda kaj liaj kontribuoj al la revolucio estas ne facile kompreneblaj." Sun deziris, ke post inspektado en Europo Cai daure laboru en Pekino. Siatempe Sun laboris chefe en la sudo, dum la nordo estis regata de militaristoj. Sun deziris veki la popolamason pere de influo de Cai Yuanpei. Post eksplodo de la Maj-kvara Movado en 1919 la pekina registaro estis forte malkontenta kontrau Cai, kiu subtrenis la studentan strikon, kaj volis eksigi lin. Informighinte pri tio, Cai memvole abdikis la oficon kaj forlasis Pekinon.

    Li faris elstaran kontribuon ankau al la movado de chinaj junuloj lernantoj en Francio. Zhou Enlai, Deng Xiaoping, Chen Yi kaj aliaj gvidantoj de KPCh suriris la vojon de profesiaj revoluciistoj ghuste tiam, kiam ili lernis en Francio.

    La 5-an de marto, 1940, Cai Yuanpei mortis en Hongkong. Zhou Enlai, vicprezidanto de la Centra Komitato de KPCh sendis kondolencan telegramon, en kiu li diris, ke Cai laboris por la revolucio pli ol 40 jarojn, faris eminentajn kontribuojn al disvolvo de la eduka kaj kultura aferoj de Chinio kaj elkulturis sennombrajn revoluciajn gejunulojn.

Cai Yuanpei kaj Esperanto

    Cai lernis Esperanton en 1907-1911, kiam li lernis en Germanio, kaj bone sciis, kio estas avantaghoj de Esperanto kaj kial Zamenhof kreis Esperanton. Li subtenis la chinlingvan periodajhon Nova Jarcento eldonatan en Parizo por propagandi Esperanton. Nova Jarcento estis unu el la gazetoj, kiuj frue konigis Esperanton al Chinio.

    Kiam li oficis kiel ministro de edukado, li ordonis instrui Esperanton kiel nedevigan lernobjekton en normala lernejo por baki Esperanto-instruistojn. Li instrukciis, ke en la ministerio de edukado funkciu kurso de Esperanto. En tiu jaro li prelegis pri Esperanto en Shanhajo por pritrakti la necesecon de la internacia lingvo kaj utilon de Esperanto por Chinio. Li diris: "La china lingvo multe diferencas de la okcidentaj kaj ni ne povas ne komunikighi kun la ekstera mondo, nek peti helpon de la mondo. En tio ni bezonas helpan lingvon kaj Esperanto estas ideala." Li proponis al la Shanhaja Esperanto-Asocio konstruon de biblioteko de Esperantaj legajhoj, por ke oni sciu la grandnombrecon de Esperantajhoj. Li proponis ankau, ke oni fondu privatan universitaton por instrui en Esperanto. El tio ni scias, kiel profunde konis Cai Esperanton kaj kiel energie propagandis li la lingvon.

    Cai forlasis neniun shancon por propagandi Esperanton. Komence de 1917, nelonge post sia rektorigho en la Pekina Universitato, li decidis funkciigi Esp-kurson kiel nedevigan en la universitato. Tiam pli ol 200 studentoj vizitis la kurson. En 1921 la universitato faris Esperanton oficiala lernobjekto. En la sama jaro la 7-a eduka konferenco, okazinta en Kantono, aprobis la proponon de Cai, ke chiuj lernejoj kaj edukaj administracioj akcelu kaj efektivigu la instrukcion de la Eduka Ministerio pri Esperanto kaj funkciigu Esperanto-kurson en elementaj lernejoj. Katenite de la tiamaj kondichoj, tio ne estis realigita, tamen ludis pozitivan rolon por propagandi Esperanton en Chinio.

    En 1921 nome la chinan registaron Cai cheestis la Pacifikan Konferencon pri Edukado en Honoluluo, kie li proponis, ke chiuj pli-ol-10-jaraj geknaboj lernu Esperanton en chiuj landoj, partoprenantaj la konferencon, kaj oni esperantigu librojn de chiuj landoj. Lia propono estis aprobita de la konferenco.

    Cai iniciatis E-instituton kaj mem funkciis kiel ghia prezidanto.

    Sub la auspicioj de Cai Yuanpei la Esperanto-movado en la Pekina Universitato estis tre vigla. La 15-an de decembro de 1922 Cai prezidis konferencon de Esperanto, kiun cheestis 2 mil homoj.

    En 1923 Cai fondis la Pekinan Esperantan Kolegion kaj li mem funkciis kiel ghia direktoro. La kolegio funkciis 2 jarojn kaj ludis pozitivan rolon por akceli la chinan E-movadon.

    En 1924 Cai cheestis la 16-an UK en Vieno. Reveninte la patrion, li estis pli entuziasma por la Esperanta afero. Sub liaj auspicioj naskighis redakt-traduka komisiono de Esperanto, kiu eldonis multe da E-legajhoj.