Unua-pagho >> Esperantujo >> Kiu estas Kiu en E-ujo

 

 

 

 


Esperantologo, mentoro kaj tradukisto Li Shijun

Liaj tradukajhoj kaj E-titolo

de WANG HANPING

    Li Shijun multe klopodis por la kvalito de la tradukoj. En la pasintaj 50 jaroj, li tradukis por EPCh artikolojn kun pli ol 2 milionoj da ideogramoj kaj poluris tradukojn de 4 milionoj da ideogramoj. Li esperantigis la filozofiajn verkojn "Pri Praktiko" kaj "Pri Kontraudiroj", la epopeojn "Ashma" kaj "Uang Guj kaj Li Shjangshjang", la poemaron "Chinaj Klasikaj Poemoj Ilustritaj", kaj parton de la "Poemaro de Li Bai", la romanojn "Autuno en la Printempo", "Frosta Nokto" (ambau de Bakin) kaj "Noktomezo" (chefverko de Mao Dun) kaj la historian dramon "Qu Yuan" de Guo Moruo. Krome li tradukis kaj poluris parton de "Noveloj el Antikva Chinio", "Noveloj de Lusin" kaj "China Antologio" kaj poluris la Esperantajn tradukojn de la romanoj "Rughdoma Songho" (de Cao Xueqin, en 3 volumoj) kaj "La Familio" de Bakin. Li esperantigis ankau bildlibrojn "Knabino kaj Garolo" (en versoj), "Sinjoro Dongguo", "Ora Hakilo", "Okcidenta Chambro" k.a. Li chinigis Esperantajn versiojn de "La Struvelpetro" kaj "Izolulo" (kroatiaj poemoj).

    La romano "Autuno en la Printempo" verkita de Bakin konsistas el 60 mil ideogramoj, kaj pro urgha bezono Li Shijun esperantigis ghin en unu semajno. S-ro Bakin tre ghojis, ke li povis iri al UK en Stokholmo kunportante sian verkon en Esperanta versio. Pro sia distingigha sukceso en esperantologia esplorado kaj sia elstara kontribuo al disvastigo de Esperanto, li estis elektita en 1983 kiel membro de la Akademio de Esperanto kaj en 1992 denove, kaj en 2001 li estis triafoje elektita kiel akademiano ghis 2010. Ekde 1991 li ricevas specialan subvencion, kiun la china registaro donas al eminentaj specialistoj.