S-ro
Li Shijun naskighis la 29-an de marto 1923 en kamparana familio
en Hebei-provinco. En 1935, kiam li lernis en elementa lernejo,
li audis pri Esperanto. Sed en sia knabeco li shatis naturajn sciencojn
kaj adoris sciencistojn kaj inventistojn M. Curie, A. Einstein,
J. Watt, T. A. Edison k.a. Tiam en la china kamparo preskau ne estis
auto. Kiam auto paneis survoje, li longe observis riparadon. Ankau
trajno multe interesis lin, ke li ofte postkuris ghin. Li ech intershanghis
sian biciklon kontrau magneto kaj libroj pri naturaj sciencoj. En
1937 li eniris en la mezlernejon Jinan en Shandong-provinco. Sed
tiam eksplodis la Kontraujapana Rezistmilito, kaj li migris kune
kun la lernejo al la provincoj Henan, Hubei, Shaanxi kaj poste al
Sichuan.
En
1939, kiam li fervoris en la movado de latinigo de la china skriba
lingvo, li hazarde achetis lernolibron "Esperanto en Unu Monato"
verkitan de s-ro Chen Junqing kaj tre interesighis pri Esperanto.
En 1940, kiam li lernis en la tria klaso de mezlernejo, s-roj Jhelezo
kaj Venlo Fon fondis korespondan lernejon de Esperanto en Chongqing,
Sichuan-provinco. Li kaj liaj 4 kamaradoj informighis pri tio kaj
kolektis 5 juanojn por sin anonci por lernado. Ili skribis al la
lernejo petante, ke ghi akceptu la kvin knabojn kontrau kotizo por
unu lernanto. Tiam la lernantoj elmigrintaj el la de japanoj okupata
Norda Chinio vivis tre mizere kaj 5 juanoj sufichis por monata vivtenado
de unu junulo. Eltunko, instruisto de la Koresponda E-Lernejo, varmkore
akceptis ilian peton. Tiel la knaboj eklernis en elementa kurso
de Esperanto. Sed poste nur Li Shijun daurigis sian lernadon en
progresiga kurso.
Pro
malricheco kaj malsano li ne povis fini sian lernadon en la supera
mezlernejo. En 1941-1945 li estis kuracata en hospitalo subvenciata
de la Internacia Rugha Kruco. En la hospitalo estis aliaj esperantistoj
kaj ili starigis studrondon, aranghis Esperantan ekspozicion kaj
ech fondis kursojn de Esperanto.
En
1945-1950 li laboris kiel jhurnalisto kaj instruisto de mezlernejo
en Chengdu kaj aliaj lokoj de Sichuan-provinco. Samtempe li aktive
agadis por Esperanto.
|