Unua-pagho >> Esperantujo >> Kiu estas Kiu en E-ujo

 

 

 

 


Esperantologo, mentoro kaj tradukisto Li Shijun

Instruado, plej shatata de li

de WANG HANPING

    Li Shijun laboris por EPCh dekojn da jaroj. Tradukado kaj verkado konsumis grandan parton de lia energio. Pri tio li diris: "Tio estas bezono de la laboro, kaj mi amas Esperanton. Sed mi plej shatas instruadon."

    Jes, antau 55 jaroj, kiam li estis en Chengdu, li jam laboris kiel instruisto kaj gvidis Esperantajn kursojn. En la 50-aj jaroj, kiam EPCh interrompis sian aperadon dum kelkaj jaroj, li denove laboris kiel instruisto en mezlernejoj. En 1957, kiam EPCh klopodis rekomenci sian aperadon, li revenis al ghia redakcio. Dum la sekvanta periodo li instruis Esperanton en la China Popola Universitato, la Shanhaja Fremdlingva Instituto kaj Yunnan-Universitato. En 1981 kaj 1982 li gvidis du Esperanto-kursojn por instruistoj el universitatoj kaj kolegioj, kaj tiuj instruistoj post diplomitigho diskonigas Esperanton en diversaj partoj de Chinio.

    En 1984, fondighis la China Koresponda Esperanto-Instituto kaj Li Shijun farighis ghia direktoro. Chirkau dek miloj da homoj lernis en la kursoj. Post sia emeritigho, li gvidis Esperantan kurson en la Pekina Radiodisaudiga Instituto. La dekkelkaj gestudentoj de tiu kurso diplomitighis en 1991 kaj eklaboris en la China Esperanto-Ligo, la redakcio de EPCh kaj China Radio Internacia. Septembre de 1991, li gvidis Esperanto-kurson en la Centra Instituto de Kulturaj Laborantoj. En la lastaj jaroj, li gvidis Esperanto-kursojn ankau en la urbo Shenyang en nordorienta Chinio.

    Li Shijun amas Esperanto-instruadon kaj multe sukcesis en esplorado de instrumetodoj. Lia profesio ne estas instruado, sed li multe kontribuis al la Esperanto-instruado, tial li estis akceptita kiel membro de la China Societo de Esperanto-Instruado en Superaj Lernejoj. Al chiu ghia simpozio li prezentis 1 au 2 memuarojn pri instrumetodo au gramatiko, kaj tiuj artikoloj plejparte estis publikigitaj en la revuo "Esperanto en Superaj Lernejoj".