Krom
traduki kaj instrui, Li Shijun ankau verkis la lernolibron "Pri
la Traduka Arto de Esperanto", "Komentoj pri la Lernolibro
'Pashoj al Plena Posedo' de W. Auld", kompilis la Esperantan
kantaron "Kantu! Kantu!" kaj proksimume 10 Esperantajn
lernolibrojn kaj vortarojn.
En
la unuaj jaroj de la 8-a jardeko, Li Shijun verkis por komencantoj
facilajn poemojn kaj ghis nun li jam kreis pli ol 300 tiajn versajhojn
kaj 250 "Rakontojn pri Afanti" en versoj. Li kontribuis
al chinaj kaj eksterlandaj Esperantaj gazetoj komentariojn, raportajhojn,
novelojn, poemojn kaj recenzojn. Antau nelonge, li finis la tradukadon
de la fama china klasika novelaro "Elektitaj Mirrakontoj de
Liaozhai" de Qing-dinastio (1644-1911). Finighis ankau lia
traduko de unu el la 4 plej popularaj chinaj klasikaj romanoj "Che
Akvorando" (kun pli ol 800 versajhoj) kaj kompilado kaj tradukado
de "China Proverbaro" el pli ol 5000 proverboj.
Li
Shijun shatas legi, ludi pianon kaj ankau pentri. Li jam ne bezonas
iri al la oficejo, sed li sentas, ke mankas al li tempo por korespondi
kun siaj geamikoj. Li jam forlasis la vicprezidantecon de la Pekina
Esperanto-Asocio, tamen li plue dedichas sian tempon kaj energion
al organizado kaj cheesto de ghiaj Esperantaj aktivadoj. Nun li
ghoje vidas la jhusan aperon de lia poshformata "Gvidlibro
de Esperanta Konversacio" por helpi komencantojn kaj progresantojn
kaj li planas kompili porstudentan vortaron en Esperanto kaj lernolibron
por progresiga kurso.
|