Unua-pagho >> Esperantujo >> Kiu estas Kiu en E-ujo

 

 

 

 


Jarcenta maljunulo -- Karl Maier

de TAN XIUZHU*

    Li staris senmove kvazau statuo kaj direktis sian rigardon al malproksimaj vagonoj. La sceno forte kortushis min, ke mi ekmemoris la faman chinan eseon "La dorso de la patro" temantan pri la delikata kaj profunda amo de la patro al la filo, kaj larmoj nebuligis miajn okulojn.

    S-ro Karl Maier, granda amiko de la china popolo kaj chinaj esperantistoj, forpasis la 25-an de julio 2000 en sia agho de 99 jaroj. Ni ege malghojas kaj bedauras pro tio. Ni promesis al li, ke ni iamaniere celebros lian centjarighon februare de la venonta jaro. Sed tiun shancon ni neniam havos. Mi vidis s-ron Karl Maier nur dufoje, tamen tiuj du renkontighoj profunde gravurighis en mia memoro.

LA UNUA RENKONTIGhO KUN KARL MAIER

    Mi unuafoje vidis s-ron Karl Maier en septembro l987 en la hejmo de Ivan Ko, lia malnova china amiko. Kiam mi vidis lin kaj lian edzinon, mi neniel povis kredi pro ilia bela kaj ech brila vestado, sprita parolado kaj facila pashado, ke ili jam havis 86 kaj 78 jarojn. Jam en l966, nelonge post kiam mi venis al la redakcio de EPCh, mi audis de Ivan Ko la nomon Karl Maier kaj informighis de li, ke Maier estas peranto de EPCh de l958 kaj la nombro de liaj varbitoj superis 300 en l961, pro tio la redakcio de EPCh planis inviti lin vojaghi al Chinio en l966. Sed la vojagho ne sukcesis ghis l987. Mi ne sciis, kiu alia kauzo estas krom la kultura revolucio, kiu dauris dek jarojn en Chinio.

    S-ro Karl Maier konatighis kun Ivan Ko en china urbo Tianjin en la tridekaj jaroj. Tiam s-ro Karl Maier funkciigis en Tianjin dentologian kuracejon kaj Ivan Ko laboris en iu asekura kompanio. Ili ofte renkontighis en esperantistaj kunsidoj kaj starigis inter si profundan amikecon. S-ro Karl Maier instruis foje en Esperanta kurso prononcadon de nia lingvo. En l955 li kaj lia edzino revenis al sia patrolando GDR kaj ankau s-ro Ivan Ko forlasis Tianjin por labori aliloke jam en la komenco de la kvindekaj jaroj. La revidigho post pli ol 30 jaroj ege ghojigis ambau maljunulojn. En Pekino, krom akompani ges-rojn Maier al vidindajhoj kaj amikoj, Ivan Ko hejme regalis ilin per familia bankedo, al kiu estis honore invititaj mi kaj filino de la komuna amiko de Karl Maier kaj Ivan Ko. Tiutage la malforta edzino de Ivan Ko mem preparis por la gastoj abundajn pladojn de loka gusto kaj la gefiloj kaj nepino de Ivan Ko alrapidis por la intervidigho. La du chambroj de Ivan Ko estis tro malgrandaj por tiom da homoj, sed la etoso varma kaj intima.

    Dum tiu vojagho, krom Pekino, ges-roj Maier vizitis ankau siajn malnovajn loghejon kaj kuracejon en Tianjin kaj havis tie tre agrablan renkontighon kun amikoj malnovaj kaj novaj. Ili vizitis ankau Nankinon, Shanhajon, Suzhou kaj Hanzhou. La vojagho dauris tri semajnojn.

INTER DU MALSAMLANDAJ MALJUNULOJ

    En la interparolado kun s-ro Karl Maier mi hazarde informighis, ke mia japana koresponda amiko s-ro Osaki Kazuo estas amiko ankau de Karl Maier. Mi tuj skribis tion al s-ro Osaki Kazuo. Li respondis en la letero: "En l932 survoje al Chinio Karl Maier alvenis al Osaka kaj tranoktis en mia dometo. Lia sinteno tre kortushis min. Li ne drinkas, ne fumas, nek kredas Dion. Tiele amikeco okazis inter mi kaj li." Sed ilia kontakto rompighis pro la milito de japanaj agresantoj kontrau Chinio. Eble mia letero helpis al ili denove havi la kontakton. Nelonge post tio s-ro Osaki Kazuo sendis al mi 5000 jenojn, ke mi achetu anstatau li donacon al ges-roj Maier. Per tiu sumo mi zorgeme elektis por ili belajn tablotukon kaj silkon kaj poshte sendis al ili. Post iom da tempo mi ricevis leteron skribitan de s-ino Maier, en kiu shi en la nomo de shi kaj shia edzo esprimas koran dankon al mi kaj sentoplene rememoris la felichajn tagojn, kiujn ili pasigis kun chinaj amikoj dum sia revizito al Chinio. Shi kunsendis al mi tri fotojn. En la fotoj shi portas robon faritan el la silko achetita de mi kaj ambau sidas malantau la tableto tegita per la tablotuko achetita de mi. La samaj fotoj estis senditaj al s-ro Osaki Kazuo. Por havi bonajn fotojn ges-roj Maier venigis fakan fotiston, sed la koloro de la fotoj ne estis kontentiga kaj pro tio s-ino Maier ege bedauris. Rememorante la aferon, mi sentas kaj ghojon kaj kontenton, char mi restarigis la rompitan kontakton kaj amikecon de la malsamlandaj maljunuloj.

GASTADO EN LA HEJMO DE KARL MAIER

    La 84-a UK okazis de la 31-a de julio ghis la 7-a de augusto 2000 en Berlino, al kiu mi alighis. Mi kaj miaj kolegoj decidis viziti Karl Maier profitante la okazon. Antau nia ekiro al la kongreso mi skribis al li, informante nian deziron kaj demandante, kion ni kunportu al li. En sia letero li respondis: "Mi vere ghojus, se vi trovus tempon viziti min, sed mi petas vin ne alporti iun ajn donacajhon por mi. Vi estu la donacajho!" Li daurigis: "Mi jam komencis prepari por mia forpaso kaj tion kio ne havas utilon por alia homo mi jam forjhetis ofte ne sen larmoj en miaj okuloj." Lia lasta vorto tristigis min.

    S-ro Karl Maier cheestis la malfermon de la kongreso. Tiutage li vestis sin ghentlemane kaj sidis nerimarkite kun s-ro Ulrich Lins inter la postaj vicoj de la kongresejo. Sed en sia saluta parolado s-ro Osmo Buller, ghenerala direktoro de UEA, laute menciis lian nomon, lian rilaton kun Chinio kaj EPCh kaj kontribuon al la germana Esperanto-movado. La tuta cheestantaro esprimis estimon al li per varma aplaudado.

    Post la inauguro s-ro Karl Maier cheestis la kunsidon de EPCh-legantoj. Kvankam li restis silenta dum la kunveno, tamen ni ne dubis lian varman koron al EPCh, char li estis tre diligenta kaj sukcesinta peranto de la revuo kaj zorgeme kolektis kompleton da ekzempleroj de EPCh, inkluzive de ghia unua numero.

    La 3-an de augusto mi kaj miaj kolegoj iris viziti lin. Li diris, ke li atendos nin tiutage en la stacio. Chu ni povus lasi fari tion la 98-jaran maljunulon! Ni fordankis lian afablecon kaj ripetfoje klarigis al li, ke ni havas sufiche da sagho por atingi lian hejmon lau la adreso. Sed tuj kiam ni per trajno atingis la stacion, mi vidis je kaplevo s-ron Karl Maier sur ponto super la fervojo. Li staris senmove kvazau statuo kaj direktis sian rigardon al malproksimaj vagonoj. La sceno forte kortushis min, ke mi ekmemoris la faman chinan eseon "La dorso de la patro" temantan pri la delikata kaj profunda amo de la patro al la filo, kaj larmoj nebuligis miajn okulojn.

    En sia apartamento plena de chinaj mebloj kaj artajhoj s-ro Karl Maier regalis nin per teo kaj kukajho. Li detale demandis nin pri siaj malnovaj amikoj kaj lau nia peto rakontis pri siaj travivajhoj: mizera infaneco, konatigho kun sia edzino, batalo kontrau nazioj, migrado tra Usono, kie li vidis la "ekonomian miraklon" kaj ankau senlaborecon, interparolis kun indianoj kaj foje estis tre proksima al morto pro aventuro en Granda Kanjono de Kolorado, restado en Chinio kaj kontaktigho kun chinaj esperantistoj, la vivo en GDR post l955... Demandite kial li ne sukcesis viziti Chinion dum tiom longa tempo, li diris, ke pro sia subteno al Chinio en la konfliktoj inter Chinio kaj Sovetunio, li estis eksigita el la Unuigita Sociala Partio de Germanio, sed kiam normalighis la rilatoj inter Chinio kaj GDR oni ne fidis lin pro lia tiutempa opono kontrau la registaro. Lia vizito al Chinio fine realighis en l987 post la Varsovia UK. Per sia rakontado li kvazau donis al ni enhavorichan lecionon de historio.

AMIKECO DE KARL MAIER POR ChINIO

    Eble pro la 22-jara restado en Chinio s-ro Karl Maier havis profundan amikecon por la china popolo kaj chinaj esperantistoj, kaj tiun amikecon provis la tempo. Li ne nur bone konis la pasintecon de Chinio, sed ankau zorgis ghian hodiauon kaj futuron. Li achetis multajn librojn pri Chinio. Januare chi-jare, en sia letero al mi li skribis: "Estas chiam granda evento en mia kvieta vivo, kiam china amiko venas al mia hejmo. Kelkfoje membroj de la china konsulejo chi tie vizitas min kaj preparas chinan manghon en mia kuirejo au kunportas manghon, tio estas kvazau festo por mi." Februare en sia lasta letero al la redakcio de EPCh li skribis: "Kun granda ghojo mi legis vian belegan kaj karan gratulleteron okaze de mia 99-a naskightago. Neniam mi havis tiom multajn subskribojn en letero al mi. Mi precipe ghojas pri la subskribo de mia plej longa korespondanto Ivan Ko, de kiu mi ne havis vivsignon de la nova jaro. Mi plej kore dankas al vi chiuj pro via belega gesto kaj deziras al vi bonfarton kaj sukceson en via laboro. Kaj al via kara lando mi deziras pluajn sukcesojn. Mia plej granda deziro estus, se mi povos ghisvivi ghis ankau Taiwan estos reunuigita al via glorricha lando." Antau nelonge ni informighis el la china ambasadorejo al Germanio, ke s-ro Karl Maier jam donacis chiujn siajn konservitajn librojn pri Chinio al la Shtata Biblioteko de Chinio en l998. En sia testamento li difinis la chinan ambasadorejon kiel chefan heredanton de siaj posedajhoj. Li plurfoje promesis donaci duonon de sia deponita mono al la China Esperanto-Ligo. Pasintjare, kiam ni vizitis lian hejmon, li ripetis tion. Li diris ankau, ke oni foje proponis sendi lian malsanan edzinon al iu sanatorio per tiu sumo, sed li ne konsentis, char li volis uzi la monon por Esperanto. Kia valorega donaco, en kiu ni povas vidi liajn koron, idealon kaj esperon. Kiel jarcenta maljunulo s-ro Karl Maier travivis multajn eventojn kaj sociajn shanghojn. Lia vivo mem estas historio kaj historio de Esperanto-movado. Li diris: "Oni lernas Esperanton, sed plej grave estas la fakto, kial oni lernas Esperanton. Mi lernas Esperanton por paco." Jes, por tiu nobla celo li laboradis la tutan vivon. Li meritas nian estimon kaj eternan memoron.

----------------------------------
* Eksa vicchefredaktorino de EPCh