Maje
de 1950, fondighis la redakcio de El Popola Chinio kaj sinjoro Venlo
Fon skribis al Li Shijun, ke li venu al Pekino por labori en ghi.
Kaj li venis el la sudo kun sia bebo trimonata kaj farighis unu
el la tri unuaj laborantoj de la redakcio. La aliaj du estis Venlo
Fon kaj Honfan.
Tri
laborantoj ne estis sufichaj por monata revuo. Li Shijun diris:
"Tiam mi devis fari multajn laborojn, ekzemple legi kaj elekti
kontribuajhojn, traduki artikolojn, korekti presprovajhojn, distribui
la gazeton kaj korespondi kun ghiaj legantoj. Mi estis la plej juna
el la trio kaj devis fari diversajn bagatelojn. Mi tajpis chiujn
netojn."
En
la postaj jaroj, pli kaj pli grandighis la redakcio. Li zorgis chefe
pri tradukado de artikoloj. Li laboris kiel vicestro de la traduka
sekcio, poste kiel vicchefredaktoro de la gazeto kaj tiu de la China
Esperanto-Eldonejo. Li emeritighis en 1989. Tiam li estis la sola
el la tri plej malnovaj laborantoj de EPCh, char la aliaj du jam
forpasis.
|